Nacia Parko Caldera de Taburiente

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Parko Caldera de Taburiente
nacia parkoprotektata areo • nacia parko de Hispanio • registara organizaĵo [+]

Supermara alteco2 426 msnm [+]
Koordinatoj28° 45′ 14″ N, 17° 53′ 5″ U (mapo)28.753927777778-17.884719444444Koordinatoj: 28° 45′ 14″ N, 17° 53′ 5″ U (mapo)
Areo4,69 km² (469 ha) [+]

Nacia Parko Caldera de Taburiente (Kanariaj insuloj)
Nacia Parko Caldera de Taburiente (Kanariaj insuloj)
DEC
Nacia Parko Caldera de Taburiente
Nacia Parko Caldera de Taburiente
Lokigo de Kanariaj insuloj en Hispanio
Map
Nacia Parko Caldera de Taburiente

Vikimedia Komunejo:  Parque nacional de la Caldera de Taburiente [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Caldera de Taburiente.

La Nacia Parko Caldera de Taburiente estas protektita natura spaco en la insulo La Palma, en la insularo Kanarioj. Kiel ĉe la cetero de la insularo, ĝi estas de naturo vulkana, sed ĝi distingiĝas pro la granda kvanto de akvo jen subtera jen surfaca.

Ĝi estis deklarita nacia parko la 6an de oktobro 1954, kio faris ĝin la dua protektita areo de Kanarioj kiu ricevis tiun nomumon, post la Nacia Parko de Teide en Tenerifo kaj la kvara de Hispanio. Krome ekde 2002, ĝi estas Biosfera Rezervejo kune kun la tuta insulo. Aktuale ĝi enhavas areon de 46,9 km², kiu kun la Periferia Zono de Protektado enhavas 59,56 km².

Ĝi estas en la centro de la insulo koincide kun la kaldero nomita Caldera de Taburiente, de 7 km de maksimuma akso, kiu estas konsiderata la natura mirindaĵo plej simbola de la insulo. La depresio formita de la kaldero estas inter 600 kaj 900 metroj super la marnivelo, dum la montarkresto kiu formas la ĉirkaŭilon atingas 2 426 m en la plej alta pinto, nomita Roque de los Muchachos, kie estas la Observatorio del Roque de los Muchachos.

De kvar naciaj parkoj kanariaj, la nacia parko Caldera de Taburiente, estas aktuale, la malplej vizitita jare, post la Nacia Parko de Teide en Tenerifo, la Nacia Parko Timanfaya en Lanzaroto kaj la Nacia Parko Garajonay en La Gomera. Je tutmonda nivelo, ĝi estas la naŭ plej vizitata kun 445 084 vizitantoj (2015), post; Teide, Guadarrama, Picos de Europa, Timanfaya, Sierra Nevada, Garajonay, Ordesa y Monte Perdido kaj Aigüestortes i Estany de Sant Maurici.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]