Erquy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Erquy / Erge-ar-Mor
komunumo
Erquy.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Bretonio
Departemento Blason département fr Côtes-d'Armor.svg Côtes-d'Armor
INSEE kodo 22054 [+]
Poŝtkodo 22430 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 916  (2018) [+]
Loĝdenso 148 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 38′ N, 2° 28′ U (mapo)48.631666666667-2.4641666666667Koordinatoj: 48° 38′ N, 2° 28′ U (mapo) [+]
Areo 26,46 km² (2 646 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Erquy / Erge-ar-Mor
Situo de Erquy / Erge-ar-Mor
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Erquy [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Erquy (prononco [ɛʁki] aŭ [erKI], jen france, bretone Erge-ar-Mor) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Fine de 2018 en la komunumo vivis 3 916 loĝantoj.

La centro de Erquy situas funde de golfeto de marbordo de Pentievro inter la kabo de Erquy, natura loko akirita de la departementa konsilio de Côtes-d'Armor, kaj pinto de la Heussaye, konsistanta el restaĵoj de vulkana erupcio.

La haveno de Erquy, kiu ŝirmas ŝipareton de ĉirkaŭ 80 trolŝipoj estas konata kiel la « ĉefurbo » de la Jakoba pekteno, kaptata en la golfo de Saint-Brieuc.

Turisma celo tre ŝatata somere, Erquy ofertas la arkitekturajn ĉarmojn de siaj multaj domoj el rozkolora grejso.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

Verŝajne devenanta de la bretona vorto Erge, kiu signifas baraĵon. La mutacio ne estas farita kaj la litero "q" estis konservita. Tio verŝajne venas de la fakto ke la bretona lingvo estis forgesita antaŭ 1500.

Erquy[redakti | redakti fonton]

Tre aktiva banurbo, Erquy estas ankaŭ la « ĉefurbo » de la Jakoba pekteno dank'al sia fiŝkapta haveno, kiu restas unu el la plej bonaj en Côtes-d'Armor, kaj ankaŭ dank'al sia ŝipareto de 80 trolŝipoj por marborda fiŝkapatado kaj de 12 altmaraj ŝipoj (la ŝipo Petite Julie dronis en januaro 2008 altmare de insulo Vierge (norda Finistero)).

Kun preskaŭ 30 000 loĝantoj somere, Erquy restas tre alloga urbo dank'al siaj multaj aktivaĵoj kaj siaj sep plaĝoj kun fajna sablo. En kelkaj jaroj, Erquy fariĝis la plej aktiva urbo en la komunumaro de Côte de Penthièvre, tiom laŭ ekonomia, komerca, kultura kiom laŭ sporta vidpunkto.

Erquy kaj ties vilaĝetoj enhavas multajn heredaĵajn elementojn (kapeloj, dolmenoj, nobeldomoj, lumturoj, kasteloj…). Vilaĝeto Tu-Es-Roc estas rimarkinda pro siaj domoj el rozkolora grejso, eltirita de la minoj de rozkolora grejso de Erquy.

La plejbonaĵo de ĝis riĉa pasinteco estas kastelo de Bien Assis. Monumento klasigita historia en 1945, ĝia vizito inspiriĝas de memoro de admiralo, granda esploristo de la 19-a jarcento, kio ebligas transporti la vizitantojn al la epoko de la grandaj maraj ekspedicioj.

Paleolitika loko, poste okupita de romianoj. Ĉeesto en Mezepoko de la kavaliroj de la sankta-Sepultejo en vilĝetoj Hôpitaux, La Corderie (malnova leprulejo) kaj Saint-Sépulcre. La komunumo estis rekonstruita sur altaĵoj post la submariĝo de la antaŭa.

Heraldiko[redakti | redakti fonton]

Blazono de {{{nomo}}} Blazono france De sinople à une sirène d'or, les cheveux flottant, les bras et la queue tournés vers senestre évoquant le lettre E capitale ; au chef d'hermine.
esperante Sinopla kun ora marvirino kun flirtantaj haroj, brakoj kaj vosto maldekstren kiel majuskla litero E; kun kapo el ermenoj.
Moto
Regina fus, Reine demeure. esperante reĝino estis, reĝino restas.
Detaloj La oficiala situacio de la blazono restas determinota.

Natura heredaĵo[redakti | redakti fonton]

  • Kabo de Erquy, malpli konata ol ĝia najbaro kabo Fréhel, ofertas belajn pejzaĝojn kaj esceptan vidon al golfo de Saint-Brieuc. Tiu kabo situas inter du plaĝoj : golefto de Port-blanc, kun ties ŝirmejo de savŝipo uzita en la 1960-aj jaroj kaj orienta plaĝo de Lourtuais. Kabo Erquy estas malgaje fama pro "trois pierres", tri rokoj, kiuj dronigis multajn ŝipojn. Pro tio oni decidis la konstruon de savŝipo. Kune, kaboj de Erquy kaj de Fréhel eniris la "reton de la elstaraj lokoj de Francio".
  • Grand-Pourier, insuleto fronte al kabo de Erquy.
  • Insuleto Saint-Michel, proksime de la vilaĝeto kaj haveneto de Hôpitaŭ. Ĝia nomo venas de la kapeleto, kiu superas ĝin. Tiu insuleto estas alirebla nur okaze de malalta tajdo (laŭ koeficiento de tajdo).
  • Pinto de La Heussaye, kiu limigas la havenon sude, prezentas vulkanan vicon, kies strukturoj estas aparte bone konservitaj, inter ili spuroj de submara vulkanaktiveco[1].

Artistoj[redakti | redakti fonton]

  • Post restado dum preskaŭ sia tuta vivo en à Erquy, pejzaĝa pentristo Léon Hamonet, naskiĝinta en La Ville Bourse en 1877 kaj mortinta en 1957, estis entombigita en la mara tombejo.
  • Maurice Bernard, impresionisma pentristo, naskiĝinta la 25-an de januaro 1927 en Saint-Cast kaj mortinta la 7-an de marto 2005 en Erquy. Li ricevis la grandan premion de Novjorko en 1970. Tiu artisto estas precipe konata pro siaj belegaj « primaraj » tolaĵoj. Li ankriĝis en Erquy (en Turquay) en 1976.
  • Julien Thibaudeau, pentristo de departemento Deux-Sèvres (Breloux-depuis La Crèche, 14-an de februaro 1859 - Dame-Marie-Les-Bois (37) 8-an de septembro 1943) pentris en 1912 "Les landes de La Garenne" : tio estas la loko Hôpitaŭ kun ties du muelejoj.
  • Kiam li elpensis la kadron de sia komiksa serio Asterikso, Albert Uderzo ne precize pensis pri tiu komunumo, sed kiam loĝanto montris al li similaĵojn kun la encirkligita vilaĝo, kiaj la tri roketoj kiujn oni povas vidi per lupeo kaj kiuj estas videblaj ankaŭ fronte al kabo de Erquy, la aŭtoro konsentis ke estis verŝajna influo : li ja vizitadis tiun areon kun sia frato, al kiu li venis dum la dua mondmilito, kiam malabundeco regis en Parizo. Ekzisto de altaĵo nomita camp de César (kampadejo de Cezaro), nur plifortigis tiun hipotezon. Krome, sed oni ne scias ĉu la aŭtoroj konis tion, kiam ili kreis la komiksan serion, oni malkovris multajn elementojn atestantajn pri okupo de la loko en paleolitiko kaj poste en bronzepoko. Inter la bronzepoko kaj la romia okupo, staris gaŭla vilaĝo kun nomo Reginea (latinlingve) en golfeto de Erquy[2]. Plie, estis ĝermo de granda konstruo de talasoterapia loko kiel en la bildstrio "Le Domaine des dieux" (La bieno de la dioj).
  • Jean Anouilh posedis loĝejon en Erquy, kie li ofte restadis. Omaĝo estis donita al li en 2011, kun ekspozicio kaj montro de du filmoj: Pattes blanches kaj Caroline chérie.
  • Pluraj filmoj estis filmitaj en Erquy, kiel "Pattes Blanches" kaj "Le Blé en Herbe".
  • Pianisto Robert Casadesus restadis dum pluraj someroj en Erquy.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Listo de la sinsekvaj urbestroj
Periodo Nomo Partio Funkcio
maje 1953 1971 André Cornu maldekstra radikala partio -


marte 1971 1983 Joseph Erhel PCF -


marte 1983 1989 André Troel RPR -


marte 1989 1995 George Catros PS -


junie 1995 2007 Bernard Nonnet sendependa -


marte 2007 2020 Christiane Guervilly DVD -


julie 2020 - Henri Labbé DVC emeritulo


La tabelo estas ankoraŭ plenigenda.


Sportaj asocioj[redakti | redakti fonton]

  • Union sportive Erquy football. Kreita en 1920, ĝi estas la plej malnova sporta klubo de Erquy.
  • Vellernejo de golfeto de Erquy
  • Vellernejo
  • Marŝadklubo
  • Plonĝklubo
  • Ŝipo Sainte Jeanne, tradicia mastaro
  • Asocio de kamparaj familioj : danca sekcio pri moderna ĵazo

Elstaruloj ligitaj al la komunumo[redakti | redakti fonton]

  • Georges Talbourdet, (1951-2011), franca survoja biciklisto, tie naskiĝis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Avery (M.), Briard (Jacques), Giot (Pierre-Roland), Les retranchements du cap d'Erquy, en Annales de Bretagne, n° 75, 1, 1968, p. 67-84, n° 76, 1, 1969, p. 21-36
  • Jean-Pierre Le Gal La Salle, Histoire d'Erquy. Tome 1, Erquy sous l'Ancien Régime, 1991

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Geologio de Erquy, arkivigite laŭ stato de decembro 2013 (france)
  2. Trésors de l’Histoire ("trezoroj de la historio"), februaro-marto 2009, n°230, Reginea, authentique village d'Astérix, de Gilles Lecomte, p.42,43