Filipo la 1-a (Kastilio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Filipo la 1-a de Kastilio)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Filipo la Bela
Filipo la Bela
Reĝo de Kastilio kaj Leono
Antaŭulo vidu sube
Sekvanto vidu sube
Persona informo
Filips
Naskiĝo 22-an de junio 1478 (1478-06-22)
en Bruĝo
Morto 25-an de septembro 1506 (1506-09-25) (28-jaraĝa)
en Burgoso
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Reĝa Kapelo de Granado vd
Religio rom-katolika vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Reĝlando Kastilio vd
Familio
Dinastio Habsburgoj vd
Patro Maksimiliano la 1-a vd
Patrino Maria de Burgonjo vd
Gefratoj Margareto de Aŭstrio • George of Austria • Kornelio de Aŭstrio vd
Edz(in)o Johana de Kastilio vd
Infanoj Eleonoro de Habsburgo • Karlo la 5-aIzabela de AŭstrioFerdinando la 1-aMaria de AŭstrioKatarina de Kastilio • Rietje Koane vd
Parencoj Fernando la 2-a de AragonoHenriko la 8-aIsabel la 1-a vd
Profesio
Okupo reganto vd
Reĝo de Kastilio kaj Leono
Dum kune kun Johana de Kastilio
1504 - 1506
Antaŭulo Izabela la 1-a
Sekvanto Karolo la 1-a
Duko de Burgonjo
Dum 1482 - 1506
Antaŭulo Maria kaj Maksimiliano la 1-a
Sekvanto Karlo la 2-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Filipo la 1-a de Kastilio, nomata "la Bela", hispane Felipe el Hermoso (naskita la 22-an de julio 1478 en Bruĝo, Belgio, mortinta la 25-an de septembro 1506 en Burgos, Hispanio) estis la unua hispana reĝo el la dinastio Habsburgoj, kiu regis mallongtempe super Kastilio, Leono kaj Granado.

Filipo la Belulo de Kastilio

Filipo estis filo de Maksimiliano la 1-a de Habsburgo kaj de Maria de Burgonjo, el kiu li heredis la Malaltajn Landojn (1493). Li edziĝis kun Johana de Kastilio, "Johana la Freneza", filino de la Katolikaj Gereĝoj de Hispanio.

Post la morto en 1504 de Izabela de Kastilio, ŝia filino Johana heredis la kastilian reĝlandon. Pro la malbona stato de Johana, estis disputo inter la vidvo Ferdinando kaj lia bofilo Filipo, kiuj akiris interkonsenton en 1505 por kune regi en Kastilio. La malkonsento akriĝis baldaŭ post la alveno de la paro al la Iberia Duoninsulo, kaj nova interkonsento en junio 1506 en Villafáfila donis la povon al Filipo, dum Ferdinando retiriĝis en Aragonon.

Post tri monatoj, Filipo mortis subite. Laŭ la plej konata rakonto, li trinkis malvarman akvon post pilkoludo, kiu donis al li febron kaj kaŭzis lian morton. Tiutempaj versioj sugestis venenigon. Post la morto, lia vidvino muntis funebran ekspedicion, kiu daŭros plurajn monatojn, tra granda parto de Kastilio.

Filipo kaj Johana havis ses gefilojn, inter ili du postajn imperiestrojn: