Fajrofazeolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
fajrofazeolo
Phaseolus coccineus, Pronkboon.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Faboideoj Faboideae
Genro: Fazeolo’’ Phaseolus
Specio: P. coccineus
Phaseolus coccineus
(L.)
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
fajrofazeolo
maturaj guŝoj

La fajrofazeoloskarlata fazeolo (Phaseolus coccineus) estas plantspecio el la genro Phaseolus en la subfamilio de la faboideoj (Faboideae) ene de la familio de la Fabacoj (Fabaceae). La skarlata floro donis la nomon al la planto.

Priskribo, enhavosubstancoj kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

ilustraĵo
Floraro kun unusemitriaj floroj
folioj kaj guŝoj

Habito kaj folio[redakti | redakti fonton]

La fajrofazeolo kreskas kiel maldekstren volvanta, herba planto plej ofte kiel unujara planto. La fajrofazeolo estas longtaga planto. La kotiledonoj restas en la grundo, do ne iĝas verdaj: hipogea ĝermado. La radikoj dikiĝas ĉe multjara planto al 2 ĝis 3 cm dika, spindelforma tubero. La plej ofte 2 ĝis 4, malofte ĝis 7 m longaj, ĉe la bazo rondaj, supre seseĝaj tigoj.[1]

La alterne starantaj kaj ŝraŭbaj folioj havas pedunklon. La folioj moviĝas dum la nokto plantmoviĝo. La nepare pinataj folioj havas tri folietoj. La relative grandaj pinataj folioj estas larĝe ovformaj. La supra surfaco estas relative aspra kaj brile malhelverda, la malsupra surfaco estas pli hela; la reta nervaturo estas bone videbla. La folirando estas glata. La je la malsupra folisurfaco ekzistantaj glandaj haroj separigas kalikarbonata sekreto, kiu efikas higroskope. Tio ebligas enkorpigon de akvo el la aero. Kaj la stipuloj kaj la stibuloj de la folietoj estas relative malgrandaj.[1]

Floraro kaj floro[redakti | redakti fonton]

La planto floras inter junio kaj septembro. La floraroj havas longecon de 25 ĝis 35 cm. La floraroj konsistas el ses ĝis dek florparoj. La pedunkloj estas relative longaj. La duseksaj floroj altas 1,5 ĝis 3,0 cm kaj estas unusimetria kaj kvinnombraj kaun duobla involukro. La kaliko konsistas el du lipoj. La mallonga flago estas refleksigita. La relative grandaj flugiloj estas larĝaj. Naveto kaj karpelo estas ŝraŭbforme envolvita. La relative mallonga pistilo estas dika.[1]

Frukto kaj semoj[redakti | redakti fonton]

La guŝoj estas ĝis 25 cm longaj. La renformaj semoj estas ĝis 2,5 cm longaj kaj plej ofte brunaj, ruĝaj nigraj aŭ vilkoloraj, sed ankaŭ komplete blankaj. Ĉe la kulturformoj la guŝoj restas fermitaj, la sovaĝaj tipoj estas „sekdissemantoj“. La renformaj semoj enhavas 18,4 % kruda proteino, 1,8 ĝis 2,9 % kruda graso, 4,4 % sennitrogenaj ekstraktaĵoj, 6,8 % kruda fazero, 3,8 % cindro kaj 15,0 % akvo.[1]

Kromozomnombro[redakti | redakti fonton]

La kromozomnombro estas 2n = 22.[2]

Kultivado kaj uzado[redakti | redakti fonton]

La fajrofazeolo venis de Sudameriko en la 17a jarcento al Eŭropo. Ĉar ĝi pli bone toleras malvarmon ol la ĝardenfazeolo, ĝi estas kultivata de norda ĝis suda Eŭropo.

En Eŭropo la fajrofazeolo estas kultivata kiel unujara planto. In Eŭopa ĝi ankaŭ estas kultivata kiel ornamplanto. Por produkti nutraĵon oni kultivas la planton ĉe 4 ĝis 5 m longaj stangoj, kiuj estas starigitaj tendoforme unu kontraŭ la ali. La floroj, la junaj guŝoj kaj la sekigitaj semoj estas manĝataj. La krudaj semoj enhavas ĉ. 1,2 % nocan lektinon kaj estas venenaj. Temperaturo de minimume 75 °C detruas la venenon.


„Gigantes“ „gigantaj fazeoloj“[redakti | redakti fonton]

„Fasolia Gigantes“ (greke: φασόλια γίγαντες) „giganta fazeolo“) estas greka kutivaro kun protektita geografia origino. Ili floras blanke. La maturaj semoj estas blankaj ĝi helbrunaj kaj ĝis 2,5 cm longaja. Ili estas kultivataj en la nordo de Grekujo en la Regionoj Nevrokopi, Florina kaj Kastoria. [3]

Fotoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Walter H. Schuster, Joachim Alkämper, Richard Marquard & Adolf Stählin: Leguminosen zur Kornnutzung: Kornleguminosen der Welt, Justus-Liebig-Universität Gießen, 1998.: Joachim Alkämper: Informationen zur Feuerbohne, Prunkbohne (Phaseolus coccineus L.).
  2. Erich Oberdorfer: Pflanzensoziologische Exkursionsflora für Deutschland und angrenzende Gebiete. 8. Auflage. Verlag Eugen Ulmer, Stuttgart 2001, ISBN 3-8001-3131-5. Seite 621.
  3. [http://ec.europa.eu/agriculture/quality/door/list.html

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]