Saltu al enhavo

Fina Venko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Fina Venko (aŭ Fina Sukceso, oficialigo de Esperanto, ĝenerala enkonduko de Esperanto, pracelo) estas la ideo, ke iam ĉiuj homoj (aŭ signifa parto de ili) en la tuta mondo parolos Esperanton kiel duan lingvon. Se ĉi tio okazos, ni vidos la rezultojn menciitajn ekzemple en la Manifesto de Prago. Ĉefe kadre de la Esperanta Civito oni nomas tiun idearon finvenkismo. Ĉar la esprimo "Fina Venko" aspektas iom militista, kelkaj Esperantistoj nun provas enkonduki la alternativan esprimon "Fina Sukceso".

Desubismo kaj desuprismo

Principe ekzistas du vojoj al fina venko, "aŭ per laborado de homoj privataj, t.e. de la popolaj amasoj, aŭ per dekreto de la registaroj" (Zamenhof, 1910[1]). La unuan vojon oni nomas desubismo, la duan desuprismo. En sia parolado en 1910 Zamenhof esprimis la opinion, ke "plej kredeble nia afero estos atingita per la vojo unua, ĉar al tia afero, kiel nia, la registaroj venas kun sia sankcio kaj helpo ordinare nur tiam, kiam ĉio estas jam tute preta".

Raŭmismo

Kontraŭe, Raŭmismo konsideras la Finan Venkon mito, kiu karakterizas norme orientitan movadon. Raŭmistoj disvastigas Esperanton pro ĝiaj valoroj, kiuj realiĝas en la esperanta komunumo, perceptata kiel memelektita diaspora lingva grupo (kongrue al la Universala Deklaracio de Lingvaj Rajtoj, art. 1, par. 5). La raŭmistoj volas aparte akcenti la rolon de Esperanto kiel grupa identigilo kaj arta perilo.

Kion signifus atingi la Finan Venkon

La Fina Venko ne estas afero de nura politika proklamo kaj enkonduko en lernejojn. Necesos ĉiutage tradukadi ĉiujn dokumentojn, kiuj nun aperas en la angla, alie la uzantoj restus fidelaj al tiu lingvo. La lingvo do ĉiutage kaj senfine devos batali pri sia pozicio kaj neniam venkos definitive. Por tiuj laboroj necesos ampleksaj vortaroj Esperantaj-nacilingvaj kaj inversaj, ĝeneralaj kaj fakaj, kiujn povas ellabori nur esperantistoj, ĉar la instancoj Esperanton ne scias.

Provo de redifino por la 21-a jarcento

Ne malmultaj esperantistoj (ne nur la t.n. raŭmistoj) dubas, ĉu la supra absoluta difino "...iam ĉiuj parolos..." estas vere necesa, dezirinda kaj akordigebla kun la lingvaj homaj rajtoj, laŭ kiuj ĉiu individuo libere elektu, kiun lingvon uzi. Krome la vorto venko ofte pensigas pri venkito, eĉ pri milito. Tiaj konsideroj povas konduki al nova kompreno de la temo kaj al ekzemple tia tezo:

La movado por la enkonduko de Esperanto definitive sukcesis, kiam en ĉiuj lernejoj eblas elekti Esperanton kiel lernobjekton.

Ankaŭ tio ankoraŭ estas celo malproksima, tamen pli realisma. Se pravas la asertoj pri la avantaĝoj de Esperanto, tiam la diferenco al la tradicia vortigo estas nur teoria, ĉar antaŭvideblas, ke en tiaj kondiĉoj la lingvo tre verŝajne populariĝus kaj disvastiĝus poiome pli kaj pli. Kontraste al tio, administre decidita ĝenerala deviga enkonduko povus provoki fortegan reziston, pro la konataj psikologiaj defendomekanismoj.

Kelkaj preferas paroli pri sukceso anstataŭ fina venko. Tio ankaŭ plifaciligas la argumentadon:

  1. Plene sukcesis la evoluo de la lingvoprojekto Esperanto al lingvo uzebla en tre multaj kampoj.
  2. La parolantaro de tiu lingvo ene de 120 jaroj evoluis de unu parolanto al almenaŭ 100.000 regulaj parolantoj nun. Kompare kun la angla ĝi progresis de la rilato 1 : 100.000.000 en 1887 al proksimume 1 : 1000 hodiaŭ. En komparo kun aliaj lingvoj lernataj kiel fremdlingvoj Esperanto atingis intertempe lokon inter 15 kaj 50, depende de la lando kaj aliaj faktoroj[2].
  3. Ne sukcesis ĝis nun akceptigo de Esperanto kiel ĝenerale instruata kaj uzata internacia lingvo.

Notoj kaj referencoj

  1. "La celo, por kiu ni laboras, povas esti atingita per du vojoj: aŭ per laborado de homoj privataj, t.e. de la popolaj amasoj, aŭ per dekreto de la registaroj." En: Parolado dum la UK 1910
  2. Statistiko de Esperantujo

Eksteraj ligoj

grekeMalgranda Fina Venko en Hungario