Flago de La Bahamoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Flago de la Bahamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Flago-de-la-Bahamoj.svg

La ŝtata flago de La Bahamoj havas nigran triangulon direktitan dekstren, kaj tri striojn de marbluo, oro, kaj marbluo. La flago estis adoptita la 10-an de julio 1973, la tago de sendependiĝo de la lando.

Dezajno[redakti | redakti fonton]

La koloroj havas kulturan, politikan, kaj regionan signifojn. La oro referencas la brilantan sunon[1] – kaj aliajn terajn naturajn provizaĵojn – dum marbluo reprezentas la akvon ĉirkaŭ la lando. La nigro estas simbolo de "forto"[1][2] de la bahama popolo, kaj la triangulo donas senson de ilia rezoluta eco por kultivi la abundajn naturajn provizaĵojn sur la tero kaj en la maro.[3]

La oficialaj koloroj estas:[4]

Koloro Pantone RGB Deksesume CMYK
Blua 3145 0, 119, 139 #00778B 30, 0, 24, 100
Flava 123 255, 199, 44 #FFC72C 0, 16, 89, 0
Nigra Neniu 0, 0, 0 #000000 0, 0, 0, 100

Historiaj flagoj[redakti | redakti fonton]

Flag Duration Use Description
Flag of the Bahamas (1869-1904).png 1869–1904 Flago de la reĝa kolonio de la Bahamaj insuloj Brita blua flago kun la emblemo de la reĝa kolonio, kiu estis brita ŝipo ĉasanta du piratajn ŝipojn kun la devizo "Expulsis piratis restituta commercia" (Piratoj forigitaj, komerco restarigita).
Flag of the Bahamas (1904–1923).svg 1904–1923 Flago de la reĝa kolonio de la Bahamaj insuloj La krono kaj emblemo ŝanĝiĝis al doma krono de la Tudoroj.
Flag of the Bahamas (1923–1953).svg 1923–1953 Flago de la reĝa kolonio de la Bahamaj insuloj La krono ŝanĝiĝis al Edvard-stila reĝkrono.
Flag of the Bahamas (1953–1964).svg 1953–1964 Flago de la reĝa kolonio de la Bahamaj insuloj Brita blua flago kun la emblemo de la reĝa kolonio, kun krono de reĝino por la nova reĝino.
Ensign of the Bahamas (1953–1964).svg 1953–1964 Flago de la reĝa kolonio de la Bahamaj insuloj Brita ruĝa flago kun la emblemo de la reĝa kolonio, kun krono de reĝino por la nova reĝino.
Flag of the Bahamas (1964–1973).png 1964–1973 Flago de la reĝa kolonio de la Bahamaj insuloj Brita blua flago kun la emblemo de la reĝa kolonio, kun krono de reĝino.
Ensign of the Bahamas (1964–1973).svg 1964–1973 Flago de la reĝa kolonio de la Bahamaj insuloj Brita ruĝa flago kun la emblemo de la reĝa kolonio, kun krono de reĝino.

Maraj flagoj[redakti | redakti fonton]

Civila postflago
Civila antaŭflago
Mararmea antaŭflago
Registara flago
  1. 1,0 1,1 “Flag of the Bahamas”, Encyclopædia Britannica. necesas abono
  2. https://www.tripsavvy.com/are-bermuda-and-the-bahamas-in-the-caribbean-1487679Ŝablono:Unreliable source?
  3. Bahamas, The. The World Factbook. CIA. Alirita July 2, 2014.
  4. Ŝablono:FOTW