Ernő Metzner
Ernő Metzner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Metzner Ernő |
Naskiĝo | la 25-an de februaro 1892 en Szabadka (Aŭstrio-Hungario, Hungara reĝlando) |
Morto | 25-an de septembro 1953 en Holivudo |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Hungario Germanio |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (–1918) |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro ĉefdekoraciisto dezajnisto |
Ernő Metzner [mecner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Metzner Ernő estis hungara-germana-usonana pentristo, grafikisto, reĝisoro, scenaristo, kostumisto, dekoraciisto.
Ernő Metzner [1] naskiĝis la 25-an de februaro 1892 en Szabadka (Aŭstrio-Hungario, Hungara reĝlando, nuntempa Subotica en Serbio), li mortis la 25-an de septembro 1953 en Holivudo (Los Angeles, Kalifornio, Usono).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ernő Metzner studis en arta altlernejo en Budapeŝto (la fontoj estas kontraŭdiraj, kie el la du altlernejoj). Inter 1912 kaj 1919 liaj ilustraĵoj aperis en pluraj gazetoj. Dum la 1-a mondmilito li estis soldato, sed li havis eblecon lerni kaj ekspozicii, li estis ne longe en Artistkolonio (Nagybánya). Inter 1920 kaj 1927 li estis dekoraciisto aŭ kostumisto pri filmoj, poste 2 jarojn li estis jam reĝisoro. En 1933 li edziĝis, poste li migris al Anglio pro la nazioj. Inter 1941–1947 li laboris en Holivudo.
Elektitaj filmoj
[redakti | redakti fonton]- 1920: Sumurun (dekoraciisto)
- 1921: Die Verschwörung zu Genua (kostumisto)
- 1923: I.N.R.I. (dekoraciisto, kostumisto)
- 1927: Naftalin (reĝisoro)
- 1928: Polizeibericht Überfall (reĝisoro, scenaristo, lia ĉeffilmo)
- 1930: Rivalen im Weltrekord (reĝisoro, scenaristo, dekoraciisto)
- 1935: The Tunnel (dekoraciisto)
- 1941: New Wine (dekoraciisto)
- 1947: The Macomber Affair (dekoraciisto)
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Memportreto (krajondesegnaĵo)
- Vira portreto (1923)