Elżbieta Zawacka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elżbieta Zawacka
Persona informo
Naskiĝo 19-an de marto 1909 (1909-03-19)
en Toruń
Morto 10-an de januaro 2009 (2009-01-10) (99-jaraĝa)
en Toruń
Tombo Cemetery of St. George in Toruń
Lingvoj francapola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato de GdanskoUniversitato Adam Mickiewicz en Poznano
Memorigilo Elżbieta Zawacka
Okupo
Okupo historiisto • universitata instruisto • oficiro
vdr

Elżbieta Zawacka, pseŭdonomoj „Zelma”, „Sulica”, „Zo” (naskiĝis la 19-an de marto 1909 en Toruń, mortis la 10-an de januaro 2009 samloke) estis kurierino de la Ĉefa Komandejo de Pola Enlanda Armeo, unusola el 15 kandidatinoj, kiu sukcese trapasis trejnadon kaj poste servis en la vicoj de mutobskuruloj, profesorino de homa scienco specialiĝanta en la plej nova historio, la dua polino en historio de Pola Soldataro avancita ĝis grado de brigada generalo. Damo de la Ordeno de Blanka Aglo.

Juneco kaj agado en la Dua Pola Respubliko[redakti | redakti fonton]

Elżbieta Zawacka naskiĝis en la tempo, kiam Toruń troviĝis en la prusa aneksaĵo, tamen bazlernejon kaj gimnazion finis en libera Pollando. Abituris en Virina Humanisma Gimnazio, kaj poste finis matematikajn studojn en Universitato Adam Mickiewicz. En la 4-a studjaro ligiĝis kun Organizaĵo de Virin-Adaptigo por Land-Defendo. Post studoj estis ties instruanto kaj laboris kiel instruistino en mezlernejo. Antaŭ 1939 en Katowice plenumis funkcion de komendantino de la Silezia Areo de la organizaĵo.

Partopreno en la defenda milito kaj kuriera agado[redakti | redakti fonton]

Septembre 1939 estis soldato de la Virina Help-Bataliono de Armea Servo, batalanta en la defendo de Lvovo.

Oktobre de la sama jaro eniris al kreiĝanta Servo al Venko de Pollando kaj restis en ĝi ĝis fino de 1945. Komence de sia subtera agado agante sub pseŭdonomo Zelma kunorganizis strukturojn de la Servo al Venko de Pollando kaj Asocio de Armita Batalado en Supra Silezio.

Fine de 1940 Zo estis translokigita al Varsovio – ŝi ricevis taskon ĉe Fako de Eksterlanda Ligiteco de la Ĉefkomandejo de Pola Enlanda Armeo Zagroda. Ekde duono de 1941 veturis inter Varsovio kaj Berlino, kunportante ambaŭflanke poŝtaĵon, kiu cirkulis tra Svedio al Londono kaj revene. Ŝia tasko estis ankaŭ organizado de itineroj por kurieroj trapasantaj Germanion al Londono. En la jaroj 1939–1945, utiligante falsajn dokumentojn, trapasis landilimon de Nazia Germanio plurcentfoje (ĉe la centa en 1942, ĉesis kalkuli), transportante komunikojn, raportojn kaj informojn, kaj dum paŭzoj inter la ekspedicioj instruis kaj estis instruata dum la sekreta instruado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]