Ferdinand Holböck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferdinand Holböck
Persona informo
Naskiĝo 13-an de julio 1913 (1913-07-13)
en Schwanenstadt
Morto 13-an de oktobro 2002 (2002-10-13) (89-jaraĝa)
en Salcburgo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo teologo • universitata instruisto • katolika sacerdoto
vdr
Tombejo de la Arkiabatejo Sankta Petro; kripto XXXI por katredralaj kapitulanoj
Tomboslabo de Holböck

Ferdinand HOLBÖCK (naskiĝinta la 13-an de julio 1913 en Schwanenstadt, mortinta la 13-an de oktobro 2002 en Salcburgo) estis aŭstra teologo kaj romkatolika pastro. Lia frato estis Carl Holböck, profesoro pri kanona juro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de gastejestro-komercisto li frekventis ekde 1924 Borromäum-kolegion kie li kun grandaj laŭdoj trapasis la abiturientan ekzamenon en la 1932-a jaro. Post li eniris la porpastran seminarion salcburgan kaj studis en Romo ĉe Kolegio Germanicum-Hungaricum. Tie li ricevis licencion pri filozofio en la 10.7.1935. En la 30.10.1938 li ordinitis pastro en la kirko de la menciita kolegio kaj celebris la primicon je la Preĝejo Sankta Mario de animo.

En 1940 li laŭdege doktoriĝis ĉe Sebastian Tromp pri teologio. En 1941 li iĝis kapelpastro je Neumarkt am Wallersee, poste helpparoĥestro en Zell am Ziller/Distrikto Schwaz. Poste li fariĝis paroĥestro en Golling kaj en Bad Hofgastein. Post nomumiĝo religiinstruisto en la 15.9.1945 li deĵoris kelkajn jarojn ĉe Federacia porinstruistina klerigejo je Salcburgo. En 1946 Holböck habilitiĝis per laboraĵo pri dogmatiko (Das Decretum Firmiter des IV. Laterankonzils im Lichte der Engellehre der Frühscholastik). Pli malfrue li estis universitata docento ĉe Salcburga universitato. Eksterorda profesoreco pri dogmatiko sekvis en 1948, orda en 1956. Inter 1964 kaj 1965 li estis dekano ĉe la fakultato pri teologio. Ĝis emeritiĝo li en 1983 li instruadis en Salcburgo kaj docentis inter 1984 kaj 1988 pri dogmatiko ĉe la altlernejo de Monaĥejo Heiligenkreuz. Krom instruado li senĉese aktivis animzorgante. Inter 1961 kaj 1964 li estis estro de la salcburga porpastra seminario kaj inter 1973 kaj 1988 li anis ĉe la kapitulo de la Katedralo de Salcburgo.

Holböck estis estro de la Maria Kongregacio (por viroj) kaj pli ol du jarcentoj redaktisto de Österreichisches Klerusblatt. Holböck eldonis plurajn librojn kaj intencis publiciste tre pri la honorado de sanktuloj, aparte ankaŭ de la pli modernaj. Marion li treege honoradis laŭ Fátima-tradicio. Li verkis multajn hagiografiajn aĵojn. Li ankaŭ apogis la kongregacion Opus Sanctorum Angelorum,[1] kaj akompanis la Asocion de Sankta Jozefo (de Obritzberg-Rust) kaj konsiladis la eldonantojn de la konservativegan gazeton Der 13..

Por la pridisputata libro „Anneliese Michel und ihre Dämonen“ de Felicitas Goodman li skribis la antaŭparolon.[2][3] Tie li defendis la du (pro morto de la demonhavintoj) akuzitajn ekzorcistojn Ernst Alt kaj Arnold Renz („…die sicher frei sind von jeder moralischen Schuld“).[4] Anneliese Michel mortis en 1976 post 67 ekzorcoj. Krome asertis Holböck en la menciita antaŭparolo ke ja ekzistas demonoj kaj kapablus ekposedi homajn animojn. Tiukuntekste li citis teologojn ekz. Karl Rahner, Heinrich Schlier kaj Joseph Ratzinger substrekante ke opinio ke ekzistas demonoj kaj animposedado ekzistas kaj en la Nova Testamento kaj laŭ katolika tradicia teologio.

Holböck mortis en la aĝo de 90 jaroj sekve de akcidento.

Membrecoj kaj honoroj[redakti | redakti fonton]

  • Pontificia Academia Theologica Internationalis (internacia pontifika akademio teologia), Romo
  • Marianischer Segenskreis (MSK)
  • apostola protonotaro
  • Ora honorsigno de Salcburgio (1983)
  • Aŭstra meritkruco pri artoj kaj sciencoj (1-a klaso; 1983)

Libroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Der eucharistische und der mystische Leib Christi in ihren Beziehungen zueinander nach der Lehre der Frühscholastik. Romo 1941.
  • Libera nos a malo. Überlegungen zur Kirchenkrise. Pustet, München/Salzburg 1972, ISBN 3-7025-0107-X.
  • Credimus. Kommentar zum Credo Pauls VI. Pustet, München/Salzburg, tria eldono 1973, ISBN 3-7025-0123-1.
  • Aufblick zum Durchbohrten. Christiana, Stein am Rhein 1990, ISBN 3-7171-0924-3.
  • Die neuen Heiligen der katholischen Kirche. Christiana, Stein am Rhein 1992, en pluraj volumoj.
  • Sergius von Radonesch. Der größte Heilige Russlands. Christiana, Stein am Rhein 1992, ISBN 3-7171-0968-5.
  • Die 33 Kirchenlehrer. Promoviert zum Doctor Ecclesiae. Christiana, Stein am Rhein 2003, ISBN 3-7171-1107-8.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Peter H. Görg: HOLBÖCK, Ferdinand. En: Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon (BBKL). Volumo 27, Bautz, Nordhausen 2007, ISBN 978-3-88309-393-2, kolumnoj 693–697.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Heiner Boberski: Das Engelwerk. Theorie und Praxis des Opus Angelorum. Otto Müller Verlag, Salzburg 1993, p. 220 ss. ISBN 3-7013-0854-3
  2. Felicitas D. Goodman: Anneliese Michel und ihre Dämonen. Unua eldono. Christiana: Stein an Rhein 1981, p. 7-13.
  3. Pri recenzo de la libro kun la antaŭparolo holböck-a kp. la jenan artikolon de la 8.12.1980 "EXORZISMUS: Hoch im Himmel" tie ĉi interrete).
  4. Christine Jeske: "Exorzismus-Prozess: Als der Teufel mit im Gericht saß." Ĉe: Mainpost, 3.12.2019

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]