Eino Nieminen
Aspekto
Eino Nieminen | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de majo 1891 en Helsinko |
Morto | 24-an de majo 1962 (71-jaraĝa) en Helsinko |
Lingvoj | finna • pola • germana |
Ŝtataneco | Finnlando |
Okupo | |
Okupo | lingvisto universitata instruisto slavisto tradukisto |
Eino Vilho Kalervo Nieminen (naskiĝis la 23-an de majo 1891 en Helsinko, mortis la 24-an de majo 1962 samloke) - finna lingvisto, slavistikisto kaj filologo pri la pola lingvo
Vivo
[redakti | redakti fonton]De 1939 profesoro de la Universitato de Helsinko. Dum germana invado en Pollandon sendis protestan leteron al germanaj regopovoj. De 1950 estis membro de Finna Scienca Akademio. Okupiĝis pri slava lingvaro, balta lingvaro kaj la finnaj; esploristo de la mezepoka pola lingvo de militistaj ĵuroj; kunkreinto de la pola historia dialektologio.
Laboraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Polska końcówka -och w loc. pl. rzeczowników (1927)
- Beiträge zur historichen Dialektologie der polnischen Sprache (parto 1 - 2 1930 - 1931)
- Beiträge zur altpolnische Syntax (volumo 1 1939, volumo 2 1950)