Felsővadász
Etoso
Felsővadász [felŝOvadAs] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Szikszó. La loknomo signifas: supra-ĉasisto.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 19 km²
- Alto super marnivelo: 168 m
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.3707/20.9217
- Loĝantaro: 550
- Poŝtkodo: 3814
- Telefonprefikso: 46
Situo[redakti | redakti fonton]
Felsővadász situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Szikszó troviĝas 18, Encs kaj Edelény po 30, Miskolc 40 km-ojn.
Historio[redakti | redakti fonton]
La loko estis loĝata jam dum la paleolitiko kaj bronzepoko. La unua mencio devenis el 1279, pli frue ĉasistoj de la reĝo vivis tie. Zsigmond Rákóczi aĉetis la kampojn en 1517, sekve la familio komencis uzi la antaŭnomon "Felsővadászi". En la 16-a jarcento burgo konstruiĝis, kiun la turkoj okupis kaj bruldetruis en 1567. Vilaĝservoj estas lernejo, migra poŝto.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- romkatolika mezepoka preĝejo omaĝe al Sankta Jozefo, en 1601 kaj 1697 renoviĝis, turo konstruiĝis en 1862
- grekokatolika preĝejo omaĝe al Naskiĝo de Dipatrino
- Kastelo Rákóczi (Felsővadász) trakonstruita el la iama burgo, nun lernejo
- muzeeto
Famuloj[redakti | redakti fonton]
- naskiĝis en Felsővadász ĉirkaŭ en 1544 kaj mortis en 1608 duko de Transilvanio Sigmundo Rákóczi (1544-1608)
- naskiĝis en Felsővadász advokato, verkisto, akademiano László Bártfay
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungara kaj germana Vikipedioj
- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
- www.vendegvaro.hu
- www.gyaloglo.hu