Fajro de Rizstako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
稻むらの火
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Lafcadio Hearn
Lingvoj
Lingvo japana lingvo
Eldonado
Eldondato 1937
Ĝenro nefikcia literaturo
Loko de rakonto Hirogawa
vdr

Fajro de Rizstako(Japane: 稲むらの火 aŭ 稲村の火 [inamura no hi]; Angle:The Burning of The rice Field) estas rakonto bazita de okazaĵo ke Gihei(poste Hamaguchi Goryo(濱口梧陵 aŭ 浜口梧陵), en la rakonto Gohei) helpis loĝantojn en Hiro-vilaĝo(nune Hirogaŭa-urbeto) en Ansei-Nankai-Tertremo(1854).

La rakonton Lafcadio Hearn(KOIZUMI Yakumo) prezentis en anglalingva sia verko "A Living God". Poste la rakonton NAKAI Tsunezo kiu estis instruisto de Hiro-urbeto, retradukis en lernilon. Tertremologisto Imamura Akitsune asertis uzadon ĝin por Japanlingva lernolibro por instruado pri tertremo, kaj oni uzis ĝin por Japanlingva lernolibro ekde 1937 ĝis 1947. Post cunamo en Hinda-Oceana Tertremo en 2004, oni reatentis la rakonton, EGAWA Harukuni tradukis ĝin en Esperanton.

Rakonto[redakti | redakti fonton]

Vespere de iutago, aŭtuno, granda tertremo okazis. Gohei trovis cunamon venantan al la vilaĝo, li bruligis sian rikoltitan rizstakon por averti al loĝantojn cunamon. Ili rifuĝis altejon antaŭ ol ĝi atingas.

Fakto[redakti | redakti fonton]

Modelo de Gohei, HAMAGUCHI Goryo estis 7-a estro de sojo-produktanto Yamasa. 24-a de decembro 1854(15-a de novembro, 1-a jaro de Ansei) okazis Ansei-Nankai-Tertremo, cunamo atingis la vilaĝon. HAMAGUCHI bruligis rizpajlon por anonci rifuĝvojon al damaĝitoj. Post la katastrofo, li investis sian propraĵon por konstrui kontraŭondajn digojn. La digoj protektis la urbeton kontraŭ cunamoj en Tonankai-Tertremo(1944) kaj Nankai-Tertremo(1946).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]