Elena Ferrante

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elena Ferrante
Persona informo
Elena Ferrante
Naskiĝo 5-an de aprilo 1943 (1943-04-05) (80-jaraĝa)
en Napolo
Religio ateismo vd
Etno Italoj vd
Lingvoj italanapola vd
Ŝtataneco Italio vd
Profesio
Alia nomo Elena Ferrante vd
Okupo romanisto • scenaristotradukisto vd
Verkado
Verkoj L'amore molesto ❦
The Days of Abandonment ❦
The Lost Daughter ❦
Frantumaglia: a Writer's Journey ❦
The Lying Life of Adults ❦
My Brilliant Friend ❦
The Story of a New Name ❦
Those Who Leave and Those Who Stay ❦
The Story of the Lost Child ❦
Incidental Inventions ❦
In the Margins: On the Pleasures of Reading and Writing vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Elena FERRANTE (Napolo, 1943) estas la plumnomo de konata itala verkistino, kiu ne volas malkaŝi sian identecon aŭ bildon publike.

Ŝiaj libroj estis publikigitaj en la itala kaj tradukitaj en multajn lingvojn. La ĉiusemajna gazeto Time en 2016 metis ŝin inter la 100 personoj plej influaj en la mondo.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta kaj kreskinta en Napolo, ŝi faris klasikajn studojn kaj inter ŝiaj preferataj aŭtoroj ŝi citis Elsa Morante.[2] La rakonto ĉirkaŭ ŝi estas konata en la itala gazetaro kiel "La Elena Prenta Mistero". Laŭ diversaj hipotezoj, ŝi naskiĝis ĉirkaŭ 1950, vivas kaj instruas klasikan filologion en Torino. Publika admiro por ŝi estas granda, kaj la itala ĵurnalo Corriere della Sera skribis pri ŝi kiel "la plej granda itala verkistino post Elsa Morante.

Ŝajne temas pri pseŭdonimo, ĉirkaŭ kiu disvolviĝis kelkaj hipotezoj netute konfirmitaj. Plej verŝajna aspektas ke temas pri Anita Raja,[3] tradukistino kaj edzino de la verkisto Domenico Starnone, Starnone mem, Goffredo Fofi, la eldonistoj Sandro Ferri kaj Sandra Ozzola (de Edizioni e/o).[4][5] Finfine, menciindas la hipotezo de la kritikisto kaj romanisto Marco Santagata kiu klopodis vidi la identecon de Ferrante en la profesorino Marcella Marmo, de la Universitato de Napolo.[6] Oktobre de 2016 la hipotezo ke Ferrante estas Anita Raja plifortiĝis post la publikigo de artikolo (ĉe Sole24ore[7] kaj republikigita en ĉefaj internaciaj medioj)[8] kiu konfirmis la atribuo de la financaj pagoj fare de la eldonejo.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La ĉefa trajto de la romanoj de Elena Ferrante estas la persona, familia, amikara kaj kvartala vivoj de laborista kvartalo en Napolo. Ĉefaj roluloj estas la protagonistino mem, nome Elena mem, kiu studos en universitato kaj publikigos verkon, dum ŝia plej proksima amikino (ekde la infanaĝo), nome Lila, kun kiu interplektigos komplikan rilaton de amo-malamo, fascino-seniluziiĝo ktp., sekvos pli turmentan vivon. Ĉio utilas por sekvi la fadenon de la vivoj de multaj diversaj roluloj, iliaj diferencoj, ĉefe klasaj, edukaj, ktp., la evoluon kaj socian kaj ekonomian de la kvartalo ktp.

El la tria parto de la tetralogio nome Storia di chi fugge e di chi resta aperas kiel temo la propra historio de la publikigo de la verkaro, la procezo de eldonado, la kritikoj de la intelektularo, la ricevo en la kvartalo, la propra konsidero de la protagonisto kiel verkistino ktp., kaj ĉiam la memoro pri la perdita amikino Lila, kaj kiel ŝi kontribuis al la verkado. Alia nova ingredienco estas la socia lukto en la fabriko de Lila, posedaĵo de amiko de Nino (amito de ambaŭ amikinoj), kaj la politikaj etosoj ĉirkaŭ la komunisma partio.

En la kvara parto disvoviĝas la problemoj de la ĉefrolulino, kiu divorcis, kaj sekvis kun siaj du filinoj al amatino Nino, kiu siavice ne rompas sian propran geedzecon. Paralele al la violento de la privataj vivoj, ankaŭ en la tuta Italio akriĝis la politika violento de la 1970-aj jaroj, kio tuŝas kelkajn rolulojn. La verkado mem kiel procezo pli kaj pli interplektiĝas en la vivo de la ĉefrolulino, ŝia familio, ŝia amikino Lila, la evoluo de la kvartalo de Napolo, kie hegemonias violento, drogo ktp.

Ferrante ne difinas sian verkadon kiel inan, kaj kiel menciite, malgraŭ ŝia ŝato al feminismo, ĝi ne rilatas rekte al ŝia verkado. Ŝi diras: "Mi verkas sen demandi min, ĉu mi estas viro, virino aŭ neŭtrala ento."

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • L'amore molesto, Roma, E/O, 1992.
  • I giorni dell'abbandono, Roma, E/O, 2002.
  • La figlia oscura, Roma, E/O, 2006.
  • L'amica geniale, Roma, E/O, 2011.
  • Storia del nuovo cognome. L'amica geniale, dua volumo, Roma, E/O, 2012.
  • Cronache del mal d'amore, Roma, E/O, 2012. (Kolekto de L'amore molesto, I giorni dell'abbandono kaj La figlia oscura).
  • Storia di chi fugge e di chi resta. L'amica geniale, tria volumo, Roma, E/O, 2013.
  • Storia della bambina perduta. L'amica geniale, kvara volumo, Roma, E/O, 2014.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Corriere, Elena Ferrante tra le 100 persone più influenti al mondo per «Time» [1] Alirita la 3a de Junio 2017.
  2. Writing Has Always Been a Great Struggle for Me, ĉe The New York Times. [2] Alirita la 3a de Junio 2017.
  3. Biografia di Anita Raja, ĉe archivio.festivaletteratura.it. [3] Arkivigite je 2016-12-20 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 3a de Junio 2017.
  4. Elena Ferrante, la scrittrice fantasma nota a chiunque, en Il Giornale, 17a de februaro 2015. [4] Alirita la 3a de Junio 2017.
  5. Chi è Elena Ferrante, ĉe Rai Cultura - Letteratura. [5] Alirita la 3a de Junio 2017.
  6. Alessia Rastelli, «Chi è Elena Ferrante», en La Lettura, 13a de marto 2016. [6] Alirita la 3a de Junio 2017.
  7. Claudio Gatti, Ecco la vera identità di Elena Ferrante, en Il Sole-24 Ore, 2a de oktobro 2016.
  8. Why is the exposure of Elena Ferrante causing such outrage?, en BBC, 5a de oktobro 2016. [7] Alirita la 3a de Junio 2017.