Meleno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Meleno
Saint Amand & Saint Melaine.jpg
Meleno (dekstre), diskutante kun sia antaŭulo Amando (maldekstre). Fresko de la 19-a jarcento.
Biografio
Naskiĝdato: ĉ 456
Naskiĝloko: La Chapelle-de-Brain en Brain-sur-Vilaine
Mortodato: ĉ 530
Konsekrado: 505
Episkopo de katolika Eklezio
De 505
Antaŭulo: Amand de Rennes
Sekvanto: Febediolus II
v  d  r
Information icon.svg

Melenosankta Meleno (fr: Melainesaint Melaine, latine: Melanius) estis episkopo de Rennes ekde 505. Li naskiĝis en ĉ 456. Li partoprenis en 511 en la koncilio de Orléans, kunvenigita de Kloviso. Li mortis en ĉ 530.

Liturgia festo[redakti | redakti fonton]

Sankta Meleno estas festata la 6-an de Januaro.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Lia nomo ŝajnas veni de la greka melas, melanos (nigra), sed aliaj hipotezoj ekzistas: aŭ de la antikva bretona mael (princo), aŭ de la bretona adjektivo melen (flava).

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo Notre-Dame en Saint-Melaine

Verŝajne naskita en Platz (aŭ Plets), nun Brain-sur-Vilaine aŭ pli precize La Chapelle-de-Brain, apud Redon, kie estas preĝejo[1] dediĉita al li. Li devenus de aristokrata familio kaj estus la filo de riĉaj gaŭlo-romianaj posedantoj. Tre juna, li estus decidinta transformi sian familian domon al monaĥejo.

Sen esti la fondinto de la episkopejo de Rennes, li estas konsiderata kiel ĝia unua grava reprezentanto kaj patrono, kiam aperis la sep sanktuloj, fondintoj de la bretona Eklezio. Nomumita de sankta Amando kiel postiranto en 505, li fariĝis poste konsilisto de Kloviso, kiun li instigas al konstruado de novaj preĝejoj. Li mem klopodas per predikado  [2].

Inter 509 kaj 521, li skribis kun la episkopoj de Tours kaj de Angers al du bretonaj monaĥoj: Catihernus kaj Louocatus, riproĉadmonan leteron pri la celebrado de ritoj, kiuj ŝajnas propraj al la keltaj kristanoj:

Citaĵo
 Ni eksciis, per raporto de la respektinda pastro Sparatus, ke vi ne ĉesas kunporti en la kabanoj de viaj samlokanoj iujn tablojn sur kiuj vi celebras la dian oferon de la meso helpe de virinoj, kiujn vi nomas kunmanĝantinoj (latine: conhospitoe) kaj kiuj, dum vi disdonas eŭkaristion, almetas al la popolo la sangon de Kristo 

[3].

Li ordonas al ili, sub minaco de ekskomuniko, ĉesigi tiujn misfarojn.

Lia vivo estas punktita, kiel tiu de plej multaj sanktuloj, de eksterordinaraj faktoj, kiuj atestas pri lia politika kaj civiliza gravecoj. La dato de lia morto estas same proksimuma kiel tiu de lia naskiĝo, eble la 6-an de Novembro 535 (aŭ 572 aŭ plej verŝajne en 530). Li estas enterigita en la monteto de Champ du Repos (eo: ripozkampo) en Rennes. Tie estis konstruita la abatejo Sankta-Meleno [4], nun pro-cathédrale Notre-Dame-en-Saint-Melaine de Rennes.

Mirakloj[redakti | redakti fonton]

Lia populareco estas grandparte ligita al la mirakloj kiuj laŭ kredantoj eble okazis dum lia tuta vivo kaj post lia morto. Por ekzemplo, kiam lia korpo estis transportata en boato sur la rivero Vilaine de Plaz ĝis Rennes, li liberigis ŝtelistojn enŝlositajn en turo, kie breĉo sin fosas kiam pasas la boato, dum la malliberigitoj spektas siajn katenojn disfali.

Du aŭtoroj priskribis lian vivon: la unua aŭtoro estas anonima, li verŝajne verkas ĝin en la 7-a jarcento. Ĉi-tiu estas multe kopiita [5] en la 11-a jarcento de Gervais de Belleme, episkopo de Le Mans, kaj poste de ĉefepiskopo de Reims, kiu priskribas en mallonga letero plurajn miraklojn okazintajn en la diocezo de Le Mans, dank'al lia propetado. Unu el ili kiu okazis en Argentré (Mayenne) eble naskigis la paroĥon de Saint-Melaine starigita je du francaj mejloj (8 km) de tie sur la nuna komunumo de Laval, aŭ almenaŭ donis al ĝi tiun patronecon.

Politika rolo[redakti | redakti fonton]

" Melanius rigardis la ŝarĝon de la episkopado, kiun oni trudis al li, kiel deviganta lin zorgi pri la publikaj aferoj, maltrankviliĝi pri la zorgoj de la popolo, pripensi la temojn, kiuj konfuzis la homojn, atenti pri la moroj de la jarcento."[6]. Lia unua biografo tiel klarigas kial, fariĝinta episkopo de Rennes, li ludas politikan rolon kiel peranto inter gaŭlo-romiana popolo kaj la nova franka potenco, kiun Kloviso instalas. Laŭ Salomon Reinach (laŭ Procope de Césarée kaj Grégoire de Tours), li traktis kun sankta Paterno kaj Kloviso por prepari en 497 traktaton inter la frankoj, la Gaŭlo-Romianoj de Armoriko kiujn li reprezentis kaj la bretonoj. La du lastaj popoloj ne tributis, sek agnoskis la superecon de la frankoj. Laŭ Léon Fleuriot, la konvertiĝo de Kloviso kaj de ties popolo estis la neskribita kondiĉo de la traktato, kio estus doninta al ili interŝanĝe decidan apogon, garantiatan de la Eklezio, en la batalo kontraŭ la aliaj ĝermanaj popoloj.

En 511, li ludis unuarangan rolon en la koncilio de Orléans kiu arigis la gaŭlan episkoparon ĉirkaŭ la nova franka monarkio "kie tridek kaj unu patroj dekretis kanonojn, kies ĉefa aŭtoro estis sankta Meleno episkopo de Rennes »[7]. Li faris sin la advokato de la civitoj de okcidenta Bretonio kiuj, sen esti submetitaj al la frankoj, estis subskribintaj traktatojn kun ili.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

Sankta Meleno ŝajnas esti koninta gravan postmortan favoran kulton. Lia nomo troviĝas en granda nombro da loknomoj okcidente de Francio:

Komunumo

Asociita komunumo

Lokoj

Paroĥoj

Plej multo de tiuj paroĥoj estas malnovaj dependaĵoj de la abatejo Sankta-Meleno de Rennes

Kapeloj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidi Fiche d'inventaire préliminaire de l'église de Brain sur le site du Service régional de l'inventaire de Bretagne
  2. Cité par A. Borderie, Histoire de Bretagne, T. I, p. 532, n. 1.
  3. Cité Par A. de la Borderie, Histoire de Bretagne, T. I, , p. 370.
  4. Vidi Fiche d'inventaire du patrimoine sur le site du Service régional de l'Inventaire de Bretagne
  5. A. Chédeville, H. Guillotel, La Bretagne des saints et des rois Ve - Xe siècles, 1984, pp. 157-158.
  6. Citita de A. de la Borderie, Histoire de Bretagne, T. 1, pp. 329-330.
  7. Cité par A. de la Borderie, op. cit., p.331.

Aneksaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Aliaj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Acta Sanctorum I, 6 janvier.
  • Les petits Bollandistes : vies des saints, tome premier (du 1er au 26 janvier, d'après les bollandistes, le père Giry, Surius, ... ; par Mgr Paul Guérin, Paris, Bloud et Barral, 1876.
  • Albert LE GRAND, Vie des saints de Bretagne Armorique, 1636 - D.L. Miorcec de Kerdanet, 1837 - Brest, P. Anner et Fils, et Paris, chez Isidore Pesson, 1837.
  • Dom Guy-Alexis LOBINEAU, Vies des saints de Bretagne, Rennes, Cie des imprimeurs libraires, 1724 - Abbot Tresvaŭ, 1836.
  • Abbé A. MILLON, Saint Melaine, Rennes, L. Bahon-Rault.
  • Abbé Angot, Deux vies rythmées de saint Melaine à l'usage de l'église de Laval, Mamers, G. Fleury et A. Dangin, 1893, 14 p. (tiré-à-part de la Revue historique et archéologique du Maine, t. XXXVI, 1894) (lire en ligne|lien=http://www.lamayenne.fr/uploadfiles/publications/8002/FR-AD53-BN-0036.pdf.V37.aspx)