Fatima Al Fihri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fatima Al Fihri
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 799 (0799-11-30)
en Kajruano
Morto 1-an de januaro 880 (0880-01-01) (80-jaraĝa)
en Fez
Lingvoj araba
Ŝtataneco Abasida Kaliflando
Okupo
Okupo mecenato
Verkoj Universitato de Al-Karaŭino
vdr

Fatima bint Muhammad Al Fihrija (arabe: فاطمة بنت محمد الفهرية الفهريد الفهṭ - Fṭima al-Fihriyya) ankaŭ konata kiel Umm al-banīn (arabe ﺍﻢ ﺍﻢ ﺍﻟﻢ ﺍﻟﺒﻨ , ﺍﻢﺒﻨ ﺍﻢ ﺍﻢﺍﻢ ﺍﻟﺒﻨ , ﻨﻨﻨﺒ ) aŭ mallonge Fatima Al FihrijaFatima Al Fihri[1] (naskiĝis en la jaro 800[2] en Kajruano, kiu tiutempe estis la ĉefurbo de Tunizio, mortis en 880[3] en Fez, Maroko) estis arabdevena islamanino dum la 9-a jarcento (Abasida Kaliflando). La universitato, kiun ŝi fondis, estas agnoskita en la Guinness-Libro de Rekordoj kiel la plej malnova funkcianta universitato de la mondo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis, same kiel ŝia fratino Marjam, filino de riĉa komercisto. Ĉirkaŭ 825 K.E. ŝia familio migris al Fezo pro financaj kialoj..Tiam ŝi geedziĝis kaj havis du knabojn. Fatima heredas enorman riĉaĵon post la morto de sia patro kaj edzo. En 859 la du fratinoj, tre kleraj kaj piaj, ricevis rajtigon por konstrui moskeojn: Marjam tiu de Al-Andalus kaj Fatima tiu de la Al-Karaŭijno (Al-Karaouiyine).

Ŝia fratino Marjam sponsoris la moskeon Al-Andalus kaj, kune kun ŝia fratino, iĝis unu el la inaj fondintoj de moskeoj. Ŝi estas senmorta historia figuro en la memoro de la tunizia urbo Kajruano kaj tiu de la maroka urbo Fez kaj laste sed ne balaste de la tunizia kaj maroka historioj[1].

Universitato de Al-Karaŭijno[redakti | redakti fonton]

En 859 K.E. ŝi fondis kune kun ŝia fratino bibliotekon (renovigita en 2016) kaj madrason Al-Qarawiyin (elp. Al-Karaŭijno)[4], el kiu ekestis la plej malnova, ankoraŭ funkcianta, universitato en la mondo, nome la Universitato de Al-Karaŭijno (arabe: جامعة القرويين) pri religiaj studoj, kiu situas en Fez, Maroko[5]. Kvankam la madraso estis fondita fare de virino, virinoj ne estis bonvenaj ĝis meze de la dudeka jarcento[6]. La universitato estis konsiderita unu el la plej gravaj spiritaj kaj instruaj centroj en la islama mondo, kaj produktis grandajn pensulojn pri islama jurisprudenco. En la sama tempo, ĝi kontribuis al la antaŭenigo de kulturaj kaj akademiaj rilatoj inter la islama mondo kaj Eŭropo. Hodiaŭ, Fatima Al Fihri estas tre respektata de marokaj virinoj. Ŝi proklamis, ke la Korano inspiras kaj virojn kaj virinojn en la serĉo de scio, kaj ŝia propra ekzemplo estas kontribuo al la videbligo de la rolo de islamaj virinoj en civilizo kaj en la aprezo de scio. Ŝi montris ke, eĉ en tiuj fruaj tagoj, islamaj virinoj estis same entreprenemaj kaj persistemaj kiel multaj marokaj virinoj estas hodiaŭ.

Premio Fatima Al Fihri[redakti | redakti fonton]

Premio Fatima Al Fihri estis kreita en 2017 ĉe la Universitato de Kajruano. Ĝi rekompencas iniciatojn por aliro de virinoj al trejnado kaj profesiaj respondecoj 6

Stipendio 'Erasmus Mundus Fatima Al Fihri' de la Eŭropa Unio[redakti | redakti fonton]

La Eŭropa Unio nomis stipendian programon por nordafrikaj universitatoj laŭ El-Fihriya, nome la Stipendio Erasmus Mundus Fatima Al Fihri [7] .

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Ĉar ĝia historio estis unue priskribita multajn jarcentojn poste, pro la manko de konkretaj informoj, ĝia ekzisto estis pridubita de kelkaj modernaj historiistoj[8][9].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (ar) "Fatima bint Muhammad Al-Fihri kaj la unua universitato en la mondo | islamaj esploristoj" Islamaj Esploristoj (par-AR). la 3-an de septembro 2015. Arkivita de la originalo, la 3-an de januaro 2018, alirite la 21-an de februaro 2018 .
  2. Noto 800 estas: deklaro pri gregoria dato antaŭ 1584
  3. Noto: 880 estas: deklaro pri gregoria dato antaŭ 1584
  4. Lulat, Y. G.-M.: A History Of African Higher Education From Antiquity To The Present: A Critical Synthesis Studies in Higher Education, Greenwood Publishing Group, 2005, ISBN 978-0-313-32061-3, p. 70
  5. (en) "JBC News - JBC News - 5 arabaj virinoj kiuj ŝanĝis la mondon . " jbcnews.net . Arkivita el la originalo la 27-an de oktobro 2017 . Alilrite la 8-an de junio 2019.
  6. Bano, Masooda. (2011-11-25) Women, Leadership, and Mosques: Changes in Contemporary Islamic Authority (angle). BRILL. ISBN 9004211462.
  7. https://web.archive.org/web/20141004081505/http://www.alfihri.eu/
  8. (en) University Al-Qarawiyyin in Fes: Brainchild of a Muslim Woman, en Inside Arabia , 15 septembro 2019. URL konsultita la 30-an de aŭgusto 2020 (arkivita el la originala, la 23an de januaro 2022.
  9. Jonathan M Bloom, Architecture of the Islamic west : North Africa and the Iberian Peninsula, 700-1800, ISBN 0-300-21870-2, OCLC 1121602964.alirite la 30-an de aŭgusto 2020.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]