Jeznik Koghbaci

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Eznik de Kolb)
Jeznik Koghbaci
Persona informo
Եզնիկ Կողբացի
Naskiĝo 380, 390400
en Koghb,  Reĝlando Armenio
Morto 450455
Etno armenoj vd
Lingvoj armena vd
Profesio
Okupo filozofotradukisto • teologo vd
Laborkampo filozofio • translating activity • teologio vd
Verkado
Verkoj Refutation of Sects vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jeznik de KolbJeznik Koghbaci (armene Եզնիկ Կողբացի), estis armena kristana verkisto de la 5-a jarcento.

Jeznik naskiĝis en Koghb (Tuzluca), en la historia provinco Tajko, en norda Granda Armenio.

Li estis lernanto de Isahak, la katolikoso-patriarko Isaak la Granda de Armenio aŭ Isahak de Seleŭko, kaj de Mesrop. Je ilia peto li iris unue al Edeso, poste al Konstantinopolo por perfektigi sin en la diversaj sciencoj kaj kolekti aŭ kopii siriajn kaj grekajn manuskriptojn de la Biblio, kaj la skribaĵojn de la Patroj de la Eklezio. Li revenis al Armenio post la Unua Koncilio de Efezo (431).

Li probable estas identa kun Jeznik, episkopo de Bagrevand-regiono, kiu partoprenis en la Sinodo de Artaŝat en 449.