Esteve Terradas i Illa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
     Tio estas kataluna nomo. La patronomo estas Terradas kaj la patrinonomo estas Illa


Esteve Terradas i Illa
Persona informo
Naskiĝo la  15-an de septembro 1883(nun 1883-09-15)
en Barcelono
Morto la 9-an de majo 1950 (66‑jara)
en Madrido
Lingvoj hispanakataluna vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater ETSEIB • Universitato Politeknika de Katalunio • Komplutensa Universitato de Madrido vd
Profesio
Okupo matematikisto • fizikisto • konstruinĝeniero • profesoropolitikisto • highway engineer • fotisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Esteve TERRADAS i Illa ankaŭ konata kiel Esteban Terradas i Illa (naskiĝis la  15-an de septembro 1883(nun 1883-09-15) en Barcelono, mortis la 9-an de majo 1950 en Madrido) estis Doktoro de Matematiko kaj Fiziko, Inĝeniero de Pontoj, Kanaloj kaj Havenoj kaj Industria inĝeniero (1909), inter multaj aliaj profesioj.

Terradas estis katedra profesoro de Matematika Fiziko kaj, antaŭe, de Matematika Analizo, tria kurso (Diferencialaj ekvacioj), en la Universitato de Madrido kaj, kontraste, de Akustiko kaj Optiko (1907), Elektro kaj Magnetismo kaj Klasika mekaniko en la Universitato de Barcelono, kaj de la lasta temo en la Universitato de Zaragozo kaj en la Universitatoj de Buenos Aires kaj La Plata (Argentino) kaj Montevideo (Urugvajo).

En 1914 li akiris la katedron de Aŭtomobilismo de la "Escola del Treball".

Li estis membro de la Real Academia de la Lengua Española; Membro de la "Real Academia de Ciencias Exactas, Físicas y Naturales" en 1911, de la "Real Academia de Ciencias y Artes de Barcelona" (1909), kaj honora membro de tiu de Medicino de la sama ĉefurbo.

Li ankaŭ estis honorita kiel Doctor Honoris Causa de la Universitatoj de Buenos Aires, de Santiago de Ĉilio kaj de Tuluzo (Francio); honora membro de la "Asociación de Ingenieros Argentinos", kaj de la "Sociedad de Ingenieros de Perú" (Peruo) inter multaj aliaj honorigoj.

En 1911 li estis la unua prezidanto de la "Sociedad Astronómica de Barcelona".

En 1949 estis atribuita al li la "Gran Cruz de la Orden de Alfonso X el Sabio" (Granda Kruco de Alfonso la 10-a la Saĝulo).[1]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Esteve Terradas i Illa en la hispana Vikipedio.