Parko Thabor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Parko Thabor
Vido al la oranĝerio de la parko Thabor.
Vido al la oranĝerio de la parko Thabor.
Situo

Geografia lokigo sur la mapo : Bretonio

(Vidu la situon sur mapo : Bretonio)
Parko Thabor

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

(Vidu la situon sur mapo : Francio)
Parko Thabor
Plano de la parko Thabor.
Plano de la parko Thabor.
Geografia situo 48° 6′ 51″ N, 1° 40′ 12″ U (mapo)48.11416667-1.67Koordinatoj: 48° 6′ 51″ N, 1° 40′ 12″ U (mapo)
Lando(j) Flago-de-Francio.svg Francio
Urbo Rennes
Urboparto Thabor - Saint Hélier
Geografio
Alteco 56 m
Areo 10 ha
Trajtoj
Kreo 18a jarcento
Tipo Botanika ĝardeno, angla ĝardeno kaj franca ĝardeno.
Specioj Pli ol 3 000 malsamaj specioj.
Interreta ligilo Parkoj kaj ĝardenoj de Rennes
Information icon.svg
vdr

La parko ThaborThabor, situanta en Rennes proksime de la urbocentro, estas publika parko organizita sur pli ol dek hektaroj, kies aparteco estas la miksado de francastila ĝardeno, anglastila ĝardeno kaj grava botanika ĝardeno. Ĝia nomo referencas al monto superanta la Maron Kineret (fr: lac de Tibériade) en Israelo, monto Tabor.

Depost ĝia privata origino, legomĝardeno kaj plezurĝardeno de la monaĥoj de Sankta-Meleno, abatejo longtempe ekster la remparoj de la urbo, la parko fariĝis, per sinsekvaj disvolvoj kaj pligrandigoj, unu inter la plej emblemaj lokoj de la urbo kaj la plej ŝatataj. Simpla loko por publika promenado antaŭ la franca Revolucio, pliriĉigita de botanika ĝardeno poste, la parko estis plivalorigita inter 1866 kaj 1868 per la aldonoj de Denis Bühler per la aranĝado de diversaj lokeroj en la kava herbobedo, la « infero », la francastila ĝardeno kaj la anglastila ĝardeno. Komence de la 20-a jc, la suda parto de la parko, nomata « les Catherinettes », estis aranĝita etende de la anglastila ĝardeno.

La parko Thabor estas klasita prestiĝa ĝardeno de unua tipo fare de la urbo Rennes, ĝi profitas de grava prizorgado por respondi al la kriterioj de tre strukturita ĝardeno kun flora ornamado malsimpla kaj varia en la specioj laŭ la sezonoj kaj laŭ la atendoj de la kutimaj vizitantoj kaj turistoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Loko de la kvartalo Thabor-Saint Hélier (rozkolore) kaj de la parko Thabor (verde).

La parko Thabor situas en la centro de la urbo Rennes, en la kvartalo Thabor-Saint Hélier. Ĝi estas limigita de la strato Martenot kaj de strato de Paris sude, la bulvardo de Duchesse Anne (eo: dukino Anna) oriente kaj la strato de Palestine norde. La okcidenta parto de la parko estas tre premita inter la preĝejo Notre-Dame en Saint-Melaine norde kaj la kolegio kaj liceo Anne de Bretagne (eo: Anna de Bretonio) sude; oni povas eniri ĝin tra la placo Saint-Melaine, enirejo la plej proksima de la urbocentro.

La aliro al la parko eblas per ses enirejoj apertaj al la diversaj stratoj jam cititaj. Ĝi estas alirebla per la buso numero 3, halto Thabor ; la plej proksima stacio de metroo estas Sainte-Anne (eo: sankta Anna). La parko estas malfermita dum la tuta jaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Origino de la parko[redakti | redakti fonton]

Origine, la parko estis nur monteto alta je 56m, tiel ĝi superis grandan parton de la urbo Rennes, kies alteco varias inter 20 kaj 74m. La unuaj mencioj de Thabor datiĝus de 1610 laŭ Paul Banéat, estro de la arkeologia muzeo komence de la 20-a jc. La benediktaj monaĥoj nomis tiun monteton, reference al la monto Tabor de la Biblio[1].

Dum la Mezepoko kaj la Malnova Reĝimo, la ĉirkaŭmurego ne ebligis la etendon de la ĝardenoj : nur la agroj de la monaĥejoj estis sufiĉe larĝaj por ebligi la kreon de fruktoĝardenoj kaj de ĝardenoj[2]. Plie, Rennes etendiĝis nur iomete post la abatejo Saint-Melaine oriente antaŭ la franca Revolucio.

La kampoj de Thabor estis longtempe dependaĵoj de la abatejo Saint-Melaine, kie ili estis uzataj precipe kiel fruktarbejo. En la 17-a jc, la benediktaj monaĥoj malfermis siajn ĝardenojn, sed ili estis rezervitaj al la viroj[3]. Oni aliris la parkon per pasejo, kiu iris inter la interna klostro de la abatejo kaj ties legomĝardeno, poste per kaleŝpordego[4]. Sekve de la grava incendio en 1720, la parko fariĝis la sidejo de la episkopejo. La palaco de l episkopejo tie estis konstruita kaj parto de la ĝardenoj fariĝis tiuj de la episkopejo[5].

La parko Thabor : publika ĝardeno[redakti | redakti fonton]

En la franca Revolucio, la tuto de la ekleziaj bienoj estis alligitaj al la Ŝtato. En la 10-a de Majo 1793, Rennes fariĝis posedanto de tiuj kampoj sekve de interŝanĝo kun la Ŝtato : la armeo deziris krei armilejon en la urba maljunulejo, la urbo « ricevas » Saint-Melaine por loĝigi siajn maljunulojn. La maljunulejo de Catherinettes kaj la konstruaĵoj de Saint-Melaine same kiel ties legomĝardeno fariĝis la ĝenerala maljunulejo. Publika promenado estis organizita sur la aliaj kampoj de la episkopejo kaj de la benediktanoj ; la korto de la episkopejo estas ĝia ĉefa enirejo[4].

La dekreto de la 7-a de ventozo jaro III (aŭ de la 25-a de Februaro 1795) trudis la starigon de centra lernejo en ĉiu ĉefurbo de franca departemento. La Ŝtato elektis la episkopan palacon por loĝigi la centran lernejon pri natura historio same kiel muzeon pri natura historio kaj artoj kaj botanikan lernejon[1]. Botanika lernejo estis kreita kaj la episkopa ĝardeno fariĝis botanika ĝardeno, kaj ricevis la novan nomon « Jardin des plantes » (eo: Ĝardeno de la Plantoj)[4]. La kreado de la botanika ĝardeno kaj ties kolekton de plantoj estis la verko de la profesoro Jean Danthon. De 1807 ĝis 1840, la ĝardeno de la plantoj estis estrata de la profesoro Degland (1787-1856)[2] poste de Pontaillé[4]. La 11-an florealo jaro X (aŭ la 1-a de Majo 1802), leĝo nuligis la centrajn lernejojn : post la fermo de sia lernejo en 1805, la urbo reakiris la ŝarĝon de la muzeo pri natura historio kaj la botanikan lernejon[4].

Kun la subskribo de la konkordato de 1801, la episkopo reakiris sian palacon, sed ne la ĝardenojn, kiuj restis posedaĵo de la urbo. Kaŭzo de longaj konfliktoj, la nura alirejo al la ĝardeno restis la palaco de la episkopo. La urbo malfermis alirejon per la strato de Fougères, sed la episkopo sin deklaris ĝenata de la vizitantoj, kiuj pasas preter liaj fenestroj[4]. En 1812, alirejo per la strato de Palestino ebligis solvi tiun problemon[1]. De 1811 ĝis 1814, jura batalo komenciĝis inter la episkopejo, kiu deziris reakiri sian antaŭan posedaĵon, kaj la urbo Rennes kiu deziris konservi ĝin. En 1814, la grafo de Ferrières, eksterordinara komisiito sendita en Bretonio de Ludoviko la 18-a, decidis ke la episkopo rajtas reakiri sian antaŭan plezurĝardenon[4] : la publika promenado reduktiĝis pro tio.

La sinsekvaj pligrandigoj de la 19-a jc[redakti | redakti fonton]

La regado de la urbestro Louis de Lorgeril (1821-1830) estis markita per la aĉeto de terpecoj ebligantaj pertigi la parkon evitante la episkopejon : la akiro de la terpeco de Grosco en 1823 ebligis pli facilan aliron al la promenado[2]. En 1826, la faligo de la preĝejo Saint-Jean, kiu troviĝis apud Notre-Dame de Saint-Melaine, forlasita ekde la franca Revolucio, ebligis malfermi la nunan enirejon Saint Melaine[4].

En 1845, la rearanĝaj projektoj okaze de kreado de la hortikultura lernejo prezentas la laŭliniigon de ortogramaj bedoj, karakterizaj de la rigoreco de la botanika kalsifiko[2].

La laboroj por la etendo de la parko daŭris dum la regado de Robinot de Saint-Cyr (1861-1867) kiu kondukis tre aktivan akirpolitikon[1] :

  • 1860 : Akiro de « La Vigne » à M. Deschamps.
  • 1864 : la karmelaj pastroj-moŝtoj vendis terpecon de 9374m2 inter la strato de Paris kaj la parko. Samjare, la urbestro akiris la bienon de S-ino Lencé situanta oriente de Thabor, la « champ de derrière ».
  • 1865 : la terpecoj sude de la parko, apartenantaj al Esnouf-Ribert et Gougeon Léofanti estis eksproprietigitaj.

La aranĝado fare de Denis kaj Eugène Bühler[redakti | redakti fonton]

Ĝardeno de la Plantoj de la urbo Rennes desegnita de Denis Bühler en 1867.

Sekve de tiuj diversaj pligrandigoj, la aranĝado estis konfidita en 1866 kaj 1868 al la fratoj Bühler, ĝardenistoj kaj pejzaĝistoj-arkitektoj, enkondukitaj en la urbodomo de Charles Oberthür[2].

Krom la francastilaj ĝardenoj nepre postulataj de la urbestro[6], Denis Bühler proponis krei la unuan pejzaĝan ĝardenon de Rennes kaj movi la ĝarenon de la plantoj, tiam okcidente de la oranĝerio, orienten de la parko[7]. Tiu projekto de movo enhavas la kreadon de botanika lernejo, de lernejo pri frukta agrikulturo, de legomĝardena lernejo kaj de lernejo pri kuracaj plantoj; tio estis nur parte realigita, sed tio montras la tiuepokan ideon de « lerneja ĝardeno »[2].

Influkonfliktoj ekestis inter la elpensinto de la ĝardenoj Denis Bühler, la estro-profesoro de la ĝardeno de la plantoj kaj Jean-Baptiste Martenot, arkitekto de la urbo. Tiu taktopostula konsidero de la diversaj agantoj, kaj precipe la grava kosto de la projekto, (100 000 orfrankoj), instigis la urbodomon peti en 1867 de Bühler nur la desegnon de la kompletaj planoj (inkluzive de la terŝovelado kaj la plantado de la plantoj), la realigo de la projekto estante farota de la urbodomo. Tiu decido kondukis al malakcelo de la aranĝaj laboroj[8].

La forcejoj, la birdokaĝego, la kradoj, la oranĝerio kaj la muzikokiosko estis konstruitaj laŭ la planoj de la urba arkitekto Jean-Baptiste Martenot[9]. Statuoj de la renna skulptisto, Charles Lenoir, estis starigitaj inter 1890 kaj 1895 same kiel kopioj de la statuoj de Versailles (eo: Versajlo) kiuj estis prezentataj en Parizo en 1889 antaŭ ol estis starigitaj en 1895[10].

La modifoj de la 20-a jc[redakti | redakti fonton]

L’escalier monumental de la rue de Paris.

La lastaj pligrandigoj okazis fine de la 19-a jc kun translokigo de la oficejo de la Catherinettes en 1891, kaj poste la akiro de la terpeco Perrigault[1]. En 1901, la projekto de la vojinĝeniero Blin, adoptita de speciala komisiono, ebligis profiti de la forta dekliveco de la grundo por enkonstrui akvofalon[2] kaj aranĝi monumentan enirejon : oni movis grandan parton de la malnova ŝtuparo de la promenejo de la Motte (nun skvaro de la Motte)[9].

La komencitaj laboroj ne estas unuanime aprobataj: la aranĝado de la parko de inĝeniero kaj ĝia prizorgado de ĝardenisto malplaĉis al parto de la magistrato, kiu preferis ke la kreado kaj la zorgado de la plantaĵoj estu farataj de pejzaĝisto. Charles Oberthür eĉ deklaris ke la spirito de Bühler ne plu estis konservita. Plie, la monproblemoj ne plu permesis tiajn aranĝojn, kaj la etendo de la parko ĝis la strato de Parizo estis definitive ĉesigita[11].

Sekve de la mekanizado, la ĉevaoj, kiuj tiris la ĝardenistajn ĉarojn malaperis, forlasante siajn ĉevalejojn situantajn ĉe la avenuo de Grigran apud la ĉefa enirejo [12].

En la 20-a jc, kelkaj malgravaj aranĝoj estis faritaj, kiaj la aldono de kradoj el forĝita fero ĉe la enirejo de la strato de Paris ŝuldataj al Emmanuel Le Ray[13] en 1912 kaj avenuo de Grignan en 1926, sed ankaŭ la kreado de menaĝerio en 1930[9]. Sekve de la sukceso de la parko de Maurepas precipe kreita kiel luda kaj malŝtreĉa spaco en 1936, ankaŭ la parko Thabor ricevis tiujn ekipaĵojn[2].

Sude de la botanika ĝardeno kaj de la rozĝardeno, urbaj forcejoj, nomataj forcejoj de la Dukino Anna estis konstruitraj en 1936 por respondi al la bezonoj de la ĝardenistoj de la parko, la forcejoj en la oranĝerio estante tro malgrandaj por kreskigi la plantojn necesajn al la prizorgado de la parko. En 2002, la urbo Rennes arigis sur la hortikultura centro de Champeaŭ la produktadon de la plantoj por ĉiuj parkoj kaj ĝardenoj de Rennes. La forcejoj de la Dukino Anna estis faligitaj komence de 2005 por liberigi la spacon por konstrui socialajn loĝejojn, same kiel kvartalan bibliotekon kaj novan enirejon por la parko[14] aliranta al la skvaro Lucien Rose.

Aranĝoj[redakti | redakti fonton]

La 10ha62a[15] de la publika ĝardeno Thabor konsistas el du promenejoj - la kvadrato Du Guesclin kaj la Infero okcidente - de francastila ĝardeno fronte al la oranĝerio norde, de grava pejzaĝa ĝardeno centre kaj sude, kaj fine de botanika ĝardeno kaj de rozĝardeno oriente.

Les différentes parties du parc du Thabor
Plan des parties du parc du Thabor

          Le carré Du Guesclin.
          L’enfer.
          Les jardins à la française.
          Le jardin botanique et la roseraie.
          Le jardin paysager de Denis Bühler.
          Les Catherinettes.

La kvadrato Du Guesclin[redakti | redakti fonton]

La kvadrato Du Guesclin vidata de la ŝtona arko.
La kvadrato Du Guesclin ĉe ĝia pli granda fino.

La kvadrato Du Guesclin estis aranĝita en kava herbobedo en 1825[16]. Temas pri herbobedo laŭ trapeza formo kun promenejo borderita de kastaneoj. Ĉe la malgranda latero, ŝtonarko valoriganta la kolonon de Julio ebligas supervidon al la herbobedo. De tiu vidloko, la vidanto havas la impreson kvazaŭ la kvadrato du Guesclin estas laŭ paralelograma formo.

Statuo de Bertrand du Guesclin estis starigita ekde la kreado de la herbobedo en ĝia centro. Realigita de Dominique Molknecht, ĝi ne estis ŝatata de siaj samtempuloj. Ĝi estis translokita en 1938 okcidente de la herbobedo kaj poste detruita de vandaloj en 1946[16].

Kolono de Julio, realigita de Jean-Baptiste Barré, estis starigita en 1835 memore al du rennanoj, Louis Vaneau[17], politeknikano, kaj Papu, kirurgo kaj filo de dentisto, mortintaj en Parizo en 1830 okaze de la Tri gloraj tagoj. La kolono Vanneau-Papu ŝuldas sian starigonal la poeto Hippolyte Lucas kiu klopodis por kortuŝi la loĝantaron pri la sorto de la du rennanoj. La unua ŝtono estis metita la 1-an de Majo 1831 laŭ la planoj de la urba arkitekto Charles Millardet. Kvankam solene starigita en 1835, dum la Tria Respubliko la kolono estis juĝita neestetika[16]. Tiu monumento konsistas el soklo kaj kolono superata de statueto prezentanta la liberecon ; nun restas nur la soklo.

La terasoj, laŭlonge de Notre-Dame en Saint-Melaine, estas borderitaj de flormozaikoj. De 1950, tiuj mozaikoj estis laŭtemaj kaj povis prezenti personojn el bildostrioj (Astérix, la Ŝtrumpfoj...) aŭ la fabloj de La Fontaine. Tio postulis gravan monan subtenon de la urbo Rennes, kaj de 1975, la flormasivoj estas pli simplaj[16].

Vido de la enirejo placo Saint-Melaine kaj de la flormozaikoj sur la terasoj.

La detruo de la preĝejo Saint-Jean ebligis aranĝi enirejon rekte irantan al la kvadrato Du Guesclin en 1826[9]. Vidante al la placo Saint Melaine, iama abateja placo, la enirejo estas limigita per monumenta portalo, surhavanta la blazonon de Rennes. Temas pri la verko de Jean-Baptiste Martenot, kiu anstataŭis la kradon antaŭe fabrikitan de Vincent Boullé, urba arkitekto de Rennes dum la Restaŭrado.

La malnova krado estis apogita al du pilieroj kronitaj per vazoj el giso. Mureto etendiĝis aliflanke de la pilieroj, kun regulinterspacaj ete elstaraj pilastroj ankaŭ ornamitaj per vazoj el giso[9]. La konstruado de la nova krado, « miniatura versio » de tiu de la parko Monceau realigita de Davioud, komenciĝis en 1873 kaj finiĝis nur 3 jarojn poste[10].

La kvadrato Du Guesclin estis borderita ekde origine per aleo de maronarboj, regule replantitaj pro sekureco (arbofaloj) kaj estetiko (unuformeco de la aleoj). La norda aleo estis unue plantita per maronarboj, renovigitaj en 1877 poste anstataŭigitaj en 1950 per arĝentaj (aŭ lamenitaj) aceroj kaj fine replantitaj per maronarboj en 1983. La suda aleo estis renovigita nur dufoje en ĉ. 1920 kaj en 2005. Tiu lasta renovigo estis okazo de plantosanaj diagnozoj kaj poste de ekspertizo kiu evidentigis 27 danĝerajn maronarbojn (nekrozaj trunkoj aŭ minacataj de lignovoraj fungoj por ekzemplo) kaj dekkvinon da aliaj, kiuj baldaŭ fariĝus tiaj. La estrado de la ĝardenoj do decidis faligi kaj eltiri la stumpojn, en unu fojo, de ĉiuj arboj, translokigi la arboj ankoraŭ uzeblaj kaj fine replanti novajn arbojn[18],[19].

La Infero[redakti | redakti fonton]

L’Enfer.

Malantaŭ la kvadrato Du Guesclin, troviĝas la Infero, vasta kampo fosita laŭlonge de la norda-suda akso. La nomo « Inferi » venus de la kvereloj inter la benediktanoj kaj la episkopo : la monaĥoj posedis la Inferon kaj la episkopo la apudan kampon (nomata opone la « Paradizo »), nu tiuj monaĥoj boatis sur sia parcelo, kio incitis la episkopon, kiu estus dirinta « tiu loko, estas la infero ! »[20].

Post la incendio de Rennes en 1720, la urbo projektis konstrui grandan akvorezervejon, por disponi pri sufiĉaj rezervoj por estingi hipotezan incendion. Ĝi akiris permeson de la monaĥoj fosi la lokon, pagis al ili renton por ke la truo neniam estu superŝutita, sed neniam konstruis la rezervejon[16]. La monaĥoj prizorgis ĝin kaj tie boatis. Post la franca Revolucio, la « Infero » estis drenita ; ĝi fariĝis en la 19-a jc la loko, kie okazis la dueloj[21].

Duelo inter s-roj Lessard kaj Lecarpentier restis fama, kvankam ĝi ne finiĝis per morto. En ĉ. 1815, tiuj du spadistoj kverelis pro politiko. Kvankam amikoj, ili decidis finsaldi tion en la Infero kun atestantoj. Lecarpentier estis sufiĉe grave vundita kaj lia amiko Lessard akompanis lin hejmen, restante kun li ĝis kiam la kirurgo deklaris ke li estis ekster danĝero[22].

Dum la komenco de la 20-a jc, la Infero estis loko por festoj kun la instalado de subĉiela teatro. La Dua mondmilito haltigis la projektojn de la urbo, kiu en 1939 deziris konstrui subĉielan teatron kun 1 320 sidlokoj. En 1944, la germanoj ekzekutis rezistantojn en la Infero. Oni rapide rekonstruis la teatron post la milito, sed la antaŭmilita ideo fari spektaklejon estis rapide forlasita[16].

En la Infero estis arbo aĝa je pli pluraj jarcentoj, la kverko de Saint-Melaine, kiu laŭlegende estus koninta la sanktulon. Restis nur unu vivanta branĉo en 1980 kaj la arbo estis eltirita en la 5-a de Januaro 1981[16].

La Infero enhavas nun hundospacon kie la vizitanto povas lasi sian hundon libera. Fronte al la Infero, multarba placo ŝirmas karuselon por infanoj. Malsamaj modeloj estis konstruitaj ekde la unua instalita en 1906. Kvadrata boatbaseno, vasta je dudek kvadrataj metroj, troviĝis apude sed estis forigita en 1982.

Superanta promenejo estas aranĝita ĉirkaŭ la hundospaco. Tie troviĝas futbaltablo, ŝtona tenistablo kaj du skulptaĵoj realigitaj inter 1889 kaj 1895 de la studentoj de la Belartoj de Rennes; ili sin frontas sur la orienta flanko de la promenejo :

La francastilaj ĝardenoj[redakti | redakti fonton]

Vido al baseno kaj al la kiosko de la francastila ĝardeno.
Flora komponaĵo laŭlonge de la oranĝerio kaj de la forcejoj.

La francastilaj ĝardenoj estis elpensitaj de Denis Bühler laŭ eksplicita peto de la urbestro. Temas pri la sola francastila ĝardeno kreita de tiu pejzaĝisto, kaj de la sola parko de la 19-a jarcento, posedanta francastilan parton[6].

La geometriaj figuroj de diversaj flormasivoj estas laŭ la forcejoj kaj la oranĝerio desegnitaj de Martenot, por konservi ĝian harmonion. La renna urbestro reciprokis ĝentile per aldono de muzikokiosko kaj birdokaĝego en strategiaj lokoj de la parko, por adaptiĝi kaj plibonigi la desegnojn de Bühler[6].

La francastila ĝardeno obeas la regulojn de Le Nôtre : retroviĝas tie la ĝendarmaj ĉapeloj, brodaj florbedoj kaj basenoj[6]. Ĝi konsistas el kvar masivoj, kiuj simetrie staras ĉirkaŭ du ovalaj basenoj. La masivoj estas ĉiam rondaj, ovalaj aŭ elipsaj, kaj ekspozicias grandan elekton el la floraj varioj. Sude de la kiosko troviĝas malgranda italstila ĝardeno. La urbo Rennes klopodas konservi la aranĝon imagitan de Bühler : nur kelkaj teknikaj modifoj estis komencitaj en 1982 kun la instalado de aŭtomata akvumado kaj de recikliga sistemo por la basenaj akvoj[8].

Lebanona cedro, ankaŭ dirata cedro de Jussieu, estis antaŭe staranta sur la rondirejo de la ĝardena centro. Legendo rakontas ke De Jussieu revenis de Egiptio tri arbidojn kaŝitajn en sia ĉapelo. Li estus ofertinta unu al la ĝardeno Thabor, unu al la Ĝardeno de la Plantoj de Parizo kaj la lastan al la parko de la Tête d'Or en Liono. Sed fakte, estis la profesoro Degland, tiam estro de la botanika ĝardeno, kiu aĉetis ses arbidojn en 1830 per sia propra mono kaj unu el ili estis plantita en la ĝardeno. La 12-an de Marto 1967, la lebanona cedro estis faligita de ŝtormo malgraŭ ĝiaj impresaj dimensioj: (4,45 m de cirkonferenco kaj 29 m de alteco) ; li estas anstataŭgita de atlasa cedro[24].

Aldone al la florparko, la franca parto rimarkiĝas ankaŭ per sia ornamo kaj sia valorigo per ĝardenkonstruaĵoj, per statuoj kaj per la urba meblaro. Komence, la publikaj benkoj ne estis tiaj: necesis pagi uzrajton, kaj nur en 1938 la urbo aĉetis ĉiujn fotelojn, seĝojn kaj benkojn de la pariza kompanio, kiu administris ilin kaj decidis senpagigi ilin[10].

La muzikokiosko, strategie lokita laŭlinie de la masivoj de la francastila ĝardeno, sur ties orienta parto, estis konstruita de Martenot en 1875. Li vojaĝis antaŭ ol desegni la kioskon, aparte petis konsilojn pri akustiko, kaj inspiriĝis multe de la kiosko de la Bosko de Boulogne[10]. La partoj el giso komencis rustiĝi kaj rompiĝi, ekspertizo pri la stato de la kiosko kaj pri la necesaj laboroj estis farita kaj la rebonigoj estas faritaj : la laborkosto estis taksita je 800 000 eŭroj[25]. Komence de la 20-a jc, la kiosko ricevis la militistaj muzikistoj de la garnizono. En Junio 2010, la kiosko estis malmuntita por esti restaŭrita de ses malsamaj kompanioj dum 6 monatoj je kompleta kosto de 460 000 eŭroj[26],[27].

La statuoj[redakti | redakti fonton]

La statuoj estis aldonitaj fine de la 19-a jc. La forkapto de Eŭridica, realigita en 1890 kaj La Ĉasado de Diana, realigita en 1894 de Charles Lenoir troviĝas laŭ orienta-okcidenta linio de la ĝardenoj. Tiu lasta skulptaĵo, pro la nudeco de la brusto de Diana, suferis la cenzuron de la 19-a jc. La poeto Tiercelin plialtigis la debaton deklarante ka « La skulptado, tio estas la linio, kaj la linio en skulptado, tio estas la nudeco[6]. » Pluraj kopioj de la muzeo de Luvro aŭ de Versajlo faritaj de la belartaj studentoj de Rennes staras dise sur la franca ĝardeno. Origine troviĝis kvin bustoj (la bustoj de faŭno, de Ariadna, de Jupitero, de Bakko kaj de Aleksandro) sed restas nun nur la busto de barbulo laŭ la plano ĉe la enirejo de la kvadrato Du Guesclin, verŝajne la busto de Jupitero, ĉar la tre damaĝitaj statuoj estas riparataj. Okcidente de la oranĝerio, flutanta faŭno kaj Faŭno kun kaprido tronas centre de flormasivo, dum Virino staranta kaŝiĝis en la foliaroj oriente de la oranĝerio. Fine de la francastila ĝardeno, ĉe la limo kun la botanika ĝardeno, troviĝas aleo borderita laŭ la norda-suda akso kun ĉe ĉiu fino la infano kun anserino, kopio de la muzeo de Luvro.

Monumento memore al Charles Lenoir troviĝas fronte al La ĉasado de Diana. Temis antaŭe pri busto de la renna pentristo, sed ĝis estis fondita de la germanoj en 1942[10].

La oranĝerio kaj la forcejoj[redakti | redakti fonton]

Planoj de la forcejoj desegnitaj de Jean-Baptiste Martenot.

En 1807, la oranĝerio kaj la du varmaj forcejoj estis konstruitaj, sed tiuj lastaj estis anstataŭigitaj preskaŭ sesdek jarojn poste (en 1862 kaj 1863) per la forcejoj elpensitaj de Martenot. Du plikostaj projektoj proponitaj de Leroy en 1844 kaj de Aristide Tourneŭ en 1851 estis sinsekve rifuzitaj de la urbo. La forcejoj el vitro kaj ŝtalo de Martenot inspiriĝis multe de la forcejoj de la botanika ĝardeno de Bordeaux. Tri pavilonoj kun intermuro nomataj palmerium, surperataj de balkono kaj kupolo kronitaj per lanterno estas ligitaj per galeriaj forcejetoj, la palegonium. La 17-an de Julio 1944, la forcejoj de Martenot estis frapitaj per la bombadoj : novaj je pli klasika aspekto kaj kun deziro integri ilin kun la konstruaĵoj de la oranĝerio estis faritaj post la milito de Georges Lefort[10].

La forcejoj enhavis la tropikajn plantojn, kiuj preskaŭ tute malaperis pro buĝetaj problemoj (la ejoj devis esti hejtataj je 25 °C) kaj fiziosanaj : restas nun nur kolekto de kaktoj en la okcidenta pavilono ouest[10].

La oranĝerio konsistas el du konstruaĵoj, kiuj ĉeas la forcejojn oriente kaj okcidente. La oranĝerio, kun fenestroj en ĉiuj flankoj escepte de la norda, estas ornamita per bareliefoj kaj per skribaĵoj honorantaj la gravajn nomojn de botaniko kaj de hortikulturo : la frontono estas ornamita per la nomoj de botanikistoj ; Linné kaj De Jussieu estas montrataj sur la okcidenta parto kaj La Quintinie kaj Le Nôtre sur la orienta partio. Nun, la 85 m2 de la okcidenta oranĝerio utilas kiel ekspoziciejo kaj esploro por utiligi la preskaŭ malplenaj forcejoj estas farata[25].

Vido al la oranĝerio kaj al la freŝe desegnataj forcejoj kaj al la muzikokiosko oriente.

La botanika ĝardeno kaj la rozĝardeno[redakti | redakti fonton]

Aleo de la botanika ĝardeno.
La Penseo ĉirkaŭata de rozoj de Rennes'.
La ekspozicio pri dalioj floras dum la fino de la somero.
Eksperimenta loko de la programo Ecorurb.

Okaze de la aranĝado de la parko fare de Denis Bühler, la botanika ĝardeno, kiu troviĝis okcidente de la oranĝerio, estis tronslokita orienten de la parko. La konstruado de botanika ĝardeno estis longa, precipe ĉar la magistrato kaj la apotekistoj de Rennes ne estis tre motivitaj por estigi ĝin. Plie, la estro-profesoro de la ĝardeno de la plantoj kaj Denis Bühler ne konsentis pri la bildo de la botanika klasifiko en la ĝardeno de la plantoj : fine la urbestro Robinot de Saint-Cyr decidis pri la cirkla prezento, kiun proponis la estro[7].

La botanika ĝardeno estas cirkle organizita laŭ dek unu bedoj sur kiuj kreskas 3 000 specioj[28]. Ĝia aranĝo obeas al la klasifiko de Candolle, same kiel la parko de la Tête d'Or : tiuj du parkoj restas la solaj atestaĵoj de tiu tipo de botanika klasifiko. Por kompreni tiun organizon, la vizitanto devus trairi la botanikan ĝardenon deirante de que en partant des senkotiledonaj (fungoj, muskoj kaj filikoj), poste suprenirante al la centro de la cirklo laŭhorloĝe ĝis la angiospermoj. Tiel, la plantoj fariĝas pli kaj pli impresaj, kaj oni iras de la herboj al la arbustoj[6].

Ĉiu planto estas identigita per tabuleto indikanta ĝian sciencan klasifikon. Kolorkodo ebligas identigi la plantojn laŭ ilia ĉefa propreco : ruĝa por la kuracaj plantoj, blanka por la nutraj plantoj, flava por la industriuzaj plantoj, nigra por la toksaj plantoj kaj fine verda por la aliaj plantoj[7],[29].

La botanika ĝardeno pere de sia malnova respondeculo Louis Diard partoprenis al la kreado de la Atlaso de flaŭro de Ille-et-Vilaine realigita kunlabore kun la nacia muzeo pri natura historio kaj la nacia botanika konservejo de Brest. Tiu inventaro, kiu listigas preskaŭ 1 500 speciojn de plantoj[30], estis oficiale lanĉita en 1985[31].

De 1998[21] ĝis 2005[32], la botanika ĝardeno estas aprobita per la Ĉarto de la botanikaj ĝardenoj de Francio kaj de francparolaj landoj. Ĝi enhavas 3 120 malsamajn speciojn kaj interŝanĝas semojn kun aliaj parkoj [21],[29]. 125 botanikaj ĝardenoj de 35 landoj ricevas semojn de la parko Thabor : en 2007, ĉ.1 800 semoj estis senditaj kaj la parko ricevis malsamajn 92 katalogojn kaj pli ol 500 semspecimenojn[29]. Tiuj interŝanĝoj estas malnova kutimo kaj la urbo eldonas katalogon de la semoj de pli ol unu jarcento [7]. La rikoltitaj semoj utilas ankaŭ por prisemi la aliajn parkojn de Rennes[29].

Inter la rozĝardeno, la botanika ĝardeno kaj la francastila ĝardeno, spaco vasta je 300 m2 estas izolita de la publiko per dratretoj. temas pri eksperimenta loko por la esplorprogramo Ecorurb, kies celo estas kompreni la efikoj de la urbanizado super la biodiverseco. La dratretigita terparcelo devas precipe ebligi kompreni la procezon de reokupo de la vegetaloj sur virga grundo kun aŭ sen aldono de semoj. Por tio, la grundo estis steriligita kaj poste izolita de la resto de la parko[33].

La rozĝardeno estas riĉa je multaj varioj de rozarbedoj tigaj, duon-tigaj, grimpaj aŭ tufaj. Granda parto de la grimpaj rozarbedoj estas videblaj ĉe la norda muro apartiganta la ĝardenon disde la strato de Palestino, sed ankaŭ sur laŭboj kaj pergoloj. Sur la Kvadrato de la novaĵoj, ekspozicio de rozarbedoj kreinta en la dek antaŭaj jaroj troviĝas ĉirkaŭ la statuo La Penseo, kopio de la muzeo de Luvro aŭ de Versajlo. Tie troviĝas la 'rozo de Rennes' kreita de Michel Adam, laureato de la rozpremio 1995 aljuĝita de la AJJH[34]. La rozĝardeno memorfestas la ducentjariĝon de la franca Revolucio per plantado de rozarbedo 'franca Revolucio'[35].

La flanko de la muro kontraŭ la strato de Palestino estas observloko kie la adaptiĝo de la rozarbedoj kreitaj antaŭ malpli ol 5 jaroj al la klimataj kaj grundaj kondiĉoj estas testataj dum du aŭ tri jaroj fare de la Société nationale d'horticulture de France por konkursi pri la Granda Premio de la rozo SNHF[36].

Kvadrato de malnovaj rozoj inaŭgurita en 1990 sude de la botanika ĝardeno ebligas malkovri la unuaj variojn de rozarbedoj « teo » kaj ties hibridoj[6]. japanaj paŝoj ebligas aliri al la Juna savojano ploranta sian marmoton, statuo realigita en 1835 de Julien Gourdel[37], sed ankaŭ eniri koren de la malnova rozĝardeno. Nordoriente de la botanika ĝardeno, troviĝas ekzpozicio de dalioj.

La nova enirejo de la parko, uzebla de personoj je reduktita movebleco per deklivo, estis malfermita en la 16-a de Decembro 2008 : temas pri portalo de la 19-a jc tute restaŭrita per tiuepokaj konstruteknikoj. La restaŭrado daŭris du monatojn kaj duonon kaj kostis 47 000 €jn. La portalo kaj la kradoj estis elpensitaj de Jean-Baptiste Martenot inter 1869 kaj 1870 por la granda halo de la placo de Lices, ili estis poste malmuntitaj kaj konservitaj de la urbo Rennes en 1985 ; la decido de ĝia remuntado estis farita en 1998[38].

La pejzaĝa ĝardeno[redakti | redakti fonton]

La grandaj aperturoj de la anglastila ĝardeno elpensita de Denis Bühler proponas panoramon al la diversaj partoj de la parko. Ĉi tie, videblas inter la arboj la forkapto de Eŭridica, la statuo de Charles Lenoir.

La pejzaĝa ĝardeno dividiĝas koncize en du partoj: unue la ĝardeno elpensita de Denis Bühler, kun grandaj gazonaj spacoj kaj aperturoj ebligantaj la kreadon de pitoreskaj pejzaĝoj, kaj poste tiu de la inĝeniero Blin, pli izolita. Tamen, la pejzaĝa ĝardeno restas la loko de idealigo de la naturo.

La birdokaĝego imagita de Martenot kaj situanta okcidente de la parko, plilongige de la franca ĝardeno, konsistas el unua cirkla nivelo da kaĝoj por ekzotaj birdoj superata en sia centra parto de kolombejo. Iom poste, la tria statuo de Charles Lenoir, La Ripozo de Diana, kaŝiĝas sub la rboj kaj arbustoj.

La pejzaĝa ĝardeno enhavas multajn speciojn de arboj, aparte sekvojoj kiuj estas kvazaŭ la subskribo de la fratoj Bühler. Notinde, ili troviĝas en la parko de la Tête d'Or, en la parko Borély en Marsejlo kaj sur la Ebenaĵo de la poetoj en Béziers[24].

La blazono de Rennes

La parto la plej prilaborita de la pejzaĝa parko estas la mozaikokulturo prezentanta la blazono de Rennes inter du ermenoj. Temas pri la sola parto de la ĉirkaŭbarilo de la parto larĝe aperta al la ekstero, dank'al longa krado, por ke la pasantoj kaj veturistoj irantaj laŭ la strato de Parizo povu apreci ĝin.

Ludspaco de la parko Thabor.

Nur malmultaj modifoj estis faritaj al la originaj planoj de Bühler. La parto dirata de la Katerinetoj estis kreita komence de la 20-a jc, precipe por kontentigi la burĝaron de la kvartalo de la skvaro de La Motte, kiu postulis aperturon al la parko. Ĝi etendiĝas de la malnova pejzaĝa ĝardeno de la fratoj Bühler ĝis la enirejo de la strato de Parizo[11].

Diveraj aranĝoj kaj florbedoj estas instalitaj en tiu romantika parto de la parko : falsa rivero, kiun la vizitanto povas superpaŝi per pontetoj, aliras al alta romantika akvofalo. Groto same kiel menaĝerio estas tie aranĝitaj.

La monumenta fontano elpensita de Charles Millardet en 1829 por la aranĝado de la skvaro de La Motte estis malmuntita kaj instalita ĉe la enirejo de la strato de Parizo en 1901[39]. temas pri granda ŝtuparo apartigita de interŝtuparo : la supera parto laŭ duoncirkla plano estas dividita en tri partoj per ŝtuparaj fontanoj; en la malsupra parto, la ŝtuparo detie rekta, estas apartigita en du partoj per dika fontano kun pluraj vaskoj. La akvoprovizado de la fontano venas de la urba akvoreto de Rennes.

La akvofalo estas borderita per rokoj el la arbaro de Saint-Aubin-du-Cormier, kvankam dum la konstruado de la Katerinetoj, pitoreskaj rokoj estis fabrikitaj per betono. La akvofalo estas miniatura kopio de tiu de la arbareto de Boulogne. En la elpenso de la falsa rivero, kiu finiĝas per akvofalo, la akvoj estis rekte kondukitaj per dukto, kaj reĵetitaj al la rivero Vilaine; nur ekde la laboroj farataj en 1984 fermita cirkvito ebligas la resupreniron de la akvo de la akvofalo al la komenciĝo de la rivero[11]. La akvofalo nun ne funkcias kaj restas malplena de antaŭ multaj jaroj.

La menaĝerio estis aranĝita en 1930 sudoriente de la Katerinaninoj[9]. Ĝi origine enhavis damaoj, muflonoj kaj kelkaj birdoj kiaj anasoj kaj cignaj anseroj, sed pluraj plendoj de najbaroj, vandalismo kaj ankaŭ nutraĵo netaŭga al la ĉeestantaj specioj kondukis al la transformo de la menaĝerio al simpla ĉirkaŭbaritejo por anasoj en 1978[11].

En 1968, la ludspaco por la infanoj estis instalita sud-oriente de la pejzaĝa parko[11]. Ĝi nun enhavas plurajn toboganojn kaj balancilojn valorigataj per vastaj cirklaj ŝtonaj ĉirkaŭmuretoj . Herbobedo situanta apud la ludspaco estis permesita al la publiko finede la 20-a jc, male al la aliaj herbobedoj, daŭre malpermesitaj. Devio de iuj aleoj estis realigita en 2010 ĉirkaŭ la cedro apud la menaĝerio, por ŝirmi la radikojn. Monumento omaĝe al la bretona poeto Glenmor, kiu ĉarmigas la kuniĝon de la angla ĝardeno, de la Infero kaj de la trapeza florbedo estis inaŭgurita en la 27-a de Junio 1998[40].

Biodiverseco[redakti | redakti fonton]

Bestaj specioj[redakti | redakti fonton]

La ĉirkaŭbaritejo de la anasoj.

Multaj kaptitaj birdoj vivas en la parko. Multaj specioj de surfacaj anasoj kaj de papagoj estas ekspoziciataj al la publiko en la ĉirkaŭbaritejo de la anasoj kaj en la birdokaĝego. Lignaj paneloj, kiu prezentas ĉiun birdon, estas instalitaj proksime de tiuj instalaĵoj por informi la publikon pri la malsamaj prezentataj specioj.

Tiel, en la lageto de la ansoj, troviĝas la sekvantaj specioj[41] :

Kaj en la birdokaĝego (kiu ankaŭ utilas kiel kolombejo)[41] :

krom la tre komunaj birdoj kiaj pigoj, nigraj merloj, paseroj, la parko ebligas la observadon de pluraj sovaĝaj birdoj, paseroj kaj rabobirdoj, precipe (arbarstrigo, nizo). La rufa sciuro ankaŭ tie estas. Longtempe, ĝis la mezo de la 1970-aj jaroj, unu aŭ du pavoj libere promenantaj ne mankis okazon ekspozicii sian radon al la vizitantoj ĝenerale ĉarmataj de tiu nekutima spektaklo. La kelkaj cervedoj videblaj en la bestoĝardeno ĝis en la 1980-aj jaroj estis translokitaj al la parko de Gayeulles por ke ili disponu pri pli da spaco, lasante sian ŝirmejon kaj ĉirkaŭbaritejon al anasoj [12].

Por protekti la parkon, precipe la rozĝardenon, kontraŭ la afidoj kaj aliaj malutilaj insektoj, la loĝigo de naturaj predantoj de tiuj specioj kiaj kokcineloj, sirfedoj, kaj krizopoj estas favorataj per la instalado de rifuĝejoj por helpaj insektoj. Plie, la ĉeesto de la botanika ĝardeno estas tre favora ĉar ĝi provizas ŝirmejon al tiuj specioj[42].

Vegetalaj specioj[redakti | redakti fonton]

Rozarbedo 'Coluche' en la parko Thabor.

La parko konsistas el 52 000 m2 de gazono, 5 800 m2 de arbustaj masivoj kaj 700 arboj el kiuj 200 koniferoj. La parko, kaj precipe la pejzaĝa parko, estas ĉarmigita de multaj specioj de arboj : sekvojoj, lebanona cedro, trikolora fago (Fagus sylvatica, fr: hêtre tricolore), virginia tuliparbo, korkokverko, magnolioj, halezio (Halesia carolina, fr: arbre aŭ cloches d’argent), tigfrukta kverko, numidia abio (Abies numidica, fr: sapin d'Algérie), kolorada abio (Abies pungens, fr: Sapin du Colorado, sapin bleu du Colorado), ktp[21]. Substrekanta la ekzitan guston de la fratoj Bühler, du ginkoj (ginkgo biloba), unu vira kaj la alia ina troviĝas en la parko.

La rozĝardeno floras en Junio dum la kolekto de dalioj prezentiĝas en Aŭgusto kaj en Septembro. Aŭtune, la parko estas ornamita per krizantemoj. Vintre kaj printempe, la dujaraj plantoj kaj bulboj siavice floras, kun kamelioj kaj rododendroj[21].

La parko prezentas 59 000 jarajn plantojn, 54 000 plantes bisannuelles, 18 500 bulbajn plantojn, 500 krizantemoj, 1 000 dalioj de 78 malsamaj varioj kaj 2 100 rozarbedoj de 980 malsamaj varioj[21].

La botanika ĝardeno enhavas kelkajn specioj de plantoj maloftaj kaj protektitaj en Francio:[43] printempa adoniso (fr: Adonis de printemps, Adonis printanier), teŭkrio (Teucrium fruticans, fr: Germandrée arbustive), orajlo (fr: Ail doré), polemonioJakobo-ŝtuparo (fr: Polémoine bleue, Valériane grecque) ... aŭ en Bretonio:[44] ŝenoprazo, Adenokarpo (Adenocarpus complicatus, fr: Adénocarpe)... La botanika ĝardeno gastigas malsamajn 3 120 plantojn [21] el kiuj 800 estas plantataj ĉiujare[29] ; la familio la plej prezentata estas tiu de la lekantoj (Asteracoj)[29].

Kunteksto kaj efekto de la kreado de la parko Thabor[redakti | redakti fonton]

Regularo de la promenejo de la parko Thabor kaj de la ĝardeno de la plantoj en 1865.

La kreado de la ĝardenoj de la parko Thabor estas la rezulto de entuziasmo por la naturo, kiu komenciĝis ekde la 17-a jc, kiam la pacoreveno ebligis al la urbanoj eliri el la ĉirkaŭmurego kaj partopreni en kortaj ceremonioj, kiuj celis ĉefe « sin montri ». La ĝardenoj fariĝis la loko kie la burĝaro sin montris, kaj kvankam ili estis publikaj, ili estis rezervitaj al la bonhavuloj. La dua franca Imperio estis aparte favora al la kreado de ĝardenoj : Napoleono la 3-a estas fakte tre sentema al hortikulturo, kaj havas fortan guston por la pejzaĝaj ĝardenoj. Tiuepoka entuziasmo por la ĝardenoj montriĝis aparte per la kreado de la arbareto de Boulogne en 1852[6]. La regularoj regule publikigitaj ebligas respektigi la kodon de edukiteco de la alta socio (kaj precipe la respektode la proprieteco, por ekzemplo per decido pri malpermesitaj gazonbedooj).

Sub la unua franca Imperio kaj sub la Restaŭrado, la kvartalo Thabor/Saint-Hélier modifiĝis : la konstruado de palacoj komenciĝis kaj la parko fariĝis tiu de la rennaj eminentuloj[2]. Meze de la renovigo de la suburboj de Rennes, la parko allogis la bonhavulojn, kiel montris la sinsekvaj fazoj de urba konstruado samtempe kiel la aranĝado de la parko kaj la borado de novaj enirejoj: bona ekzemplo estas la konstruado de la palaco Maulion situanta 2, strato de Parizo, kiu sekvis la aranĝadon de la enirejo en tiu strato[45].

Prizorgado[redakti | redakti fonton]

Flormasivoj.

La tuta prizorgado kaj la protektado de la parko laborigas dek kvar urbajn personojn[25] el kiuj tri en la botanika ĝardeno[21] kaj kvin en la rozĝardeno[46]. La parko Thabor uzas la duonon de la plantidoj de la hortikultura centro de Champeaŭ, kiu provizas ĉiujn verdajn spacojn de Rennes. La ĝardenistoj montras hortikulturan lertecon en la mozaikokulturo per sezonaj flormasivoj kies renovigo okazas dufoje jare de majmezo al junimezo kaj de oktobromezo al novembromezo : 60 000[25] vegetaloj estas replantitaj nur en 5 semajnoj.

La vegetala heredaĵo lasita de Denis Bühler estas idente anstataŭata : kiam arbo mortas, nova arbo el la sama specio estas replantata[47]. Tamen, la aleoj estas regule replantataj : kiel okazos en 2005 sur la kvadrato Du Guesclin, ankaŭ la arboj ŝirmantaj la trinkejon de la franca ĝardeno estos anstataŭataj en 2012 same kiel la tilioj apud la botanika ĝardeno en 2018[25]. En februaro 2009, maljuniĝanta atlasa cedro aĝa je pli ol 140 jaroj, estis tondita kaj stajita por kreskigi ĝian vivesperon je kelkaj jardekoj : temas pri unu el la plej malnovaj atlasaj cedroj en Francio[48]. En 2010, la rozarbedoj de la cirkla rozĝardeno estis progresive anstataŭitaj aŭ greftitaj per plijunaj kaj pli flordonaj plantidoj[46].

La verdaj spacoj de la urbo Rennes profitas de aparta administrado, kiu ebligas decidi pri adaptita prizorga programo. La parko Thabor estas klasita kiel prestiĝa ĝardeno en tipo 1, tio estas kiel ĝardeno tre strukturita kun flora ornamo malsimpla kaj varia pro la uzataj esencoj. La prizorgado de tiutipa ĝardeno postulas grandajn laborajn rimedojn (heĝotondo, mana senherbigo, gazontondo, regula akvumado, etc.) kaj profitas je strategio pri malforta daŭriva disvolvo : privilegiata estas unue la beleco de la parko[49]. La uzo de helpaj insektoj kiaj la kokcineloj estas por ekzemplo favorata[46].

La parko maljuniĝas kaj multaj riparaj aŭ restaŭraj laboroj okazas aŭ estas esplorataj. La groto, la akvofalo de la Katerinetoj kaj la ponto de la Katerinetoj estas respektive kondamnita, seka kaj malpermesita[50]. La muro norde de la botanika ĝardeno estis laborata somere kaj aŭtune de 2008, kaj parto de la necesejoj estos renovigitaj. La fontana ŝtuparo ne plu estas provizata per akvo, pro tro granda konsumo[25]. Junie 2009, la fontanoj de la francastila ĝardeno estis haltigitaj pro la tro multaj likoj en la basenoj kaj tubaro[50]. La reakvigo de du basenoj okazis en 2010 akompanata de refarbado de la birdokaĝego kaj sekurigo de la groto[27].

Kultura spaco[redakti | redakti fonton]

La parko Thabor dum la festivalo Tombées de la nuit en 2007.

Ne nur gapvaga kaj paŭza loko por granda nombro da rennanoj pro sia pozicio proksima al la urbocentro, la parko Thabor estas uzata de la urbo ankaŭ kiel renkontejo, kia por ekzemplo dum la suna eklipso en 1999 kie 12 000 personoj ariĝis ĉirkaŭ la gvidantoj de la Spaco de la sciencoj[51].

Ĝi estas ankaŭ ekspoziciloko, aparte dank'al la oranĝerio, kie diversaj artistoj ekspoziciis : fotoj de Eddi El Boughammi pri Kubo en 2000[52], fotoj de Yann Derais pri « Palestino : aliflanke de la muro » en 2004[53], exposition de flip books de Pascal Fouché en 2007[54], fotoj de Adeline Keil en 2008[55]. Malpli kutimaj ekspozicioj estas kelkfoje starigitaj, kiel la starigo de sesdeko da tendoj sur la herbobedo de la parko okaze de la ekspozicio Camping surround organizita de Het Pakt, belga kompanio, en 2007[56].

En la 31-a de januaro 2009, olivarbo estis plantita ĉeeste de la lokaj elektitoj kaj de la televidkanalo Al Jazeera : temas pri arbo de la paco destinita al Palestino kaj al Israelo[57].

La parko estas ankaŭ loko por la festivalo Mythos ekde 2008. Ĉiusomere, la Merkredoj de Thabor ofertas ĉiumerkrede vesperon de muziko, danco kaj spektakloj apud la muzikokiosko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Le Thabor, « Un parc de centre-ville : le Thabor et son histoire », p. 11-29
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 2,8 Laurent Catherine , Nourry Louis-Michel, Provost George, Lebouc Yves. (aŭgusto 2008) Histoire(s) de jardin : Usages et paysages à Rennes (frange). Rennes: PU Rennes, p. 191. ISBN 978-2-7535-0654-1.
  3. M-C Bietry. (septembro 2003) Jardins en Bretagne : Ille-et-Vilaine (france). Connaissance des jardins, p. 29. ISBN 2-912454-06-9.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 4,7 Jean Ogée, A. Marteville, Pierre Varin. (1845) Dictionnaire historique et géographique de la province de Bretagne (france). Mollieux.
  5. Louis-Michel Nourry. (novembro 2005) Paysages de Rennes (france). éditions Apogée, p. 91. ISBN 2-84398-204-9.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 6,6 6,7 Louis-Michel Nourry, Michel Ogier. (majo 1997) La Bretagne des jardins (france), p. 88–93. ISBN 2-909275-87-6.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 Le Thabor, « Le jardin botanique : le parcours de la connaissance », p. 75-82
  8. 8,0 8,1 Le Thabor, « Le jardin à la française : l’harmonie entre l’art et la nature », p. 43-56
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 9,4 9,5 Conseil Régional de Bretagne. Jardin public, dit Le Thabor, p. htt//rimoine.region-bretagne.fr/main.xsform=info_form. Patrimoine architectural et mobilier en Bretagne. Alirita 20-a de septembro 2008.
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 10,4 10,5 10,6 Le Thabor, « Les fabriques et œuvres d’art : la conciliation de l’utilitaire et le décoratif », p. 57-75
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 11,4 Le Thabor, « Le jardin des Catherinettes : l’illusion du pittoresque », p.107-118
  12. 12,0 12,1 Ô jars, daims du Thabor, Le Rennais, n° 418, décembre 2010.
  13. Sur les traces d'Emmanuel Le Ray - Rennes. Ouest-France (15-a de septembro 2000).
  14. Ville de Rennes (junio 2007). Duchesse Anne, p. htt//recette.rennes.lnet.fr. retejo de la urbo Rennes. Alirita la 18-a de oktobro 2008.
  15. 10 ha 62 a selon Louis-Michel Nourry, Paysages de Rennes.
    10 ha 83 a pour la parcelle 000 BH 227, rue de Paris, sur cadastre.gouv.fr.
  16. 16,0 16,1 16,2 16,3 16,4 16,5 16,6 Le Thabor, « Le carré Du Guesclin : la naissance d’un parcours », p. 31-42
  17. Noto : ekzistas du skriboj por la nomo de Louis Vaneau, tiu por la strato kaj la lernejo situantaj en Rennes sed ankaŭ por metrostacio kaj strato en Parizo, kaj Vannneau, por la monumento de la parko.
  18. Panneaŭ pédagogiques installés sur le Carré du Guesclin
  19. Le Rennais (en januaro 2005). “De nouveaŭ marronniers pour le Thabor”. 
  20. Société archéologique du département d’Ille-et-Vilaine. (1993) Bulletin et mémoires... (france).
  21. 21,0 21,1 21,2 21,3 21,4 21,5 21,6 21,7 Brochure « Le PARC du THABOR » publié par la ville de Rennes en januaro 2004
  22. Adolphe Orain. (1892) Au pays de Rennes (france). Rennes: Ed La Découvrance, p. 252. ISBN 2-84165-014-X., p. 42.
  23. Ministère de la Culture. L’Amour, dit aussi L’Amour prenant un papillon, p. htt//www.culture.gouv.fr/documentation/joconde/fr/es.htm. Base Joconde. Alirita 25-an de septembro 2008.
  24. 24,0 24,1 Le Thabor, « Arbres et arbustes : la signature de Denis Bühler », p. 89-106
  25. 25,0 25,1 25,2 25,3 25,4 25,5 Ouest-France (20-an de Septembro 2008). Pour rester jeune, le Thabor perdra des arbres. Maville.com. Alirita la 1-a de oktobro 2008.
  26. france (28-an de junio 2010) “Le kiosque du Thabor à Rennes a perdu son toit”, Ouest-France. 
  27. 27,0 27,1 france (8-an de aprilo 2011) “Le Thabor se paye des coups de bistouris”, Alter1fo. 
  28. Le jardin botanique du Thabor, graines de nature. (oktobro-novembro 2008) Histoire(s) de Jardins, le journal de l'exposition n°4, p. 3.
  29. 29,0 29,1 29,2 29,3 29,4 29,5 Christine Barbedet (21-an de oktobro 2008). “Le jardin botanique du Thabor”, Ville de Rennes. 
  30. Société d’Horticulture d’Ille-et-Vilaine (2007). La flore d’Ille-et-Vilaine, p. htt//www.horticulture35.fr. Site de la société d’horticulture d’Ille-et-Vilaine. Alirita la 5-a de oktobro 2008.
  31. Muséum national d’Histoire naturelle. Fiche d’inventaire Flore d’Ille-et-Vilaine, p. htt//in.mnhn.fr. Inventaire national du patrimoine naturel. Alirita la 5-a de oktobro 2008.
  32. BGCI. Lettre d’information n°13, p. htt//www.bgci.org/. Site du BGCI. Alirita la 5-a de oktobro 2008.
  33. INRA kaj Rennes métropole (2005). Visite du site expérimental du Thabor, Dossier de Presse Ecorurb, p. www.rennes.inra.fr. Site de l'INRA Rennes. Alirita la 9-a de oktobro 2008.
  34. AJJH (2008). Le Prix de la Rose AJJH, p. htt//www.ajjh.org/index.p. AJJH. Alirita la 1-a de oktobro 2008.
  35. Le Thabor, « La roseraie : le parcours de l’enchantement », p. 83-88
  36. SNHF. Grand Prix de la rose SNHF, p. htt//www.snhf.asso.fr. retejo de la SNHF. Alirita la 9-a de oktobro 2008.
  37. Base Joconde. Notice du Jeune savoyard pleurant sa marmotte, p. htt//www.culture.gouv.fr/documentation/joconde/fr/es.htm. Base Joconde. Alirita la 9-a de oktobro 2008.
  38. Patrice Charbonnier (la 9-an de januaro 2009). “Le Thabor s'offre une nouvelle entrée”, Ville de Rennes (france). 
  39. Conseil Régional de Bretagne. Escalier fontaine, p. htt//rimoine.region-bretagne.fr/main.xsform=info_form. Patrimoine architectural et mobilier en Bretagne. Alirita 16-an de februaro 2011.
  40. urbo Rennes (1998). Archives contemporaines, Service Relations publiques, p. htt//www.archives.rennes.fr. Archives municipales. Alirita la 10-a de oktobro 2008.
  41. 41,0 41,1 Panneaŭ pédagogiques du parc du Thabor
  42. (majo 2007) “Thabor : coccinelles et syrphes protègent les roses”, Le Rennais. 
  43. INPH (1982). Arrêté du 20 janvier 1982 relatif à la liste des espèces végétales protégées sur l’ensemble du territoire, p. htt//in.mnhn.fr. Site de l’INPH. Alirita la 8-a de oktobro 2008.
  44. INPH (1987). Arrêté du 23 juillet 1987 relatif à la liste des espèces végétales protégées en Bretagne complétant la liste nationale. Site de l’INPH. Alirita la 8-a de oktobro 2008.
  45. Conseil Régional de Bretagne. Fiche patrimoine Ancien hôtel Maulion, p. htt//rimoine.region-bretagne.fr/main.xsp. Site des dossiers électroniques de l'Inventaire général. Alirita 16-an de februaro 2011. “Le traitement de l'angle en rotonde, coiffé d'un dôme, n'est certainement pas étranger à l'aménagement contemporain de la nouvelle entrée du jardin du Thabor.”.
  46. 46,0 46,1 46,2 france (10-11-an de Julio 2010) “La roseraie du Thabor, un parcours d'enchantement”, Ouest-France. 
  47. (3-an de marto 2007) “L’entretien du Thabor se fait en équipe”, Ouest-France. 
  48. DP (11-an de februaro 2009). “Thabor: aŭ petits soins du cèdre de l'Atlas”, urbo Rennes. 
  49. FEDEREC Bretagne. Outils et méthodes pour organiser le changement des pratiques, p. htt//www.feredec-bretagne.com/. Site de FEDEREC Bretagne. Alirita la 4-a de oktobro 2008.
  50. 50,0 50,1 france (5-an de septembro 2009) “Thabor : les fontaines à sec jusqu'à nouvel ordre !”, Ouest-France. 
  51. Espace des sciences de Rennes. Espaces communs : Zoom sur les grandes étapes de l'espace des sciences, p. htt//www.ese-sciences.org. Site de l'Espace des Sciences. Alirita la 10-a de oktobro 2008.
  52. Ouest-France (4-an de septembro 2000). “Cuba. Photographies d'Eddi El Boughammi.”, Ouest-France. 
  53. photographie.com (2004). Palestine : au-delà du mur, p. htt//www.otograie.com. photographie.com. Alirita la 10-a de oktobro 2008.
  54. Flip Books ! (2007). The flip museum : Le grand déballage, p. htt//www.fliooks2007.com. Site de Flip Books !. Alirita la 10-a de oktobro 2008.
  55. Ouest-France (18-an de julio 2008). “Disparitions, l'exposition de photos d'Adeline Keil”, Ouest-France. 
  56. Ouest-France (6-a de Julio 2007). “Les tentes musicales, de l'art à la magie”, Ouest-France. 
  57. Un arbre pour la paix planté dans le parc du Thabor à Rennes, p. [htt//www.ouest-france.fr Ouest-France] (31-an de januaro 2009). Alirita 2-an de februaro 2009.


Parkoj kaj ĝardenoj de Rennes