Egaleco kaj repacigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Egaleco kaj Repacigo
Egalité et Réconciliation
partiovolontula asocio
Lando  Francio
Estro Alain Soral (prezidanto)
Fondiĝo
Ideologio Naciismo, Kontraŭimperiismo
Retejo https://www.egaliteetreconciliation.fr/
vdr

Egaleco kaj Repacigo (ER) estas franca politika asocio fondita en junio 2007 de Alain Soral sekve al la franca prezidanta baloto de majo 2007 gajnita de Nicolas Sarkozy. En la komenco ER estis proksima al la Nacia Fronto (naciisma franca partio), sed poste malproksimiĝis. La devizo de la movado estas Maldekstro de la laboro kaj dekstro de la valoroj: por nacia repacigo. La retejo ER estas unu el la plej vizitata en Francio.

Alain Soral

Laŭ ER, la movado celas kuniĝon inter la socia maldekstro kaj la societa dekstro, kontraŭ la dekstra socio kaj la societa maldekstro. La maldekstro de la laboro estas inspirita per marksismo. Precipe grava akso de ĝia politiko estas kontraŭcionismo. Sed multaj kontraŭuloj de ER konsideras ĝin antisemita.

Internaciaj pozicioj[redakti | redakti fonton]

ER defendis prezidenton Hugo Chavez de Venezuelo, aŭ Mahmud Ahmadineĵad de Irano, defendas Bashar al Assad en Sirio, Vladimir Putin en Rusio kaj, kutime, kontraŭulojn de la usona imperiismo kaj de la ŝtato Israelo. ER ankaŭ defendas Donald Trump kontraŭ ĉefaj amaskomunikiloj.

Personecaj subtenoj[redakti | redakti fonton]

Dieudonné estas certe la plej konata franca personeco kiu subtenas Alain Soral kaj ER. Iom da homoj, historiistoj aŭ romanistoj kunlaboras aŭ kunlaboris kun la movado, kiel Marion Sigaut, Jacob CohenYoussef Hindi.

Dieudonné