Filipina Brzezińska-Szymanowska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Filipina Brzezińska-Szymanowska
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1800 (1800-01-01)
en Varsovio
Morto 10-an de novembro 1886 (1886-11-10) (86-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco PollandoRusia Imperio
Parencoj Maria Szymanowska
Okupo
Okupo komponistopianisto
vdr

Filipina (Szymanowska) Brzezińska (1800-1886) estis pola pianisto kaj komponistino naskita en Varsovio, filino de Franciszek Szymanowski kaj Agata Wołowska. Ŝi geedziĝis kun Franciszek Jakub Brzeziński (1794–1846) kaj havis kvar infanojn.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Filipina Brzezinska estis unu el la tri talentaj virinoj, pianistoj kaj komponistoj kiuj signis la polan artmuzikon de la 19-a jarcento. Kune kun Filipina elstaris ŝia bofratino Maria Szymanowska ( 1789-1831) de kiu ŝi estis influita kiel komponistino, kaj Tekla Bądarzewska (1829/1834 –1861) kies pianluda "Preĝo de la Virgulino" akiris internacian famon.

Filipina studis pianon en Sankt-Peterburgo ĉe Charles Mayer, kaj iom post iom ŝi akiris rekonon kiel pianisto kaj kiel la verkistino de multaj pianludaj pecoj en brila stilo: fantazioj, nokturnoj, kaj valsoj. Ŝi ankaŭ komponis pecojn por orgeno kaj kantoj, plejparte pri religiaj temoj: “Kompatema Dio”, “Kanto al Sankta Viktoro”, “Kanto en Problemo”, “Ave Maria” kaj aliaj.

La Majaj Kantoj, dediĉitaj al la Dipatrino Maria, komenciĝis en Eŭropo en la 13-a jarcento, fare de la reĝo de Hispanio, Alfonso la 10-a. Ili estis adoptitaj en Pollando meze de la 19-a jarcento. Tiuj religiaj okazaĵoj estis por la poloj ankaŭ patriotaj esprimoj. Tio ĉar la aŭtoritatoj precipe en la dispartigo de Prusio, malpermesis la uzon de la pola lingvo en preĝejoj, krome estis malpermesitaj la renkontiĝoj. Tamen la preĝoj kaj kantado ĝeneraliĝis dum la Majaj diservoj ĉe vojflankaj kapeloj kaj statuoj de la Dipatrino. Ili okazis per strikta gardado de la vojo: kiam la ĝendarmoj alproksimiĝis, la gardanto avertis la partoprenantojn por ke ili kaŝu sin en la arbaro ĉirkaŭ la kapeloj.

En tia situacio kreskis la bezono je religiaj kantoj en la pola lingvo. Estis kreitaj kantokolektoj kiuj estis kantataj kun speciala entuziasmo kaj hejme kaj dum la religiaj renkontiĝoj. Tiaj kantoj estis komponitaj kun tekstoj de diversaj poetoj, kiel: Mikołaj Sęp Szarzyński, Franciszek Karpiński, Adam Mickiewicz, Karol Antoniewicz.

Unu el la kantoj komponitaj fare de Filipina Brzezińska, kiu ĝojigis Varsovion tiutempe, estas titolita ‘Ne lasu nin’ kaj estis dediĉita al la Dipatrino. Ĝi havis 4 eldonojn en la pola, publikigitaj inter 1870 kaj 1915. La teksto de la pastro Karol Antoniewicz estas malĝoja. Eble la tono de tiu ĉi kanto estis influita de la sangaj eventoj kiuj okazis en Galegio en 1846, kiujn la poeto travivis kiel pastro. Ankaŭ la melodio de ĉi tiu kanto estas kortuŝa kaj drameca. Ĝi estis ofte kantata en preĝejoj dum la Januara Ribelo kiel speco de nacia himno. En la sekva jarcento la gvidanto de la Signum Ensemblo, Stanisław Głowacki, bele aranĝis ĝin por miksita koruso.

Kelkaj el la komponaĵoj de Filipina Brezezinska estis publikigitaj, plejparte je ŝia propra elspezo aŭ fare de bonkonataj varsoviaj eldonistoj. Estis verkoj kiuj eĉ meritis du eldonojn en la sama jaro, kiel ekzemple ‘Nokturno por fortepiano’ (1827) kaj la ‘6 contredanses françaises pour le piano forte’ (1836). La “Kanto en Problemo” dediĉita al la Sankta Patrino estis eldonita du foje en la pola inter la jaroj 1860 kaj 1861; “La Sonorilo” estas nokturno por piano kiu havis ankaŭ du eldonojn (1871).

Ŝiaj verkoj inkludas teknike kaj muzike progresintajn pianludojn. Ŝi estis granda patrioto kiu, sub la  preteksto de muzikaj vesperoj, invitis grandajn polajn konspirantojn al sia domo.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 134 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Elektitaj verkaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Nocturne
  • Verlaß uns nicht (ne lasu nin)
  • Dek kvin mallongaj preludoj por organo
  • En la Tatra Montoj
  • Urbi et Orbi, kantato

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]