Fantomo en Lubló (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fantomo en Lubló
filmo
Originala titolo Kisértet Lublón
Produktadlando  Hungario
Originala lingvo hungara
Kina aperdato 1976
Daŭro 94 minutoj
Kameraado Tamás Somló (kameraisto)
Reĝisoro(j) Róbert Bán
Scenaro Róbert Bán, Péter Molnár Gál
Laŭ la verko de romano de Kálmán Mikszáth, kiun Jenő Forster tradukis al Esperanto
Muziko de Emil Petrovics
IMDb
vdr

Fantomo en Lubló, origine hungare Kisértet Lublón estas interesa kolora filmo en Hungario.

Rolantoj[redakti | redakti fonton]

Legendo[redakti | redakti fonton]

Dum vivo de Kálmán Mikszáth en Supra Hungarujo oni konis legendon pri fantomo nomata Kaszperek. En familioj oni timigis la malbonan infanon tiel: "Venas Kaszperek!" kaj la infano silentiĝis kaj ektimis.

Romano[redakti | redakti fonton]

El la legendo Mikszáth verkis krimfikcian romaneton, kiu aperis unuafoje en gazeto kiel daŭrigata serio.

Filmo[redakti | redakti fonton]

Oni volis filmigi la romanon longe, sed pro financaj baraĵoj ĝi ne sukcesis, nur en 1976. Granda parto de la filmo estis kreita en Kőszeg.

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio okazas tiam, kiam la iama hungara urbo Lubló estis hipotekita al Pollando, sed nuntempe la urbo situas kiel Stará Ľubovňa en Slovakio. Aŭgusto la 2-a (Pollando-Litovio) kartlude gajnas ormonerojn, kiuj estis falsaj. Alia okazaĵo estas, ke vinkomercisto Csernyiczky abrupte mortas. Baldaŭe fantomo rajdas en la stratoj, kiu sidas sur la ĉevalo inverse. La fantomo pagas per falsaj ormoneroj, krome li vizitas ofte vidvinon Csernyiczky. La loĝantoj timas de la fantomo, fine oni oficiale elfosas kadavron de Csernyiczky, eĉ ili senkapigas la kadavron. Spite tion la fantomo - (kiu aspektas tute same, ol la mortinta vinkomercisto) - konstante aperas. Alvenas detektivo el Vieno pro la falsaj monoj. Post esplorado li supozas, ke estas rilatoj inter la mortinta vinkomercisto kaj la falsaj moneroj. Li deportas la vidvinon al abatinejo por kapti la fantomon. Sufiĉas tiom el la krimfikcio, kies fino klariĝos ĉio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]