Jean Janvier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Jean Janvier, naskita la 28-an de marto 1859 en Saint-Georges-de-Reintembault kaj mortinta en Rennes la 26-an de oktobro 1923, estis grava franca entreprenisto kaj politikisto. Membro de la radikala partio, li estis urbestro de Rennes de Majo 1908 ĝis sia morto. Li partoprenis en la kreado de la franca Federacio pri Konstruado.

La avenuo iranta al la stacidomo de Rennes de la rivero Vilaine estis nomata per lia nomo.

Infanaĝo kaj junulaĝo[redakti | redakti fonton]

La patro de Jean Janvier estis gipsisto en Saint-Georges-de-Reintembault, kampara komunumo de la regiono de Fougères. Li mortis en Julio 1869, tiam Jean estis nur 10-jara. Lia patrino fariĝis sola por eduki siajn kvar infanojn[1]. Tial Jean forlasis la lernejon kiam li estis 12-jara por labori kiel metilerna gipsisto en Saint-Brice-en-Coglès. Li forlasis la regionon de Fougères por iri labori en Rennes en 1875 kaj poste komencis francan lernrondiron, kiu ebligis al li perfektigi sian metipraktikon de 1876 ĝis 1879[2].

Reveninta en Saint-Georges-de-Reintembault en Septembro 1879, li laboris dum kelkaj monatoj sur la laborejo de la fervoja linio 'Lison - Lamballe', kaj poste li estis vokita por soldatservi laŭ 'hazarda elekto', tiam uzata elekta metodo. En Novembro 1880, li aliris por kvinjara soldatservo en la 114-a infanteria regimento. De Julio 1881 ĝis Marto 1883, li partoprenis kun tiu unuo en la dua kampanjo de Tunizio, kiu kondukis al la konvencioj de Marsa. Sekve de tiuj kampanjoj, li estis honorita per la kolonia medalo kaj estis komandoro de la ordeno de Nichan-Iftikhar[3]. Li estis liberigita de siaj soldataj devigoj en Majo 1884 kun la grado de serĝento.

Influa entreprenisto[redakti | redakti fonton]

Privata palaco de Jean Janvier, 6 strato Dupont des Loges

Reveninte en Rennes, li relaboris kiel gipsisto kaj rapide fariĝis laborejestro. Sur la laborejo de la lernejo de la inaj instruistoj, li rimarkiĝis de Jean-Marie Laloy, departementa arkitekto, kiu instigis lin fariĝi entreprenisto[4]. En 1885, li renkontis Perrine Chauvel, kies patro estis vicurbestro de Cesson-Sévigné. Ili geedziĝis en la 25-a de majo 1886 kaj Jean janvier kreis sian konstrukompanion iomete poste : « Tuj post edziĝo, mi estis pli kaj pli invadita per la ideo labori en mia propra entrepreno. Tio estis farita en 1886. Mia bopatro iomete helpis nin ; li pruntis al ni 3 000 frankojn. »[4].

En 1888, li fariĝis adjudikato de la laboroj por la ekstera restaŭro de la palaco de la parlamento de Bretonio, malgraŭ la ĵaluzeco de iuj pli malnovaj entreprenistoj. Lia laboro kontentigis Jean-Marie Laloy, kiu konfidis al li la « gravajn kaj delikatajn laborojn de la palaco Fouqueron. »[5]. La sukceso de lia entrepreno estis tiam certigita kaj ĝi rapide disvolviĝis. En 1889, li komencis la konstruon de sia privata palaco, strato Dupont des Loges, borde de la rivero Vilaine. Iom post iom, li ludis gravan rolon en la loka entreprenistaro. En Marto 1898, li fariĝis la prezidanto de la sindikato de la entreprenistoj de Rennes[6]. Li fariĝis ankaŭ unu el la privilegiaj kunparolantoj dum la diskutoj pri leĝoj, kia tiu de la 9-a de aprilo 1898 pri la laborakcidentoj, tiam li estis aŭskultata de la parlamenta komisiono prezidata de Fernand Dubief. Li devis ankaŭ atesti antaŭ la komisiono pri jura reformo prezidata de Jean Cruppi. Lia influo en la entreprenista kaj laborista sferoj kreskis kaj, fine de la jarcento, li estis ofte petata por ludi mediacian rolon en la sociaj konfliktoj. Li tiel sukcesis pacigi la konflikton de la jaroj 1899-1900, kiu trafis la sektoron de la konstruo[7].

Sur la bazo de tiu subteno, li kontribuis al la kreado de la federecio de la entreprenistaj sindikatoj de nord-okcidenta Francio. Li estis elektita prezidanto dum la fonda kongreso de Angers en Septembro 1902. Poste li kontribuis al la starigo de franca federacio pri konstruado, kiu estis kreita en Novembro 1904, dum la nacia kongreso en Lyon[8] ; la pariza entreprenisto Lucien Soulé estis ĝia unua prezidanto. En Junio 1905, dum laborfesto organizita en Rennes kaj kie ĉeestas entreprenistoj el la tuta lando, Jean Janvier estis farita kavaliro de la Honora Legio fare de la ministro pri Komerco, Fernand Dubief[8]. Post forlaso de sia entrepreno fine de 1905, li forlasis la sindikatan vivon en Novembro 1906.

Dum lia profesia vivo, li sidis kiel juĝisto en la tribunalo pri komerco de 1898 ĝis 1906. Tiu ofico tre profitis al li por komenci politikan vivon, kiel li konfesis en siaj memoraĵoj : « Mia ofico de juĝisto [...] estis eble tiu, kiu plej bone preparis min por mia ofico de urbestro. »[9].

Urbestro de Rennes[redakti | redakti fonton]

Ekde la fino de sia profesiaj kaj sindikataj agadoj, Jean Janvier komencis politikan vivon sin alproksimiĝanta al la ideoj de la radikala partio. En Marto 1906, li fondis la komitaton por respublika agado de Ille-et-Vilaine, kio kondukis lin akcepti gvidi « liston de respublika konsento », arigantan respublikanojn, radikalulojn kaj socialistojn, por la urbaj balotoj de la 5-a de Majo 1908. Tiu listo venkis ekde la unua baloto kontraŭ listo gvidata de la antaŭa liberala senatano-urbestro Eugène Pinault, kaj la 10-an de majo 1908, Jean Janvier estis elektita urbestro fare de la urba konsilio[10].

Ekde sia ekestrado, li klopodis por plibonigi la internan aranĝon de la urbodomo de Rennes. La 15-an de oktobro 1908, la urba konsilio aprobis la renovigan projekton de Emmanuel Le Ray, arkitekto de la urbo : la administracia parto estis instalita en la norda pavilono, atrio estis aranĝita sur la teretaĝo, adaptita konsiliĉambro estis kreita sur la dua etaĝo kaj vasta akcepta cambro estis kreita sur la unua etaĝo, en la suda pavilono[11]. La decido instali en la ekstera niĉo statuon de Jean Boucher por festi la unuiĝon de Bretonio al Francio estis farita en la 29-a de oktobro 1911. La skulptisto enmetis la vizaĝon de Jean Janvier en la grupo de la bretonoj, kiuj ĉeestis tiun unuiĝon. La pentristo Louis Roger estis komisiita fari la pentraĵojn, kiuj ornamas la ŝtuparojn.

La lernejo 'Liberté', konstruita en la unua mandato de Jean Janvier

Tiuj laboroj inaŭguris la komencon de longa kunlaborado inter la urba konsilio Janvier kaj Emmanuel Le Ray. La lernejoj estis aparte celitaj per tiu « aktiva politiko pri renovigo kaj konstruo »[12]. En la 10-a de julio 1909, la urba konsilio aprobis la planojn de nova lernejo sur la bulvardo de la Liberté[13]. Tiu lernejo respondas al la instruoj diritaj de Jean Janvier : « Moderna lernejo devas esti esplorata unue por respondi prefekte al la bezonoj de edukado, sed ĝi devas esti ankaŭ pli higiena, gaja, akceptema, komforta sen esti luksa, provizita per ĉio, kio povas igi ĝin pli praktika, pli sana, pli agrabla por la lernejanoj, kiuj vizitas ĝin. »[14].

En la 29-a de julio 1911, incendio detruegis la komercan palacon, kies konstruo komenciĝis sur la urbestrado de Le Bastard kaj kiu estis restinta nefinita ekde 1891[15]. La 26-an de majo 1911, konvencio estis subskribita de la urbo Rennes kaj de la Ŝtato por finkonstrui la monumenton[16] kaj estis ankoraŭ Emmanuel Le Ray, kiu estis komisiita fari la planojn por fini la verkon de Jean-Baptiste Martenot. Nur multe pli poste, en Marto 1930, multe post la morto de Janvier, la palaco estis finita. Kun la aranĝo de la placo de la Respubliko, Jean Janvier iniciatis la kovron de la rivero Vilaine antaŭ la komerca palaco, inter la pontoj de Nemours kaj de Berlin[Note 1]. Kiel profesiulo pri konstruado, Jean Janvier deziris ke tiuj laboroj estu farataj laŭ la procedo Hennebique, inventita kelkajn jarojn antaŭe[17]. Tiu nova publika spaco, inaŭgurita en Marto 1913, estas ornamita de ĝardeno.

En la urbaj balotoj de 1912, la listo de « respublika konsento », kiun li gvidis estis facile elektita ekde la unua voĉdono, la 7-an de Majo, kontraŭ listo de « respublika kaj liberala unuiĝo ». Li konfesis al gazetistoj : Tiu baloto, fakte estis nur admnistra proceduro.[18].

La 28-an de septembro 1913, li estis promociita al la rango de oficiro de la Honora Legio.

Ekde la fino de sia soldatservo, Jean Janvier plu servis kiel rezervarmea oficiro. Tiel, en 1911, li estis promociita al la rango de batalionestro fare de la generalo Hubert Lyautey, tiam komandanta la dekan korpuson en Rennes[16]. Kiam komenciĝis la unua mondmilito, en Septembro 1914, li estis mobilizata kaj estis postenigita kiel milita komisaro ĉe la stacidomo de Rennes. Li respondecis pri la akcepto de la mobilizitoj deirantaj al la fronto sed ankaŭ de la vunditoj kaj rifuĝintoj. La 20-an de aprilo 1915, li estis liberigita de ĉiuj militaj devigoj pro sankondiĉoj, sed li plu mobilizis la urbon por militaj klopodoj. Ekde kiam la armistico estis subskribita, la urba konsilio decidis aranĝi panteonon sur la teretaĝo de la norda pavilono de la urbodomo. La 6-an de januaro 1919, la urba konsilio decidis ke Rennes fariĝu baptopatrino de Vouziers kaj aprobis subvencion de 25 000 Frankoj por helpi al la rekonstruo de sia baptofilino.

La postmilita periodo estis markita per la pludisvolviĝo de la urbo. En Januaro 1919, li inaŭguris la trian akvorezervujon de la urbo, kun kapacito de 27 000 m³, kies laboroj estis komencitaj en 1913. Tiuokaze, li anoncis la projekton por etendi la salubrigan reton por atingi longon de 35 km[Note 2], same kiel la projekton por konstrui akvopurigejon. Sekve de la voĉdono de la leĝo pri la aranĝaj, plibeligaj kaj etendaj planoj por la urboj (leĝo Cornudet), la 14-an de marto 1919, li estis nomumita membro de supera subkomisiono respondeca pri ĝia efektivigo. Ekde 1920, li komencis la esplorojn por doni al Rennes aranĝan, plibeligan kaj etendan planon, kiu estos aprobita en 1928[19].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nun ponto Jean Jaurès
  2. Tiam li longis nur je 8 km.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Janvier 2000, p. 29
  2. Janvier 2000, p. 33
  3. Janvier 2000, p. 37
  4. 4,0 4,1 Janvier 2000, p. 39
  5. Janvier 2000, p. 40
  6. Janvier 2000, p. 42
  7. Janvier 2000, p. 43
  8. 8,0 8,1 Janvier 2000, p. 46
  9. Janvier 2000, p. 49
  10. G. Carimalo (11-a de majo 1908). “L’installation du Conseil municipal”, L'Ouest-Éclair (4001), p. 3. 
  11. Janvier 2000, p. 93
  12. Isabelle Barbedor (1998). Rennes, L’architecture de l’enseignement. Conseil régional de Bretagne. Alirita 15-a de Oktobro 2009.
  13. Isabelle Barbedor & Élise Lauranceau (1999). Ancienne école primaire, actuellement groupe scolaire Liberté. Conseil régional de Bretagne. Alirita 15-a de oktobro 2009.
  14. Janvier 2000, p. 72
  15. Isabelle Barbedor (1999). Ancien palais du Commerce et hôtel des postes. Conseil régional de Bretagne.
  16. 16,0 16,1 Janvier 2000
  17. (1981) Rennes naguère, ‑a eldono, Paris: Payot, p. 210. ISBN 978-2-228-60060-6.
  18. (8-a de majo 1912) “Les élections à Rennes”, L'Ouest-Éclair (4878), p. 5. 
  19. Isabelle Barbedor (2001). Rennes : plan d’aménagement, d’extension et d’embellissement. Conseil régional de Bretagne.

Aneksaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (2000) Quelques souvenirs, ‑a eldono, Presses universitaires de Rennes, p. 339. Janvier. ISBN 978-2-86847-550-3.
  • (1919) L’Hôtel de ville de Rennes, histoire et description de l'hôtel de ville, ses salles, ses œuvres d'art. Rennes: Imprimerie Oberthur.