Emblemo de Francio
Emblemo de Francio | |
---|---|
La ŝtata blazono
| |
Uzata ekde: | 1953 |
Nun, Francio havas nur unu oficialan emblemon, nome, sian flagon bluan, blankan, ruĝan.
Ekde la Franca Revolucio oficiale ne plu havas ŝtatan blazonon, ĝin anstataŭas la ĉi tie bildigita heraldikeca insigno ekde la jaro 1953, kiu funkcias kiel kvazaŭ oficiala nacia emblemo de Francio.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La ŝtata emblemo de Francio estas blua ovalo, sur kiu troveblas ora liktora fasko. La liktora fasko estas kunligita per oraj rubandoj kaj la ora hakilo faskocentre estas turnata dekstren (heraldike maldekstren). Sur la liktora fakso troveblas ora banderolo, kiu montras la moton de Francio „Liberté, Egalité, Fraternité“ (libero, egaleco, frateco). La simbola fakso ĉirkaŭatas de kverkaj kaj olivaj branĉoj. La blua ovalo limiĝas per la ĉeno de la Honora Legio. La priskribita kaj bildigita emblemo estas uzata fare de la francia ministerio pri eksteraj rilatoj kaj lastatempe ankaŭ fare de la prezidanto de Francio - tamen laŭ la klarigo ĝi daŭre ne estas oficiala ŝtata blazono.
Historio
[redakti | redakti fonton]Post la Franca Revolucio estis forigitaj ĉiuj emblemoj, kiuj rilatis al la antaŭa monarkio. Tio havis la sekvon ke Francio estas la sola eŭropa ŝtato kiu ne havas oficialan ŝtatan blazonon. La nuntempa ŝtata emblemo enkondukiĝis en 1905 kaj en 1953 kompletiĝis per la ĉeno de la Honora Legio.
blazono | rimarkoj | tempo |
---|---|---|
mezepoka blazono, reĝa blazonŝildo: "el lazuro semita de lilioj el oro" (blua fono kun oraj lilioj). | antaŭ 1376 | |
blazono el la frua moderna epoko, reĝa blazonŝildo: "el lazuro, kun tri lilioj el oro". | 1376–1589 | |
La blazono de la Ancien Régime kiel ĝi uzatis ĝis la Revolucio, ekde la ekofico de Henriko la 4-a, reĝo de Navaro kaj reĝo de Francio. | 1589–1789 | |
La blazono de la unua Franca Imperio sub Napoleono, kun ora aglo en romia stilo staranta sur fulmo en blua fono. | 1804–1814 | |
Per la restaŭrado, la dinastio Burbono kun Ludoviko la 18-a kaj Karolo la 10-a denove akiris reĝan potencon. | 1814–1830 | |
Komence de la monarkia epoko post la franca revolucio de 1830 ("julia monarkio"), reĝo Louis-Philippe la 13-an de aŭgusto 1830 per dekreto fiksis la blazonon kaj sigelon de Francio: « À l'avenir le sceau de l'État représentera les armes d'Orléans surmontées de la couronne fermée, avec le sceptre et la main de justice en sautoir, et de la drapeaŭ tricolores derrière l'écusson. » | 1830–1831 | |
blazono de la monarkio ĝis Februara Revolucio 1848. | 1831–1848 | |
La blazono de la Dua Franca Imperio sub Napoleono la 3-a. | 1852–1870 | |
Oficiala emblemo kreita por la Tria Franca Respubliko. | 1898–1953 | |
Oficiala emblemo de Philippe Pétain, la ŝtatestro de Vichy-Francio, kun la moto de la reĝimo: Laboro, familio, patrujo. Kvankam nur temis pri persona emblemo, ĝi uziĝis sur oficialaj dokumentoj. | 1940-1944 |
|