Ferenc Bokros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Bokros
Persona informo
Naskiĝo 15-an de januaro 1891 (1891-01-15)
en Budapeŝto
Morto 11-an de septembro 1974 (1974-09-11) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Secondary School of Visual Arts
Okupo
Okupo grafikisto • poŝtmarkdesegnisto
vdr

Ferenc Bokros [bokroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bokros Ferenc estis hungara grafikisto, ilustristo, poŝtmarkoplanisto, etnografo.

Poŝtmarko fare de Ferenc Bokros

Ferenc Bokros [1] naskiĝis la 15-an de januaro 1891 en Budapeŝto, li mortis la 11-an de septembro 1974 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Bokros studis en Tutlanda Reĝa Industriarta Lernejo (1908–1909, 1911–1914) kaj Reĝa Modela Desegna Lernejo (1910-1918 kun interrompoj). Liaj plej gravaj instruistoj estis Ferenc Helbing, Károly Ferenczy, István Bosznay kaj Manó Vesztróczy. En 1911 li faris etnografian esplorvojaĝon en Transilvanio, en la sekva jaro en Supra Hungarujo. Dum la Hungara Sovetrespubliko li estis aktiva kaj havis postenojn kaj kreis afiŝojn. Inter la mondomilitoj li faris plej ofte etnografiajn grafikaĵojn. Inter 1954–1966 li faris libroilustraĵojn en redaktejo. Ekde 1959 li denove kreis poŝtmarkojn.

Elektitaj poŝtmarkoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj libroilustraĵoj[redakti | redakti fonton]

Lia pentraĵo[redakti | redakti fonton]

  • Hegyvidéki táj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-12-24. Alirita 2018-12-24.