Edwin Davis French

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edwin Davis French
Persona informo
Naskiĝo 19-an de junio 1851 (1851-06-19)
en North Attleborough
Morto 18-an de decembro 1906 (1906-12-18) (55-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortokialo tuberkulozo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Brown
Subskribo Edwin Davis French
Okupo
Okupo esperantisto • gravuristo • kuprogravuristo
vdr
gravuro de French

Edwin Davis French (1851 - 1906) estis talenta gravuristo en Usono. Li naskiĝis en North Attleboro, Massachusetts, kaj komencis sian artan karieron 1869 kaj eniris universitaton Brown University 1870, sed tuj devis lasi ĝin pro malsano. En 1876 li translokiĝis al Novjorko kie li fariĝis estrarano de Art Students League (Ligo de artaj studentoj). Rapide li famiĝis, 1894 li kreis ex libris al Grolier Club kaj 1895 al familio Vanderbilt.

Li interesiĝis pri planlingvoj kaj estis aktiva volapukisto, poste li ankaŭ lernis Esperanton. En 1893 li kreis gravuroj al volapukaj libroj por Internacia ekspozicio de Ĉikago. Li lernis Esperanton rapide kaj povis paroli ĝin en Montrealo dum vojaĝo, pli facile ol en franca lingvo kaj tio tre entuziasmigis lin.

Li estis malsana tuta sian vivon kaj mortis per tuberkulozo.