Fjodor Tjutĉev
Fjodor Ivanoviĉ TJUTĈEV (ruse Фёдор Иванович Тютчев; naskiĝis la 5-an de decembro, 1803, mortis la 27-an de julio, 1873[1]) estis elstara rusa poeto kaj diplomato.
Li longe loĝis en Munkeno kaj Torino, estis konato de Heinrich Heine kaj Friedrich Schelling. Tjutĉev ne partoprenis en literatura vivo kaj ne konsideris sin verkisto.
Konserviĝis 400 liaj poeziaĵoj, kaj ili ĝis nun estas ofte citataj en Rusio. Dum 1830-aj jaroj liaj poezaĵoj apartenas al tradicio de eŭropa (precipe germana) romantikismo, tio estas filozofia liriko ĝenerale pri universo, sorto de homo, naturo. En 1840-aj jaroj Tjutĉev verkis kelkajn politikajn artikolojn, en kiuj temas pri rilatoj inter Rusio kaj Okcidenta civilizo. En 1850-aj jaroj Tjutĉev kreis serion de poezaĵoj pri amo, en kiuj li rakontis pri amo kiel pri tragedio. Poste tiuj poezaĵoj estis asociitaj en tiel nomata «ciklo de Denisjeva», la poezaĵoj estis dediĉitaj al Jelena Denisjeva, koramikino de la poeto. En 1860-70-aj jaroj en kreaĵoj de Tjutĉev dominis politikaj temoj.
La plej fama poezaĵo de la poeto estas «Silentium!» — maldolĉa alvoko al silento, bedaŭro pri tio, ke homoj ne povas plene kompreni unu la alian.
La plej oftaj citatoj de Tjutĉev estas:
- Eldirita ideo jam estas falsa (Мысль изреченная есть ложь)
- ...
- Ĉu povas kor' eldiri sin?
- Alia ĉu komprenos vin?
- De l'tuta viv' internas log',
- dirita penso — jam mensog'.
- ...
- (traduko de Jurij Karcev)
- Ni ne povas antaŭdiri kiel nia vorto reagos (Нам не дано предугадать, как слово наше отзовется)
- Diveni eĉ ne povas ni
- Pri kiel eĥos vorto nia
- Ricevas ni kunsenton ian
- Simile gracon por anim’
- (traduko de Surmato)
- Ne eblas racie kompreni Rusion (Умом Россию не понять)
- Rusion ne komprenos vi
- Kaj ne mezuros per pesilo:
- Aparta estas ĝia viv’,
- Nur eblas kredi je Rusio
- (traduko de Surmato)
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Tiam en Rusio oni uzis ne gregorian, sed julian kalendaron kaj laŭ ĝi Tjutĉev naskiĝis 23-an de novembro 1803, mortis 15-an de julio 1873