Flago de Ĉado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nacia flago de Ĉado estas vertikala trikoloro konsistanta el blua, flava kaj ruĝa strioj. Blua estis anstataŭita de verda por eviti konfuzon kun najbaraj ŝtatoj. La baza dizajno estas la sama kiel tiu de la flago de Rumanio, la flago de Andoro kun blua parto pli hela, la flago de Moldavio same kun blua parto pli hela kaj centre la moldavia ŝtata blazono, kaj flago de Queen's University en Kingstono, Ontario, Kanado, kun blua parto ankoraŭ pli malhela kaj aldona krono bildigata sube.[1]

Blua simbolas, oficiale, la ĉielon, esperon, kaj akvon; flava la sunon kaj la dezerto en la nordo de la lando; ruĝa progreson, unuecon, kaj oferon. Ruĝa ankaŭ memorigas la sangon forverŝita por sendependeco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La flago de Queen's University en Kingstono, Ontario, Kanado ankoraŭ bildigas etan oran kronon supre maldekstre.
    la flago de Queen's University