Saltu al enhavo

Fakus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fakus
urbo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 30° 44′ N, 31° 48′ O (mapo)30.73333333333331.8Koordinatoj: 30° 44′ N, 31° 48′ O (mapo) [+]
Alto 13 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Fakus (Egiptio Nildelto)
Fakus (Egiptio Nildelto)
DEC
Situo de Fakus

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Faqqus [+]
vdr

Fakus, laŭ egipta arabe فاقوس estas urbego en Provinco Ŝarkija en Malsupra Egiptio, en Nildelto, en Egiptio.

Demografio[redakti | redakti fonton]

En Fakus loĝis 107 819 homoj en 2018 laŭ la Germanlingva Vikipedio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Fakus troviĝas sur ebenaĵo 13 metrojn super la marnivelo. Abu Kebir troviĝas 13, provinca sidejo Zagazigo 33, Bilbejs 42, Ismailio 47, Port Saido 75, ĉefurbo Kairo 94, Suezo 107, Aleksandrio 189, Asuano 746 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Fakus estas identa kun la antikva urbo Phakusa (malnovgreke: Φάκουσα), kiu estis la sidejo de la iama Arabio. Laŭ la araba tradicio la loknomo aperis dum regado de en:Ahmose I, kiu kolektis armilojn ironte al milito. Fakus estis la nura komunumo, kiu povis liveri 2000 pafarkojn (arabe الفاقوص (lafakus) por la milito. Poste la nomo estis transformita al Fakus.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Fakus estas agrikultura centro. La industrio produktas nutraĵojn, lignaĵojn, teksaĵojn, paperojn kaj konstrumaterialojn.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Bilbejs situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas 25 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 23 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Fakus havas 3 fervojajn lokajn liniojn, krome trairajn ĉefvojojn kaj solan flankovojon.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • moskeoj
  • antikvaj monumentoj precipe proksime

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans