Koeloj
Koeloj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ino de Azia koelo
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
specioj
| ||||||||||||
Eudynamys melanorhynchus | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La veraj koeloj aŭ genro Eudynamys, estas genro de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la vojkurulojn, la aniojn, la centropojn kaj la hoacinon.
Ili loĝas en Azio, Aŭstralio kaj la Pacifiko. Ili estas ege sekse duformaj kukoledoj kiuj manĝas fruktojn kaj insektojn kaj havas laŭtajn distingigajn voĉojn. Ili estas nestoparazitoj, kiuj demetas siajn ovojn en la nestoj de aliaj specioj.
En Novzelando la Longvosta koelo estas konata kiel Longvosta kukolo. Du aliaj specioj, la Blankkrona koelo kaj la Nana koelo, estas konataj kiel koeloj, sed estas ambaŭ en siaj respektivaj unutipaj genroj.
Ĝi enhavas la jenajn speciojn:
- Genro Eudynamys,
- Nigrabeka koelo, Eudynamys melanorhyncha
- Azia koelo, Eudynamys scolopacea
- Aŭstralia koelo, Eudynamys cyanocephala
- Longvosta koelo, Eudynamys taitensis
- Hendersona koelo, Eudynamis cf. taitensis – El malfrua kvaternaro, prahistoria birdo