Emil Isac

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Emil Isac [emil isak] (17 majo 1886 - 25 marto 1954) estis rumana poeto, kiu naskiĝis, mortis kaj pasigis plejparton de sia vivo en la transilvania urbo Cluj.

Li naskiĝis en familio de intelektuloj kaj studis en sia naskiĝurbo kaj en la urbeto Năsăud.

Li debutis en 1903 en la revuo Familia, post kio li kunlaboris kun pluraj rumanaj gazetoj.

Politike li estis maldekstrema.

En Esperanto aperis de li, en la traduko de Tiberio Morariu, la kolekto de proz-poemoj Sonorilo kaj kanono, Köln: Heroldo de Esperanto, 1930.