Erao (tempo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Erao, el la malfrua latina “aera” por "erao aŭ epoko el kies komenco oni kalkulas la tempon", estas termino aŭ koncepto kutime uzata por indiki longan tempan periodon. Kiam ĝi estas uzata de la scienco, en geologio ekzemple, “eraoj” indikas tempajn periodojn kies longo estas arbitra, tamen efike difinita de preciza komenca evento kaj finiĝinta per alia samspeca evento, Oni konsideru la “mezozoikan eraon” (252 Ma-66 Ma). Kiam estas uzata en la socia historio, eraoj povas signifi periodon signitan per io fama (regno, elmigro, katastrofo...). En la konversacia lingvaĵo, eraoj aludas al tempaj periodoj signitaj per publikaj modaj eventoj kiuj signife ŝanĝis la vivon... Kiam erao estas etendita al la kalendara sistemo, ĝi indikas kutime vivitajn periodojn sufiĉe kontrolitaj de la historio kaj influantaj la homan pensmanieron. [1]

Kronologia uzo[redakti | redakti fonton]

En kronologio “erao” estas la koncepta insrumento plejalta por organizi la mezuradon de la tempo. Eraa kalendaro almemoras tempan daŭron je multaj jaroj. Tiuj tempdaŭroj startas el certa referenca epoko en kiu ofte okazis, ekzemple, politika origino de ŝtato aŭ vaste reganta dinastio, aŭ naskiĝo de estro, aŭ evento historia aŭ mita: ĉi-kaze ĝia difino fokusiĝas en la centra karakteriza evento, kiel, ekzemple, Viktoriana epoko.

Geologia epoko[redakti | redakti fonton]

En la naturaj sciencoj, estas bezonata kroma vidpunkto pri la mezuro de la tempo, sendepende de la homaj aktivecoj, ĉar ili kovras periodojn multe pli longajn (precipe en la prahistorio), kie “geologia erao” referencas al milionoj da jaroj. La Fanerozoika, ekzemple, kiu, plue, siavice dividiĝas laŭ tri suberaoj: kenozoika, mezozoika, paleozoika.

Erao en kosmologio[redakti | redakti fonton]

En astronomio la tempaj periodoj estas ankaŭ pli longaj ĉar ili devas kovri la tutan ekziston de la universo (la milionoj da jaroj fariĝas 13,7 miliardoj da jaroj)[2], kiuj estas indikataj per ciferaj unuoj kiuj ne havas signifan kunligon kun iu ajn surtera sperto: nia planedo estas astronomie malmulte signifa se ne kiel observa punkto.

Kalendaraj eraoj[redakti | redakti fonton]

La kalendaraj eraoj utilas por nombri la jarojn startante el dato de aparta epoko, ofte riĉa je religia signifo; ekzemple, Jaro de la mondo referencas al grupo de epokoj laŭ la kalendaro bazita sur la supozita aĝo de la mondo kreita laŭ la biblia rakonto.[3]

Judaj eraoj[redakti | redakti fonton]

Juda kalendaro fiksas la 2012an p.K. kiel 5773 (kiu tamen ne egalas por ĉiuj), el kiam Dio kreis la mondon kaj komenciĝis la historio. Laŭlonge de sia historio hebreoj kalkulis la tempon prenante kiel komencan kaj finan punkton de erao determinitaj historiaj eventoj: la rifuĝo en Egiptio, la ekzilo babilona (586 a.K.), la konstruo de la dua Templo (538 a.K.), la liberigo akirita iniciate de Makabeoj, kelfoje estas utiligata, laŭ Eŭsebio de Cezareo, referenco al Abrahamo.

Kristana erao[redakti | redakti fonton]

Kutime en Okcidento, kaj ne nur, la kalendaro startigas la kalkulon de la jaroj el supozita dato de la naskiĝo de Kristo.[4]

La kristana erao, aŭ dioniza erao, reiras al Dionizo la etulo, kiu ĝin proponis en la 6-a jarcento baziĝante sur kalkuladaj sistemoj ekleziaj kaj elektante, pro praktikaj motivoj, la jaron 3an por indiki la Pasionon kaj Resurekton. La naskiĝo de Kristo estas antaŭata aŭ postigita de tiu dioniza konvencio. Ĝi estas nomata ankaŭ “nia erao” aŭ "vulgara erao”.

Konkrete la kristana erao pasigis al la vasta uzo jarcentojn post Dionizo. Ĝis la 8-a jarcento ĝi estas uzata nur ĉe historiistoj kaj kronikistoj: en tiu periodo la sintagmo komenciĝis esti uzata ĉe la anglosaksaj popoloj. Nur dum la papado de Johano la 13-a (965-972) la papa kancelerio adoptis la terminon “kristana erao”. En Hispanio tiu uzo altrudiĝis nur en 14-a jarcento.

Hodiaŭ la gregoria kalendaro kaj iusence la kristana erao fariĝis preskaŭ universalaj kaj estas uzataj ankaŭ en landoj fremdaj al kristanaj tradicioj, kutime flankiĝantaj al la kutimo de la landoj okcidentaj.

La kalkulo de la jaroj antaŭantaj tiun eraon komenciĝas per la jaro 1: fakte ne estas antaŭvidita la jaro 0 kiel okazas, male, en la kalkula astronomia sistemo.

Bizanca erao[redakti | redakti fonton]

Komence de la 7-a jarcento ankaŭ en la romia orienta imperio oni uzis kalkulon startante el la “kreiĝo” de la mondo laŭ la supozo ke tio okazintis en 5508 aŭ en 5507 a.K.

Eraa Kalkulo en Ĉinio[redakti | redakti fonton]

En Ĉinio ĝis 1912, jaro de transiro al la Respubliko, la eraoj koincidis kun tiuj de unuopaj regnoj. Post tiu dato la jaroj estis kalkulitaj ekante de la jaro 0 de la proklamado de la respubliko; tio ĝis 1949 dum kiu estis adoptita la civilan internacian kalendaron en 1945.

Islama erao[redakti | redakti fonton]

La islama kalendaro ekkakulis la jarojn el la Heĝiro, nome el la elmigro de la profeto al Medina, okazinta en 622 de la kristana erao.

Budhismaj eraaj sistemoj[redakti | redakti fonton]

Diversaj budhismaj kalendaroj komenciĝas el la morto de Budho, kiu laŭ la kalkuloj plej komunaj okazis en 545-543 a.K. aŭ 483 a.K.

Eraoj antikvaj[redakti | redakti fonton]

Pasintaj eraoj prenis la nomon el politikaj eventoj kiel komenciĝo de la potenco aŭ regno kiel en la kazo de seleŭkida erao (312 a.K.) same kiel por la romianoj el la urbe condita (fondiĝo de la urbo), nome el 753 a. K.

Erao por Sumeroj, Grekoj...[redakti | redakti fonton]

Sumeroj kalkulis la tempon donante al ĉiu jaro apartan nomon kaj inter ili ne troviĝas ideo de erao aŭ epoko.

En antikva Grekio oni utiligis, kiel mezuron de la longa epoko kompare kun la simpla jaro, la generacio, longdaŭra periodo de 27 jaroj. Sed la plej uzata estis tiu de Olimpiadoj: per tiu tempmezura sistemo, kalkulante la nombron de la Olimpiadoj, okazintaj je ĉiu kvara jaro, oni sukcesis kalkuli la ĝustajn jarojn de eventualaj eventoj. Tiu sistemo restis uzata, ĉe grekoj kaj romianoj, ankaŭ post la abolicio de la olimpiadoj decidita de imperiestro Teodosio la 1-a en 394.

Eraoj de nia epoko[redakti | redakti fonton]

Nune, foje, oni diras, ke oni vivas en la erao atoma, komenciĝinta kun la eksplodo de la unua atombombo, aŭ spaca erao aludanta al la interspacaj aŭ Informadika erao, alestiĝinta kun la komputero kaj amasmedioj...

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Esploristoj pri tiu temo ne forlasas rimarkigi ke en sanskrito la erao de la hindia kulturo estas vortigataj per juga.
  2. Kutime tio estas devenigita el la teorio de la Praeksplodo
  3. Ĉiam pli klare aperas, el la filologiaj studoj, ke tiu rakonto ne celas transdoni sciencajn informojn pri mondo, sed nur ke la mondo estas kreita, cetero estas nur mita vehikla subportilo. Vidu: [1], Kreo, Biblia kritiko, [2].
  4. Vidu: Jesuo historia.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]