Saltu al enhavo

El Paso (La Palma)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Paso
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 38750
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 967  (2023) [+]
Loĝdenso 59 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 39′ N, 17° 53′ U (mapo)28.6512932-17.8805673Koordinatoj: 28° 39′ N, 17° 53′ U (mapo) [+]
Alto 630 m [+]
Areo 136 km² (13 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
El Paso (Kanariaj insuloj)
El Paso (Kanariaj insuloj)
DEC
Situo de El Paso

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Paso, La Palma [+]
vdr

El Paso [elPAso] estas urbo kaj municipo en la centro de la insulo La Palma apartenanta al la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj.[1]

La municipa ĉefurbo estas El Paso mem je 644 m.s.m. La municipo laŭ areo estas la plej granda de la insulo, kaj la nura el 14 municipoj de La Palma kiu ne havas marbordon.

La loknomo El Paso (La Trapasejo) rilatas al la antaŭhispana ekzistado de serio da vojoj kiuj komunikis la orientan kaj la okcidentan parton de la insulo tra la pli alta montaro kiu markas la centron de la insulo el nordo suden.[2] Kiam alvenis la hispanoj jam estis tiuj vojoj tra la montoj poste nomitaj Cumbre Nueva, Cumbre Vieja kaj Lomo del Carbón. Vintre 1492 la kapitano Fernández de Lugo[3]​ diskutis kun siaj oficiroj pri la plej taŭga enirejo al la regno de la guanĉestro Tanausú, ĉiuj koincidis indiki: supren tra “el paso”, nomo kiu utilis antonomazie por Cumbrecita aŭ Adamancasis. Juan Álvarez tradukis tiun guanĉan loknomon kiel "Paso del Capitán" (Trapasejo de la Kapitano). De tiu historiaj kaj topografiaj referencoj ŝajne devenas la loknomo El Paso.[4]

Sur la pinto de la municipa teritorio estas la kanaria pino plej longviva de la mondo, kun aĝo ĉirkaŭkalkulita je pli ol mil jaroj.[5] Tial aperas pino en la dekstra duono de la municipa blazono.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
El Paso en la insulo La Palma.

El Paso estas en la centro de la insulo La Palma. La municipa ĉefurbo estas El Paso (aŭ Ciudad de El Paso) mem je 644 m.s.m. Temas pri municipo en la centra akso de la insulo el la nordo (Caldera de Taburiente) suden (Fuencaliente) aŭ inverse, lima kun ĉiuj el la municipaj teritorioj de la insulo escepte kun tiu de Tazacorte (kiu havas nur malgrandan marbordan strion); El Paso estas la nura el 14 municipoj de La Palma kiu ne havas marbordon.[6]

El Paso posedas areon de 135,92 km², estante la municipo plej etenda de la insulo La Palma.[7] La municipa teritorio estas montara areo ĝis altaj punktoj tra krutaj areoj trairataj de torentejoj.[6] Estas multaj pejzaĝoj konstruitaj de la vulkana aktiveco kun torentejoj.[8]

Caldera de Taburiente.

La Caldera de Taburiente, norde de la rura zono, okupas grandan parton de la municipa teritorio. Tie estas la plej alta altaĵo de la municipa teritorio en la montaro kie estas la pinto de Roque de los Muchachos, kun 2426 msn.

Ekde 2002, la tuta insulo estas Rezervejo de la Biosfero,[9] estante la tria kanaria insulo al kiu Unesko agnoskas tiun protektadon. Krome, en la municipa teritorio de El Paso estas kelkaj lokoj kun speciala kategorio kiel la Nacia Parko Caldera de Taburiente aŭ la Natura Parko Cumbre Vieja. Aliaj interesaj naturaj lokoj estas Cumbrecita, Pico Bejenao, Llano la Negra, Pico Birigoyo, Cumbre Nueva, kaj la vulkanoj Tacande kaj San Juan.

La kanaria pino estas la vegetala simbolo de la insulo La Palma,[10] kaj precize en tiu ĉi municipo ĝi akiras tre gravan dimension ĉar granda parto de la municipa teritorio estas okupita per arbaroj de kanaria pino. Krome la loka tradicio estas ligita al la Ermitejo de la Virgulino de El Pino, ĉe kiu estas la plej antikva ekzemplero en la tuta mondo de sia specio.[11]

Oriento de la municipa teritorio de El Paso, Cumbre Nueva fone, panoramo videbla el La Cumbrecita suden.

La Caldera de Taburiente estas iama submara kaldero kreita per erupcioj kaj erozio, kiu elmariĝis ĝis altaĵoj de 3500 m.s.m. Tiu kaldero estas la plej granda kratero elmariĝinta de la tuta mondo. La interno de la kaldero malpleniĝis en la geologia pasinteco pro rapida elsendo de lafo tra elrompejo malfermita ĉe la aktuala loko nomita Balcón de Taburiente ene de la areo kiu estas nun la torentejo Barranco de las Angustias. La kaldero estas 9 km larĝa, kun 28 km de ciklo kaj 1 500 m de profundeco. La nura elirejo estas la menciita Barranco de las Angustias, ankaŭ la nura loko tra kiu eblas aliti perpiede. En la kaldero loĝas nur du personoj kiuj zorgas pri akvofontoj. En 1954 estis kreita la Nacia Parko Caldera de Taburiente. Ĝi estas ĉirkaŭita de pintoj de inter 1700 kaj 2400 m de altitudo, en kiuj estas la plej alta altaĵo de la insulo, nome Roque de los Muchachos, kun 2 426 m.s.m.

Okazis jenaj erupcioj en historia epoko:

  • 1470-1492: Montaña Quemada aŭ Vulkano Tacande.
  • 1585: Vulkano Tajuya.
  • 1949: Vulkano San Juan, kun krateroj Duraznero, Hoyo Negro kaj Llano del Banco.
  • 2021: erupcio startita ĉe Cabeza de Vaca, Las Manchas.

En la areo estis loĝado de guanĉoj. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj. En la areo estis diversaj setlejoj: Aceró, Aridane, Tijuya kaj Tamanaca.[12]​ Kelkaj zonoj de El Paso estis loĝataj el epoko de guanĉoj ekde antaŭ ĉirkaŭ 2 000 jaroj, kiel atestas la arkeologiaj kuŝejoj kaj homaj restaĵoj trovitaj en la Caldera de Taburiente.[13]​ La surrokaj gravuraĵoj de la tombejo estas unu de la plej gravaj heredaĵoj de la guanĉa pasinteco.[14] Krome oni trovis en grotoj restaĵojn de mumiitaj animaloj kaj tomboj.[15]

Adorejo.

Dum la konkero de la insulo, en la teritorio de la nuna municipa teritorio okazis bataloj inter kastilianoj kaj guanĉoj. Poste, en la teritorio loĝis hispanaj kolonoj kun konkerintoj. Hispanaj familioj setliĝis tie kaj dediĉis sin al brutobredado kaj al agrikulturo de cerealoj kaj vitejoj.

En 1768 oni konstituis la unuajn konsilantarojn en la insularo kadre de la reformoj de la reĝo Karolo la 3-a, kiu kreis la postenojn de la magistratanoj. En 1812 oni konstituis la municipojn per la kreado de municipoj laŭ la Konstitucio de Kadizo, kaj en 1836 ili definitive plifirmiĝis post la alternado inter registaroj de konstituciistoj kaj absolutistoj. En la insulo La Palma, oni konstituis dek unu municipojn jam antaŭe agnoskitaj de Kastilio, plus Santa Cruz de La Palma, kiuj havis magistratanojn jam ekde 1634.

La konstituo de la municipo de El Paso okazis samtempe kun la municipo de Fuencaliente de La Palma, kiu apartiĝis el Villa de Mazo la 23an de februaro 1837. El Paso apartiĝis kun Tacande kaj aliaj najbaraĵoj disde Los Llanos de Aridane.[16][17][18][19] Ĉiuokaze la juraj procesoj kaj konfliktoj pro teritoriaj limigoj pluis ĝis 1967, nome 130 jaroj en kiuj oni prezentis totalon de 1 408 dokumentojn.​[17]

Ekde la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj ekis nova ekonomia florado pro prospero de agrikulturo. Ekde la 1960-aj jaroj okazis disvolvigo de turismo.

Demografio

[redakti | redakti fonton]

Historie la loĝantaro regule kreskiĝis lante dum la 20-a jarcento el 5 000 ĝis nunaj preskaŭ 8 000 loĝantoj en 2011. Poste la loĝantaro stagnis. El totalo de 7 617 personoj censitaj en 2014, 1 022 estas eksterlandanoj, elstare preskaŭ 600 germanoj. Poste oni malaltiĝis ĝis 1 044 eksterlandanoj, tio estas 13,4%, kio faras de El Paso la duan municipon en la insulo kun pli da eksterlandanoj censitajn, malantaŭ nur Los Llanos de Aridane.[20] Ekde 2011, la loĝantaro malpliiĝis, inklude la eksterlandanojn, kiuj tiam estis en totalo de 7 947 ĉirkaŭ 16%, tio estas 1 271 loĝantoj.

El Paso dividiĝas en la jenaj kvartaloj kun korespondaj kernoj:

Municipaj kvartaloj de El Paso
Kernoj Loĝantoj (2015) Viroj Virinoj
El Barrial 326 166 160
Las Manchas 648 329 319
El Paso 2130 1036 1094
Paso de Abajo 1329 649 680
Tacande 727 384 343
Tajuya 1275 626 649
La Rosa 1128 567 561
El Paso (La Palma) 7563 3757 3806

Ekonomio kaj vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
Urbodomo.

La ekonomiaj rimedoj de la municipo estas malgranda komerco, turismo, gastigado kaj agrikulturo (vitejoj, migdalarboj, legomoj, kaj fruktarboj sed ĉefe vitoj (vinproduktado)).

Estas pluraj gastejoj kaj gravas ankaŭ konstruado.

Iam estis brutobredado de kaproj kaj bovoj, sed jam ne plu.

Estis ankaŭ fabriko de tabako dum la 20-a jarcento, sed ĝi fermiĝis en 2000, kaj nun la areo disponeblas por industrio.

La turisma disvolviĝo okazis je la fino de la 20-a jarcento.

Eblas montara piedirado, kultura turismo, kaj aliaj okupitecoj.[6] Estas diversaj vidindaĵoj en la municipo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. «EL PASO, hijo protegido de la majestuosa Caldera». eldia.es. 18a de septembro 2003. Konsultita la 4an de januaro 2017.
  3. «La Palma OutDoor» EL Paso. [www.lapalmaoutdoor.com]. Arkivita el originalo la 4an de januaro 2017. Konsultita la 4an de januaro 2017.
  4. «EL PASO, hijo protegido de la majestuosa Caldera». eldia.es. 18a de septembro 2003. Arkivita el la originalo la 4an de januaro 2017. Konsultita la 4an de januaro 2017.
  5. «El pino más viejo de Canarias tiene achaques». eldiario.es. Arkivita el la originalo la 25an de aŭgusto 2018. Konsultita la 1an de februaro 2017. «el pino catalogado como el más viejo de Canarias, con una edad aproximada de 1000 años».
  6. 6,0 6,1 6,2 Infraestructura de Datos Espaciales de Canarias Fonto: Consejería de Educación, Universidades y Sostenibilidad. Gobierno de Canarias.
  7. Población, superficie y densidad por municipios Arkivita la 7an de marto 2016 en Wayback Machine. Fonto: Instituto Nacional de Estadística.
  8. Consejo Insular de Aguas de Tenerife (eld.). Plan Hidrológico. Arkivita el originalo la 4an de septembro 2015.
  9. «La Palma Reserva Mundial de la Biosfera | Reserva Mundial de la Biosfera La Palma». www.lapalmabiosfera.es. Arkivita el originalo la 8an de marto 2018. Konsultita la 27an de februaro 2017.
  10. «EL PINO CANARIO». Foro de Tiempo.com. Konsultita la 6an de januaro 2017.
  11. «El pino canario más antiguo, con 800 años, se queda sin oxígeno». eldia.es. 20a de aprilo 2016. Konsultita la 6an de januaro 2017.
  12. «Principados o reinos aborígenes - HISTORIA - (GEVIC) Gran Enciclopedia Virtual Islas Canarias». www.gevic.net. Konsultita la 4an de januaro 2017.
  13. Pais Pais, Felipe Jorge. «Estrategias Sociales en La explotación del territorio entre los Benhaoaritas». 2014. Arkivita el la originalo la 26an de junio 2013. Konsultita la 6an de januaro 2017.
  14. «Inventario de las estaciones de grabados rupestres prehispánicas de Benahoare: entre las viejas teorías y las nuevas perspectivas». 2010. Arkivita el la originalo la 13an de januaro 2011. Konsultita la 6an de januaro 2017.
  15. «Yacimientos en El Paso, Tamarahoya, Lomo de La Fajana, El Verde, Lomo Gordo y Tajodeque | Buscar en La Palma». www.buscarenlapalma.com. Arkivita el la originalo la 8an de aŭgusto 2016. Konsultita la 6an de januaro 2017.
  16. «La segregación de El Paso - El Apurón». El Apurón. 16a de marto 2015. Konsultita la 26an de februaro 2017.
  17. 17,0 17,1 Archivo Municipal Los Llanos de Aridane [AMLL], dokumentaro pri limigoj.
  18. Ramos Perez, Wilfredo (2005). «V.1.». En Junta de Cronistas Oficiales de Canarias, eld. «El municipio de El Paso». En: Crónicas de Canarias. Las Palmas de Gran Canaria. pp. 145-146.
  19. Casas Pestana, Pedro José de las (1898). La isla de San Miguel de La Palma: su pasado, su presente y su porvenir (bosquejo histórico). Introducción de Germán González González, [Santa Cruz de Tenerife]: Imp. de A.J. Benítez, 2004, pp.146-147.
  20. «ISTAC: Estadísticas de la Comunidad Autónoma de Canarias». www.gobiernodecanarias.org. Konsultita la 17an de januaro 2017.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo El Paso (La Palma) en la hispana Vikipedio.