Elvis Presley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Elvis)
Elvis Presley
Elvis Presley en la jaro 1970 post vizito ĉe prezidanto Nixon kaj dono de insigno de federacia agento en batalo kontraŭ narkotaĵoj
Elvis Presley en la jaro 1970 post vizito ĉe prezidanto Nixon kaj dono de insigno de federacia agento en batalo kontraŭ narkotaĵoj
Bazaj informoj
Naskonomo Elvis Aaron Presley
Alie nomata E, El
Kromnomo Reĝo de Rokenrolo (King of Rock and Roll)
Reĝo (the King)
Naskiĝo 8-an de januaro 1935 (1935-01-08)
en Tupelo
Morto 16-an de aŭgusto 1977 (1977-08-16) (42-jaraĝa)
en Memphis
Edz(in)o Priscilla Presley
Deveno Memphis, Tennessee
Ĝenroj Rokabilo, Rokenrolo, Gospelo, Bluso, Kontreo
Profesio kantisto, aktoro
Instrumentoj kantado, gitaro kaj piano
Tipo de voĉo baritono
Aktivaj jaroj 1954 - 1977
Eldoninto Sun, RCA
Retejo Elvis.com
Signifa instrumento
voĉo, gitaro
Persona informo
Naskonomo Elvis Aaron Presley
Mortokialo korinfarkto
Tombo Graceland
Lingvoj angla
Loĝloko Graceland
Ŝtataneco Usono
Alma mater Humes Preparatory Academy Middle School
Subskribo Elvis Presley
Familio
Patro Vernon Elvis Presley
Patrino Gladys Presley
Frat(in)o Jessie Garon Presley
Edz(in)o Priscilla Presley
Amkunulo Ginger Alden • Anita Wood
Infano Lisa Marie Presley
Parencoj Brandon Presley
Okupo
Okupo filmaktoro • kantistokomponisto
TTT
Retejo http://www.elvis.com
http://www.elvisthemusic.com/
vdr

Elvis Aaron PRESLEY[1][2] (naskiĝis la 8-an de januaro 1935, mortis la 16-an de aŭgusto 1977; meza nomo iufoje montrata kiel Aron) estis usona kantisto kaj aktoro, kaj muzikisto kiu havis profundan influon al la monda kulturo. Kiel kultura ikono en Usono kaj mondvaste, li ofte estas konata kiel nur "Elvis," kaj ankaŭ iufoje konata kiel "Reĝo de Rokenrolo" aŭ simple "la Reĝo".

Presley komencis sian karieron kiel unu el la unuaj ludistoj de rokabilo: rapidstila mikso de kontreo kaj ritmenbluso kun forta interpulso. Li faris novajn versiojn de ekzistantaj kantoj, miksante "nigrulajn" kaj "blankulajn" muzikojn. Tian stilon, kune kun liaj seksecaj spektakloj, faris lin populara kaj skandala. Li registris kantojn de ĝenro rokenrolo, kun trakoj kiel "Hound Dog" kaj "Jailhouse Rock", ĉefekzempleroj de la ĝenro. Presley havis pluraspektan voĉon, kaj atingis nekutiman sukceson en aliaj ĝenroj, inkluzivante gospelon, bluson, baladon, kaj popmuzikon. Ĝis nun li estis akceptita en kvar muzikaj haloj de fameco.

Devena el Tupelo (Misisipio), Presley kaj lia familio translokiĝis al Memphis (Tenesio), kiam li estis 13jaraĝa. Lia muzikista kariero ekis tie en 1954, kiam li eklaboris ĉe Sam Phillips, la posedanto de Sun Records. Akompane de gitaristo Scotty Moore kaj basisto Bill Black, Presley estis frua populariganto de rokabilo. LA muzik-entrepreno RCA Victor akiris lian kontrakton per traktado aranĝita de Kolonelo Tom Parker, kiu estos la administranto de la kantanto dum pli ol du jardekoj. La unua soloa disko de Presley ĉe RCA, nome "Heartbreak Hotel", aperis en januaro de 1956, esti numero-unu en Usono. Elvis iĝi ĉefa figuro de rokanrolo post serio de televidaj aperoj kaj sukcesaj diskoj. Lia energiaj interpretoj de kantoj kaj seksecetaj provokaj ludada stilo, kombine kun singulara povega mikso de influoj blankul-nigrulaj kiuj koincidis kun la apero de la Porcivilrajta Movado, faris lin enorme populara kaj polemika.

En la 1960-aj jaroj Presley plejparte faris siajn 31 filmojn, ofte recenzitaj malbone, sed finance sukcesaj muzikaloj. En novembro de 1956, li faris sian unuan filmon en Love Me Tender. En 1958, li devis fari sian militservon: Li pluigis sian diskoregistran karieron du jarojn poste, kiam produktis kelkajn el siaj plej komerce sukcesaj laboroj antaŭ dediĉi plej multe el la 1960-aj jaroj al fari holivudajn filmojn kaj ties respektivajn akompanajn sontrakajn albumojn, plej el kiuj estis kritike reviziitaj. En 1968 (post 7 jaroj sen rekte koncerti) li revenis al koncerta muziko per speciala televidelsendo kaj koncertludis tra la tuta Usono, notinde Las Vegas. En 1973 Presley koncertludis la unuan koncerton per satelito de Havajo ("Aloha from Hawaii") atinginte almenaŭ miliardon da spektantoj tiame, kaj pli ol 500 milionojn deprokraste.

Tra lia kariero la amasoj da homoj spektintaj liajn koncertojn rompis rekordojn por spektantoj ĉe koncertoj, spektantoj de televidprogramo, kaj vendadoj de albumoj. Tiel li estas unu el la plej ofte venditaj muzikartistoj ĉiame en la historio de muziko. Sanproblemoj, droga dependeco, kaj aliaj kialoj kaŭzis lian morton en aĝo de nur 42 jaroj en 1977. Lia edzino estis Priscilla Ann Beaulieu kaj ili havis la filinon Lisa Marie Presley.

Presley estas unu el plej celebrataj kaj influaj muzikistoj de la 20a jarcento. Komerce sukcesa en multaj ĝenroj, kiaj pop, bluso kaj gospelo, li estis la plej vendanta soloa artisto en la historio de registrita muziko,[3][4][5][6] kun ĉirkaŭkalkulitaj albumvendoj de 600 milionoj da unuoj tutmonde.[7] Li estis nomumita por 14 konkurencoj al Grammy kaj ricevis tri el ili, kaj ankaŭ ricevis la Grammy Lifetime Achievement Award (premio por tutaviva atingado) je aĝo de 36.

La revuo Rolling Stone vicigis lin tria en la listo de la 100 plej grandaj artistoj de ĉiuj tempoj.

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Komencaj jaroj (1935–53)[redakti | redakti fonton]

Infanaĝo en Tupelo[redakti | redakti fonton]

Present-day photograph of a whitewashed house, about 15 feet wide. Four bannistered steps in the foreground lead up to a roofed porch that holds a swing wide enough for two. The front of the house has a door and a single-paned window. The visible side of the house, about 30 feet long, has double-paned windows.
Naskoloko de Elvis Presley en Tupelo, Misisipio

Presley estis naskita la 8-an de januaro 1935, en Tupelo, Misisipio, kiel la filo de Vernon Elvis Presley (10-an de aprilo 1916 - 26-an de junio 1979) kaj Gladys Love Presley (naskita Smith, 25-an de aprilo 1912 - 14-an de aŭgusto 1958),[8] en la duĉambra ŝotguna kabandomo konstruita fare de la patro de Vernon en preparo por la naskiĝo de la infano. Jesse Garon Presley, lia identa ĝemelfrato, estis liverita malvive naskite 35 minutojn antaŭ li.[9] Kiel solinfano, Presley iĝis proksima al gepatroj kaj formis nekutime proksiman ligon kun sia patrino. La familio ĉeestis la preĝejon de Assembly of God (Asembleoj de Dio), kie li trovis sian komencan muzikan inspiron.[10]

La genealogia arbo de Presley estis ĉefe okcidenteŭropa miksaĵo: ĉe la flanko de lia patrino, li estis skot-irlanda, kun iome da normandoj; unu el la prapraavinoj de Gladys estis ĉeroka.[11][12] La prapatroj de la patro de Presley estis de skota[13] kaj germana[14] originoj. Gladys estis rigardita fare de parencoj kaj amikoj kiel la domina membro de la malgranda familio. Vernon ŝanĝis de unu okazlaboro al la venonta, konstatante nur malmulte da ambicio.[15][16] La familio ofte fidis je helpo de najbaroj kaj registara malsathelpo. La familio Presley postvivis la tornadon F5 en 1936 okazinta en Tupelo-Gainesville. En 1938, ili perdis sian hejmon post kiam Vernon estis trovita kulpa de falsado de ĉeko skribita fare de la terposedanto, Orville S. Bean, la laktproduktisto kaj brutar-kaj-porka makleristo por kiu li tiam laboris. Li estis malliberigita dum ok monatoj, kaj Gladys kaj Elvis translokiĝis ĉe parencoj.[17]

En septembro 1941, Presley membriĝis ĉe la unua grado en la lernejo East Tupelo Consolidated, kie liaj instruistoj rigardis lin kiel "meza lernanto".[18] Li estis instigita por eniri en kanto-konkurson post imponado fare de sia bazlerneja instruisto kaj interpretado de la kontrea kanto de Red Foley nome "Old Shep" dum matenpreĝoj. La konkurso, aranĝita ĉe la Misisipa-Alabama-Foiro kaj Dairy Show la 3-an de oktobro 1945, estis lia unua publika ludo: vestita kiel vakero, la dekjaraĝa Presley sur seĝo atingis la mikrofonon kaj kantis "Old Shep". Li atingis la lokon kvinan.[19] Kelkajn monatojn poste, Presley ricevis sian unuan gitaron por sia naskiĝtago; li esperis je io alia - proksime de malsamaj raportoj, aŭ biciklo aŭ fusilo.[20][21] Dum la sekva jaro, li ricevis bazajn gitarlecionojn de du el liaj onkloj kaj la nova pastro ĉe la preĝejo de la familio. Presley memoris, "mi prenis la gitaron, kaj mi observis homojn, kaj mi lernis ludi malgrandan pecon. Sed mi neniam kantus publike. Mi estis tre embarasita pri tio."[22]

Membriginte en novan lernejon, Milam, por sesa grado en septembro 1946, Presley estis rigardita kiel solemulo. La sekvan jaron, li komencis alporti sian gitaron ĉiutage. Li ludis kaj kantis dum tagmezo, kaj ofte estis konsiderita kiel "neserioza" infano kiu ludis kampulan muzikon hillbilly. La familio tiam vivis en plejparte afro-usona najbareco.[23] Fervorulo de la spektaklo de Mississippi Slim ĉe la Tupelo radiostacio WELO, Presley estis priskribita kiel "freneza pri muziko" de Slim fare de lia pli juna frato, samklasano de Presley, kiu ofte prenis lin en la stacio. Slim kompletigis la gitarinstruon de Presley montrante kordoteknikojn.[24] Kiam lia protektito estis 12 jaraĝa, Slim planis por li por du sur-aeraj prezentoj. Presley estis venkita de publikotimo la unuan fojon, sed sukcesis la sekvan semajnon.[25]

Unuaj sonregistradoj (1953-55)[redakti | redakti fonton]

Komerca fuĝo kaj konflikto (1956-58)[redakti | redakti fonton]

Militservo kaj la morto de patrino (1958-60)[redakti | redakti fonton]

Centriĝo al filmoj (1960-67)[redakti | redakti fonton]

Reveno (1968-73)[redakti | redakti fonton]

Sanmalboniĝo kaj morto (1973-77)[redakti | redakti fonton]

Ekde 1977[redakti | redakti fonton]

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Elvis Presley havis 11 albumojn sur la Billboard-listo:

  • Elvis Presley (1956)
  • Elvis (1956)
  • Elvis' Christmas Album (1957)
  • Loving You (1957)
  • G.I. Blues (1960)
  • Blue Hawaii (1960)
  • Something for Everybody (1961)
  • Roustabout (1965)
  • Elvis sings the Wonderful World of Christmas (1972)
  • Aloha from Hawaii via Satellite (1973)
  • Elv1s: 30 #1 Hits (2002)

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Memoro[redakti | redakti fonton]

En 2019 la Ministerio pri edukado de Rusio inkluzivis kanton kanton Jailhouse rock en "La kultura normo de la lernejano" — la eduka projekto, kiu celas spiritan, estetikan kaj artan evoluon de la rusiaj lernejanoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (9-a de majo, 2002). "Elvis Presley - the Singer". bbc.co.uk. Atingita 2007-10-12. angle
  2. "FAQ: Elvis' middle name, is it Aron or Aaron?" Elvis.com. Atingita 2007-10-22. angle
  3. Reaves, 2002
  4. Victor, 2008, pp 438–39
  5. Semon, Jorgensen, 2001
  6. Collins, 2002
  7. News, Relax, "'Elvis 75' hundred-song box set celebrates late rock singer's 75th birthday", The Independent. Kontrolita {{subst:FormatoDato|2010-05-19}}.
  8. Guralnick & Jorgensen 1999, p. 3.
  9. Ŝablono:Cite episode
  10. Guralnick 1994, pp. 13–14.
  11. Dundy 2004, pp. 13, 16, 20–22, 26.
  12. LAŭ triaranga kuzo de Presley, prapraavino de Gladys estis juda. Dundy, 2004, p. 21.
  13. Dundy 2004, p. 60.
  14. Kamphoefner 2009, p. 33.
  15. Guralnick 1994, pp. 11–12, 23–24.
  16. Victor 2008, p. 419.
  17. Guralnick 1994, pp. 12–14.
  18. Guralnick 1994, pp. 15–16.
  19. Guralnick 1994, pp. 17–18.
  20. Guralnick 1994, p. 19.
  21. Dundy 2004, p. 101.
  22. Guralnick 1994, p. 23.
  23. Guralnick 1994, pp. 23–26.
  24. Guralnick 1994, pp. 19–21.
  25. Dundy 2004, pp. 95–96.