Elanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Elanus)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Elanioj
Nigraflugila milvo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Subfamilio: Elanienoj Elaninae
Genro: Elanus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Elanioj estas la genro de rabobirdoj de la familio de Akcipitredoj kaj subfamilio de Elanienoj nome Elanus. Ĝi konsistas el kvar specioj.

La unuaj tri specioj estis iam konsiderataj samspeciaj kiel subspecioj de la Nigraŝultra milvo. La distribuado estas tutmonda por la genro sed kontinenta por la specioj, nome unu loĝas en Ameriko, du en Aŭstralio kaj la resta en Azio, Afriko kaj sudokcidenta Eŭropo.

Tiuj estas blankaj kaj grizaj rabobirdoj de malferma kamparo, kun nigraj ŝultraj markoj kaj mallongan kvadratan voston. Ili ĉasas per malrapida kontrolado laŭ partoj de la habitato serĉe de roduloj kaj aliaj malgrandaj mamuloj, birdoj kaj insektoj, foje per ŝvebado kiel turfalko.

Temas pri kvar specioj de malgranda ĉefe blankecplumaraj rabobirdoj de la genro Elanus. Taksonomia propono bazata sur studoj per DNA rekomendis klasigi tiujn milvojn kiel separata familio nome Elanedoj (Elanidae).[1] Molekula studio de 2004 baze sur sekvencoj de la citokromo-b DNA montris, ke ili disiĝis el la tipaj akcipitroj kaj agloj je pli frua dato ol la Fiŝaglo, kiu estis klasike klasita en sia propra familio.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (Junio 2004) “Australian Raptors: The Big Picture”, Boobook 22 (1), p. 4–5.  Arkivigite je 2009-10-17 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-10-17. Alirita 2011-11-26.
  2. Wink M, Sauer-Gürth H. (2004) “Phylogenetic relationships in diurnal raptors based on nucleotide sequences of mitochondrial and nuclear marker genes”, Chancelor RD, Meyburg B-U: (plena teksto) Raptors Worldwide. Berlino: WWGBP, p. 483–98.
  • Ferguson-Lees, Christie, Franklin, Mead kaj Burton, Raptors of the World ISBN 0-7136-8026-1