Emmanuel Le Ray

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Emmanuel René Le Ray (naskiĝinta en la 17-a de novembro 1859 en Rennes, kajo de Nemours[1][2], kaj mortinta en 1936) estis franca arkitekto.

Li estis la filo de Louis Auguste Leray kaj de Céline Alexandrine Le Harivel[1].

Arkitekto de la urbo Rennes de 1895 ĝis 1932, precipe sub la urbestrado de Jean Janvier (1908-1923), li estis la antaŭuzanto de la ferbetona slabo en Bretonio kaj la desegnisto de multaj publikaj kaj privataj konstruaĵoj, kiaj : la lernejo pri medicino kaj farmacio, la finkonstruo de la komerca palaco en Rennes (nun centra poŝtoficejo de la urbo), la spektaklejo de la Cité, la naĝejo Saint-Georges, la panteono de Rennes, la monumento al la mortintoj, kiu situis ĉe la bulvardo de 'la Liberté', la nuna liceo Robidou, la preĝejo Saint-Aubin, la lernejgrupo Liberté, la enira krado de la parko Thabor (strato de Parizo), la centraj haloj ĉe la bulvardo de 'la Liberté', la konstruaĵo de Galeries Lafayette[2]

Li estis unu el la unuaj instruistoj de la nacia supera lernejo pri arkitekturo de Bretonio. Inter liaj lernantoj estis la arkitekto Alexandre Miniac.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Registrolibro de la naskiĝoj (1859), urbaj arkivoj de Rennes, cote 2E67, p. 162. Akto de la 17-a de Novembro 1859.
  2. 2,0 2,1 Sur les traces d'Emmanuel Le Ray - Rennes. Ouest-France (15-a de septembro 2000).