Elisabeth von Bergh-s’Heerenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Elizabeta de Bergh)
Elisabeth von Bergh-s’Heerenberg
princabatino
Tomboplato de Elizabeta de Bergh en la katedralo de Essen
Tomboplato de Elizabeta de Bergh
en la katedralo de Essen
Persona informo
Naskiĝo 1581
en Montferland
Morto 12-an de januaro 1614 (1614-01-12)
en Essen
Abatino de Essen
Dum 1605–1614
Abatino de Freckenhorst
Dum 1605–
Abatino de Nottuln
Dum 1613–
vdr

Elizabeta de Bergh-s’Heerenberg, ofte ankaŭ nomata Elizabeta de Bergh, (naskiĝis en 1581 en Kastelo Bergh en ’s-Heerenberg, Nederlando; mortis la 12-an de januaro 1614 en Essen) estis imperie senpera princino de la abatinejo Essen ekde 1605 ĝis 1614 same kiel abatino de la abatinejoj en Freckenhorst (ekde 1605) kaj Nottuln (ekde 1613).

La abatino, pri kiu memorigas nun tomboplato en la katedralo de Essen, estis la pinto de la katolika kontraŭreformacia en Essen. Elizabeta, en sia ofico malbonŝanca, dependis plene de siaj konsilantoj kaj estis tragike enamiĝinta en protestanta amiko el la junaĝo. Ŝi tre subite mortis en la aĝo de nur 33 jaroj.

La abatinejo je la komenco de la 17-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Essen ja estis sidejo de imperia princino, la urbo tamen estis komence de la 17-a jarcento vestfalia provinca urbeto, kiun la spirito de la renesanco estis preterpasinta. De la brilo de sia pasinteco sub la liudolfidaj abatinoj Matilda, Sofia kaj Teofano la abatinejo Essen nun estis malproksima. La proksimeco al la regantaj dinastioj ne plu ekzistis, la influo de la abatinejo limiĝis sur siaj bienoj. Jam ekde la 13-a jarcento la urbo Essen, kiu sin komprenis kiel libera imperia urbo, evitis la kontrolon fare de la abatinejo, en 1563 la urbestraro estis decidinta enkonduki la protestantismon. Ankaŭ la altnobelaj kolegiataninoj inklinis al protestantismaj ideoj aŭ eĉ konfesis tiujn. En 1605, je la elekto de Elizabeta, la abatineja estrarano konsistis el nur tri sinjorinoj: Felicitas de Eberstein, kiu konfesis la reformitan kredon, kaj la luteranaj fratinoj Klaŭdja kaj Maria Katarina de Manderscheid-Virneburg. Nur la kanonikoj de la abatinejo estis katolikaj, konsistigis tamen je la elekto de la abatino la plimulton. La abatinejo mem estis submetita ekde jarcentoj sub la influo de la ĉirkaŭaj princlandoj kaj ekleziaj rondoj, aparte tiu de la ĉefepiskopujo de Kolonjo. Kvankam la libera elekto de la abatino fare de la kolektivo apartenis al la fondoprivilegioj de la abatinejo, la elektoj nur malofte estis sen ekstera influo. Elektata ne estis tiu plej taŭga por la ofico, kiel konvenis kun la ideoj pri ekleziaj kolegiato, sed tiu virino, de kiu la influanta grupo atendis la gardadon de siaj interesoj. En ĉi tiu situacio la 27-an de novembro 1604 mortis Margareta Elizabeta de Manderscheid-Blankenheim-Gerolstein, abatino de la kolegiatoj de Schwarzrheindorf, Gerresheim kaj Freckenhorst kaj princabatino de Essen.

Junaĝo de Elizabeta de Bergh[redakti | redakti fonton]

Elizabeta de Bergh naskiĝis en 1581 kiel ano de la nobela gento Bergh. Ŝiaj gepatroj estis grafo Vilhelmo la 4-a de Bergh ’s-Heerenberg (1537–1586, geedziĝo en 1556) kaj Maria de Nassau (1539–1599), fratino de Princo Vilhelmo de Oranje-Nassau. Elizabeta estis unu el 17 gefiloj de la paro, tri el ŝiaj fratoj kaj kvar el ŝiaj fratinoj atingis la plenkreskecon. La familio havis bienojn en Gelderland, Kastelo s’Heerenberg troviĝas ĉe Montferland. La patro de Elizabeta Vilhelmo de Bergh havis aventurecan vivon, ĉar li batalis kaj por la Habsburgoj kaj ankaŭ por Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj, pretertempe li ankaŭ devis forlasi sian landon. Li mortis en 1586. Elizabeta komence estis edukata protestanta, ŝi tamen konvertiĝis onidire jam en la infanaĝo post vizito de katolika meso al katolikismo, eble tamen nur post la morto de sia patrino en 1599, sed ja antaŭ 1601. El diraĵoj en ŝiaj leteroj estas dedukteble, ke Elizabeta pasigis partojn de sia infaneco sur Kastelo Culemborg kaj Kastelo Vianen kaj estis tie tre feliĉa. Tie ŝi ankaŭ konatiĝis en 1577 kun Florenco de Pallandt (1577–1639), Grafo de Culemborg, en kiun ŝi enamiĝis.

Florenco, filo de influhava kunulo de Vilhelmo de Oranje, edzinigis en 1601 tamen ne Elizabetan, sed ties pli aĝan fratinon Katarina. Tiu ĉi geedziĝo treege korvundis Elizabetan. Eble Florenco pro tio suferis de konsciencriproĉoj, kiujn li provis trankviligi per posta protekto de Elizabeta.

La elekto kiel abatino[redakti | redakti fonton]

Jam aprilon de 1604 Hermano, la frato de Elizabeta, klopodis pri prebendo en la abatinujo Essen, tamen sensukcese. Laŭ aktonoto skribita dum la pli malfruaj intertraktadoj la familio de Bergh-s’Heerenberg ne estis sufiĉe nobela por la abatinujo de Essen. Oni timis, ke la kolegiataj sinjorinoj, kiuj decidis pri la akcepto de kandidatinoj, „volas riproĉi la grafinon de Bergh pro sia genealogio.“ Hermano ricevis tre ĝentile vortigitan malakcepton.

Elizabeta tiam estis unue elektita en Freckenhorst. Tie ĉi la membrokunveno estis elektinta post la morto de Elizabeta de Manderscheid-Blankenheim-Gerolstein komence la dekunujaran filinon de la kalvinisma grafo Simono la 6-a de Lippe, la superranga Princepiskoplando Monastero tamen malebligis la konfirmon kaj ordonis novan elekton, je kio Elizabeta de Bergh „kiel katolika kaj sufiĉe kvalifikita aparte de siaj Sinjoroj Parencoj estas rekomendita“. La kolegiata membrokunveno devis esti atentigata pri la ebla bonvolemo de la gentoj Bergh kaj Nassau. La fonaj fadenpupomovantoj estis la grafo de Orientfrislando kaj Rietberg, konvertinta al katolikismo, kaj la influa jezuito Jakob Ryswick, kiu estis preparinta la grafon de Orientfrislando pri ilia konvertiĝo, kaj ties studamiko Arnold de Bucholz, klerikala konsilanto de la princepiskopo de Monastero. Fakte Elizabeta tiam ankaŭ estis elektata, en sia elektokonsento ŝi promesis, akcepti en Freckenhorst nur katolikajn kolegiato-sinjorinojn kaj kanonikojn. Ŝi revivigis en Freckenhorst la adoradon de la unua abatino Tiatilda, kiu kadre de la reformacio estis eniĝinta en forgeson.

En Essen la elekto fariĝis simile. Jam mallonge post la morto de Elizabeta de Manderscheid-Blankenheim-Gerolstein alvenis letero de la papa ambasadoro en Kolonjo, en kiu li postulis elekton laŭ la regularo de koncilio de Trento. En du leteroj la ambasadoro ordonis al la kanonikoj, elekti nur abatinon, kiu konfesus sian kredon laŭ la kredokonfeso fiksita sur la koncilio. Se la kanonikoj ne obeos al ĉi tiu ordono, la ambasadoro minacis ilin per depostenigo, forpreno de la prebendoj kaj la ekskomunikon. Samtempe la ambasadoro proponis grafinon de Isenburg. La protektanto de la abatinujo, la duko de Kleve, iniciatis la elekton de la abatino de Elten, Agneta de Limburg-Stirum, kiun komence ankaŭ subtenis la kolonja sendito. La ĉefepiskopo de Kolonjo pledis komence por unu el la tri kolegiatosinjorinoj, kiuj tamen rifuzis la postulitan katolikan kredokonfeson kaj krome ne ricevis subtenon deflanke de sia propra parencaro. La proponon kandidatigi Elizabetan de Bergh tre malfrue faris bofrato de la reformita prepostino, kiu ankaŭ havis intimajn kontaktojn kun la gentoj Bergh kaj Culemborg. Elizabeta estis rekomendata ankaŭ per leteroj de Florenco la 2-a de Culemborg, Princo Morico de Oranje-Nassau kaj aliaj reformitaj nobeloj, kaj ankaŭ la ĉefepiskopo de Kolonjo kaj la papa ambasadoro pledis por ŝi. Por la malkatolikaj kolegiataj sinjorinoj Elizabeta estis elektinda pro la rekomendoj de la reformitaj nobeloj, precipe ĉar tiuj ĉi ankaŭ estis certigintaj atenti pri tio, ke iliaj rajtoj kaj privilegioj estos garantiitaj. Decidaj por la estonteco estis la promesoj, kiujn Elizabeta devis fari al la kolonja sendito, nome la kreado de katolika plimulteco en la kolegiata membrokunsido, kaj la premo de la kolonja sendito kontraŭ la kanonikoj. La kolegiataj sinjorinoj ja ankoraŭ provis antaŭ la enpostenigo de Elizabeta, igi la dukon de Kleve mem konfirmi siajn rajtojn, sed tiujn provojn oni vanigis, simple prezentante la postulon kaj igi Elizabeton alvojaĝi tiom mallongege antaŭ la enpostenigo, ke por antaŭaj interparoloj ne restis tempo.

Plenumado de la ofico[redakti | redakti fonton]

Elizabeta de Bergh ne sufiĉe konis la kutimojn kaj regulojn de siaj abatinujoj kaj pro tio ĉiurilate dependis de siaj konsilantoj, kiuj volis realigi siajn proprajn kontraŭreformaciajn celojn. Ŝian oficadon pro tio stampis kvereloj kun la kolegiatanoj. Male al la supozo de la kontraŭreformaciaj fortoj je ŝia elekto nome en Essen ne sufiĉis instali katolikan abatinon; gravaj rajtoj, ekzemple la disdonado de prebendoj kaj la akceptado de novaj kolegiataj sinjorinoj, troviĝis je la sinjorina membrokunsido. Rapide okazis konfliktoj. Jam en 1603 al la grafinoj Ana kaj Emilia de Wied estis promesataj prebendoj en Essen, Elizabeta tamen rifuzis sian konsenton por akcepti la du protestantinojn. Male Elizabeta akceptis kontraŭ ĉiu regulo en 1608 la unuan katolikan kolegiatan sinjorinon Johana Helena de Staufen: Ĉar la prepostino rifuzis doni prebendon al Johana Helena, Elizabeta fortiris de la prepostino kelkajn prebendojn kaj disponigis ilin al sia kandidatino. Per tio ŝi rompis la promeson, ne malpliigi la enspezojn de la kolegiataj sinjorinoj, krom tio ŝi estis sin enmiksinta konsiderinde en la praaj rajtoj de la prepostino. Sekvatempe Elizabeta akceptis ankaŭ virinojn, kiuj same kiel ŝi mem ne havis la necesan nombron da altnobelaj antaŭuloj, kondiĉe ke la kandidatinoj nur estas katolikaj. Jam junion de 1605 Morico de Oranje-Nassau admonis la abatinon (malantaŭ kies agado li suspektis la Jezuitojn), ne difekti la rajtojn de la kolegiataj sinjorinoj – mallonge poste ankaŭ la grafoj de Bentheim kaj Lippe. Eĉ la admono de Florenco de Culemborg restis vana. En 1609 Elizabeta eĉ igis la ĝeneralan vikarion je Kolonjo komenci juĝproceson pro herezo kontraŭ la protestanta prepostino, kiu serĉante helpon sin turnis al la margrafo de Brandenburgio kaj al la palatina grafo de Neuburg kiel patronoj de la abatinujo. Eĉ ties leteroj restis senefikaj. Finfine tiuj ĉi en januaro de 1611 mem devis iri al Essen, por arbitracii almenaŭ ekonomiajn kverelojn inter abatino kaj la kolegiataj sinjorinoj. La ĉefa problemo, nome la kvereloj pri la akcepto de protestantaj sinjorinoj en la kolegiaton, restis sen solvo. En 1611 grafo Johano de Nassau petis la akcepton por du el siaj filinoj, sed Elizabeta rifuzis tiujn ĉi, je kio ŝi ricevis apogon fare de la katolikaj sinjorinoj Johana Helena de Staufen kaj Maria Clara de Spaur same kiel el Kolonjo. Kvankam la grafo ofendita de la rifuzo intervenigis la Grafaron de Wetterau kaj la afero en 1613 eĉ temiĝis sur la Imperia dieto, liaj klopodoj restis sensukcesaj. Kiam post la morto de Elizabeta de Bergh en la jaro Jahr 1614 la nun plimulte katolika kolegiata sinjorinaro unuanime rifuzis la akcepton de protestantaj virinoj, la grafo rezignis siajn klopodojn pri la akcepto de siaj du filinoj.

Ĉu Elizabeta de Bergh mem faris siajn disputatajn decidojn, estas dubinde. En la regna arĥivo en Arnhem troviĝas 14 leteroj el la jaroj 1610 ĝis 1614, kiujn ŝi propramane skribis al sia amiko el la junaĝo Florenco de Culemborg. Florenco, intima konfidato de la ĉefkapitano de la Unuiĝintaj Nederlandoj, estis protestanto kaj estis studinta en Leiden juron. En la leteroj evidentiĝas, ke Elizabeta ne bone fartis en Essen, Essen estas „melanĥolia loko“, Vestfalion ŝi priskribis kiel „la malgracia lando“. Ŝi sentis, ke al ŝi mankas la kortega vivo kaj la afablaj ĝentilviroj. Florenco eĉ riskis sian vivon por ŝi, kiam li akompanis ŝin je la enposteniĝoj al Essen kaj Freckenhorst. Jam en unu el la unuaj leteroj ŝi estis sendinta al li naztukon – erotikan geston, amgarantiaĵon. En ĉi tiu letero Elizabeta ankaŭ religie realproksimiĝas al la protestantismo. Per la ne konserviĝintaj respondoleteroj (supozeble Elisabeth forbruligis tiujn ĉi, same kiel ŝi ankaŭ admonis Florencon, ke li bruligu ŝiajn leterojn) Florenco ankaŭ sendis donacojn, finfine Elizabeta kaj Florenco rendevuis revidon je Kandelfesto de 1614. Tiu ĉi revido tamen jam ne okazis, ĉar Elizabeta subite, resaniĝante de varioleto, mortis je nokto de la 12-a de januaro, ĵus 33 jarojn aĝe.

La cirkonstancoj de ŝia morto estas dubindaj, estus eble, ke la morto ne havus naturajn kaŭzojn. Elizabeta timis esti venenota; en sia letero al Florenco de la 10-a de decembro 1613 ŝi skribis: „Mi dankas al V.E. (Via Moŝto) por la donacoj […] kaj kiam mi havos ilin, mi por tio al V.M. mi diros multan dankon; kaj igi ja tion, kion vi volas sendi al mi, bonvolu ferme sigeli, ĉar mi havas senkaŭze multajn malamikojn ĉe la kortego, alie mi ne povas manĝi ĝin.“[1]

Kiel ŝian posteulon la kolegiata sinjorinaro elektis la konvinkitan katolikan sinjorinon Maria Clara de Spaur, Pflaum kaj Vallier.

La tombo en la katedralo de Essen[redakti | redakti fonton]

La kadavro de Elizabeta estis en Essen ekpoziciata ĝis la alveno de Florenco kaj finfine entombigata en la monaĥopreĝejo de Essen. La tomboplato laŭmezure 230 x 127 centimetra el nigra marmoro, kiun ŝia frato produktigis supozeble en Antverpeno, troviĝas nuntempe ĉe la norda muro de la orienta naver de la flanknavo. Ĝi prezentas Elizabetan en la robo de kolegiata sinjorino, la kapon kuŝantan sur kuseno. Super ŝia kapo troviĝas la blazono de la familio de Bergh, tenata de du Genioj prezentataj kun du renversitaj torĉoj, maldekstre kaj dekstre tiujn de dek ses altnobelaj gentoj, el kiuj ŝi havis praulojn: Bergh, Moers, Cleve, Baieren, Veldentz, Egmont, Culenborch, Baentheim, Nassauw, Lowe, Hessen, Catzenelnboghen, Stolbergh, Mansfeld, Konigstein kaj March. La ĉirkaŭa enskribaĵo de la plato tekstas jene: En la jaro 1614 post la naskiĝo de Kristo, la 15-an de januaro, la althonorinda altnobela princino kaj sinjorino, sinjorino Elizabeta de la Imperia Profana Abatinujo Essen, ankaŭ abatino je Freckenhorst kaj Nottuln, denaska grafino de Bergh en Dio beate fordorminta, al kies animo la Ĉiopova estu indulgema. [2]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ute Küppers-Braun: Frauen des hohen Adels im kaiserlich-freiweltlichen Damenstift Essen (1605–1803). Aschendorffsche Verlagsbuchhandlung, Monastero 1997, ISBN 3-402-06247-X.
  • Ute Küppers-Braun: Macht in Frauenhand – 1000 Jahre Herrschaft adeliger Frauen in Essen. Klartext Verlag, Essen 2002, ISBN 3-89861-106-X.
  • Ludwig Potthoff: Wie Elisabeth vom Berghe zur Äbtissin von Essen gewählt wurde. En: Münster am Hellweg 1952, pj. 118-121

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. „Ych bedanck e l for die gedechtenise […] vnd als se heb, soe wilt ych e. l. danck dar foer sechgen; vnd yst, das u l vns nu senden wilt, e. l. latt docht doe pitsiren, dan ych hab folt fiande yn den hock sonder orsack, anders dorf ych se nit essen.“ El RAG: Cul 460, citaĵo laŭ Küppers-Braun, Frauen, p. 130
  2. Int Jaer nach der Geburt Christi 1614 den 15. Januarii ist die Hochwirdich Hoch und Wolgeborne Furstin und Fraw Fraw Elizabeta des Kayserlichen Freyweltlichen Stiftes Essen, auch zue Freckenhorst vnd Nottuln Abdissin geporne Gravinne zu dem Bergh in Gott seliglich entschlaffen deren Seele der Almichtige gnedig sei.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]