Fingroringo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moderna vira ringo el ŝtalo kun tribaj gravuroj.
Fingroringo kun ĝemoj (tekniko komuna en suda Barato).
Variaj piedfingraj ringoj
Kiel Ministro de Ekonomio, Walther Funk akcelis la procezon de rearmado kaj kiel prezidento de la Reichsbank bankigis por la SS la orajn ringojn de la viktimoj de Buchenwald.

Fingroringo estas fingra aŭ piedfingra ornamaĵo. Kutime la fingroringoj estas surmetataj sur la kvara manfingro (tial nomata ringofingro) kaj sur la dua piedfingro.

Piedfingra ringo[redakti | redakti fonton]

Piedfingra ringo' estas ornama ringo farita el metaloj aŭ ne-metaloj teorie uzitaj sur iu ajn el la piedfingroj. La dua piedfingro de ĉiu piedo estas plej ofte uzata, ĉar proporcie ĝi estas la plej longa kaj do la plej facila piedfingro por enigi ringon kaj resti sen esti konektita al io alia. En plej multaj okcidentaj landoj tia ringo estas relative nova moda akcesoro, kaj tipe havas neniun simbolan signifon. Ĝi estas kutime portata nudpiede, aŭ kun sandaloj, aŭ kun zorioj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej malnovaj ringoj havas pli ol 21.000 jarojn, kiel ekzemple la fingroringoj el mamuta eburo trovitaj en Pavlov, Ĉeĥio.

Ringojn oni uzis ne nur kiel ornamaĵo, sed ankaŭ kiel pagilo. Ringa mono certe estis unu el la pramonoj.

Unuaj ringoj estis faritaj el ostoj, eble ankaŭ el ligno kaj fungoj, ŝtono, sukceno kaj poste el bronzo, kupro, fero kaj nobelaj metaloj. Tra la kulturhistorio ringoj ricevis la plej diversajn signifojn.

Ringoj estis simboloj de regantoj, signalis anon de kredokomunoj, estis iloj por ritoj aŭ montris donitan geedziĝpromeson. Sed aldone ringoj ĉiam ankaŭ estis ilo por memprezentado.

Ringograndecoj[redakti | redakti fonton]

Tra la mondo ekzistas diversaj mezuroj por fingroringoj:

Mezuroj tramondaj
viena unuiga mezuro franca mezuro Pacha mezuro diametra mezuro angla mezuro amerika mezuro
40 0 ? 12,5 1
40,5 0,5 ? 12,9 1 -
41,5 1,5 ? 13,4 D 2
43 3 ? 13,8 E 2 -
44,5 4,5 ? 14,2 F 3
45,5 5,5 ? 14,6 G 3 -
47 7 ? 15 H 4
48 8 ? 15,4 I 4 -
49,5 9,5 ? 15,8 J 5
50,5 10,5 ? 16,2 K 5 -
52 12 ? 16,5 L 6
53,5 13,5 ? 17 M 6 -
54,5 14,5 ? 17,5 N 7
56 16 ? 17,8 O 7 -
56,5 16,5 ? 18 P 8
58,5 18,5 ? 18,5 Q 8 -
59,5 19,5 ? 19 R 9
61 21 ? 19,5 S 9 -
62,5 22,5 ? 19,9 T 10
63,5 23,5 ? 20,3 U 10 -
65 25 ? 20,5 V 11
66 26 ? 21 W 11 -
67,5 27,5 ? 21,5 X 12
69 29 ? 22 Y 12 -
70 30 ? 22,5 Z 13

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]