Etel Adnan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Etel Adnan
Persona informo
Naskonomo Ethel Noel Adnan
Naskiĝo 24-an de februaro 1925 (1925-02-24)
en Bejruto
Morto 14-an de novembro 2021 (2021-11-14) (96-jaraĝa)
en 6-a arondismento de Parizo
Lingvoj grekaturkaarabafrancaangla
Ŝtataneco LibanoUsonoFrancio
Alma mater Universitato de ParizoUniversitato HarvardUniversitato de Kalifornio ĉe Berkeley
Familio
Amkunulo Simone Fattal
Okupo
Okupo pentristo • poeto • eseisto • desegnisto • instruistoverkisto • dezajnisto
TTT
Retejo http://www.eteladnan.com
vdr

Etel Adnan (arabe إيتيل عدنان), naskiĝis la 24-an de februaro 1925 en Bejruto, Libano[1], mortis la 14-an de novembro 2021 en Parizo, Francio [2], estis libana-usona poeto, ĵurnalisto, eseisto kaj bildartisto[3] kiu verkis ĉefe en la franca, sed ankaŭ en la angla.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La patrino de Adnan estis kristana grekino kaj ŝia patro estis islamana siriano[4]. Kvankam ŝi kreskis parolante la grekan kaj turkan en ĉefe arablingva komunumo, ŝi estis edukita en francaj monaĥejaj lernejoj kaj en la franca lingvo. Tial ŝi skribis siajn fruajn verkojn en la franca[5]. Adnan loĝis en multkultura kaj plurlingva medio, kie ideoj estas formitaj pere de la lingvo en kiu ili estas konceptitaj. Dum vizito al la kultura centro Pompidou en Metz, Francio, ŝi proponis ke iun tagon formeti "ĉiujn pentraĵojn kaj skulptaĵojn por sole montri manuskriptojn el malsamaj epokoj kaj en malsimilaj lingvoj"[6].

Ŝi ankaŭ instruis en Usono. Adnan loĝis en Parizo kaj Sausalito, Kalifornio[7].

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Krom poemoj kaj verkado por gazetoj kaj teatro, ŝi verkis ankaŭ librojn ĉefe en la angla kaj franca lingvoj.

Ŝia plej internacie konata romano nomiĝas Sitt Marie Rose kaj temas pri la libana civila milito. En 1984 ŝi ankaŭ verkis la libron "To Write in a Foreign Language" (Verki en fremda lingvo), poste eldonita en antologio kun la sama titolo, aperinta ĉe la eldonejo Unheard Words de Mineke Schipper kaj en Britio de la eldonejo Allison & Basby.

Citaĵo
 "Ĉi tio ne estas libro, kiu diras, kiu pravas kaj kiu eraras pri tiu milito - kvankam mi opinias pri tio," ŝi diras. "Mi provis montri kiel iuj kulturaj valoroj, kiuj havas sian bonan flankon en tempo de paco.) povas, en tempo de milito, konduki al genocido ... " 

Sennome- de intervjuo kun Etel Adnan pri ŝia romano, Sitt Marie Rosen "Outside the tribe"

Judith Pierce, Midle East Sept. 1983: 51-52

Vidaj artoj[redakti | redakti fonton]

En la 1960-aj jaroj, ŝi komencis integri araban kaligrafion en siajn artaĵojn kaj en siajn librojn, kiel en Livres d'Artistes [Libroj de artisto][8] kiu rememorigas tiujn, kiuj sidas dum horoj kopiante vortojn el araba gramatika libro, sen klopodi kompreni la signifon de la vortoj. Ŝia arto estas tre influita fare de la fruaj hurufiyya artistoj; inkluzive de la iraka artisto Jawad Salim, palestina verkisto kaj artisto Jabra Ibrahim Jabra kaj la iraka pentristo Shakir Hassan al Said, kiuj malaprobis okcidentan estetikon enkondukante novan artan ĝenron kiel moderna sed daŭre ligita al tradicia kulturo, amaskomunikilaro kaj teknologio. [8]

Inspirite per japanaj falditaj broŝuroj, Adnan ankaŭ pentras pejzaĝojn sur faldeblaj ekranoj kiuj povas esti "vastigitaj en spacon kiel memstaraj desegnaĵoj"[9].

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Amyuni, M.T., "The Secret of Being a Woman' on Etel Adnan's Quest," Al Jadid [A Review & Record of Arab Culture and the Arts], Vol. 4, No. 25, 1998, Online:
  2. Celebrated Lebanese Poet Etel Adnan Dead At 96 angle
  3. Majaj, Lisa Suhair and Amireh, Amal (Eds.) "Etel Adnan: Critical Essays on the Arab-American Writer and Artist", Multi-Ethnic Literature of the United States, hämtdatum 16 augusti 2020.
  4. "Etel Adnan: About" hämtdatum 15 augusti 2020.
  5. "Etel Adnan: Biography" hämtdatum 15 augusti 2020.
  6. (fr) Elisabeth Franck-Dumas, "Ecrire, c'est dessiner", relations textuelles, Libération, la 3-an de decembro 2021
  7. (en) "Etel Adnan Arkivigite je 2014-04-23 per la retarkivo Wayback Machine", The Whitney Museum of American Art, arkivite Arkivigite je 2014-04-23 per la retarkivo Wayback Machine la 23-an de aprilo 2014 ĉe la Wayback Maŝino,
  8. 8,0 8,1 Quilty, J., "Arabic art embraces politics and heritage,' The Daily Star, 24 april 2003, Online: http://www.dailystar.com.lb/ArticlePrint.aspx?id=102634&mode=print Arkivigite je 2018-12-17 per la retarkivo Wayback Machine
  9. (en) Jones, Jonathan; Botton, Alain de; Smith, Ali; Khan, Natasha; McBride, Eimear; Obrist, Hans Ulrich, "Art to inspire: Ali Smith, Alain de Botton and others on the works they love", The Guardian, la 1-an de Januaro 2017

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]