Flava nufaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flava nufaro

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Nimfealoj Nymphaeales
Familio: Nimfeacoj Nymphaeaceae Asteraceae
Genro: Nuphar
Nuphar lutea
(L.) SM. 1809
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Flava nufaro (Nuphar lutea, sin.: Nuphar luteum[1]), ankaŭ nomata stavorozo, estas plantspecio el la familio Nimfeacoj (Nymphaeaceae). Kiel ĉiuj nimfeacoj, ĝi estas ekzemple en Germanujo sub protekto. La scienca nomo Nuphar estis uzata de Dioskorido kaj venas verŝajne de la egipta „nu-far“.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Flava nufaro hejmiĝas de la oriento de Usono tra Karibio, en grandaj partoj de Eŭrazio ĝis Nordafriko. La plantoj bone kreskas en starantaj ĝis malrapide fluantaj akvoj.

Kiel ĝardenplanto flava nufaro havas similajn postulojn kiel blanka nimfeo. Ĝi povas male al ĝi kreski ankaŭ en ombro.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Nuphar lutea estas multjara herba planto. Tiu akvoplanto formas rizomojn kiel rezervorganojn, kiuj dikas 3–8 cm. En neprofunda akvo la folioj staras super la akvonivelo, en profundaj akvejoj la folioj naĝas sur la akvosurfaco. La folioj havas longan pedunklon ĉ. 50 cm. Vastaj aerkanaloj kondukas aeron al la rizomoj. La folioplato ne estas ronda, sed ren-forma ĝis kor-forma; ĉ. 15–30 cm longa kaj 10–22 cm larĝa. Se la planto ne havas sufiĉe da spaco, ĝi kreskigas grandajn ondajn foliojn, kiuj similas al la folioj de ordinara rabarbo sub la akvonivelo. Post la trodenseco la planto ricevas denove normalajn foliojn.

La floroj superas ĉe fortaj 50 cm longaj pedunkloj la akvonivelon. La forte flavaj duseksaj,radiosimetriaj floroj havas diametron de 4–12 cm kaj similas laŭ formo kaj koloro al supergrandaj marĉaj kaltoj. Floro havas 5 flavajn sepalojn, ĝis 25 petalojn, 11–22 flavajn stigmajn radion kaj multajn flavajn stamenojn. Matene la floro malfermiĝas kaj fermiĝas ree fruposttagmeze. La planto floras inter julio kaj septembro.

La frukto havas diametron de ĉ. 2,5 cm. La olivverdaj, ovoformaj kaj glataj semoj grandas ĉ. 5 mm.

La kromosomnombro estas 2n = 34.[2]

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Veneneco kaj manĝebleco[redakti | redakti fonton]

La planto estas venena, precipe la rizomo.

Efika substanco: laŭ malnovaj indikoj 0,4 % nufarino kaj β-nufaridino, ĉefa alkaloido desoksinufaridino.

La semoj estas en rostita stato manĝeblaj.[3]

Fotoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Otto Zekert (Hrsg.): Dispensatorium pro pharmacopoeis Viennensibus in Austria 1570. Berlin 1938, S. 148
  2. Erich Oberdorfer: Pflanzensoziologische Exkursionsflora für Deutschland und angrenzende Gebiete. 8. Auflage. Verlag Eugen Ulmer, Stuttgart 2001, ISBN 3-8001-3131-5. Seite 392.
  3. Russ Cohen: The Quick Guide to Wild Edible Plants: Easy to Pick, Easy to Prepare. In: Rhodora 116, Nr. 965, 2014, S. 102–106.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Fritz Lense: Geschützte Pflanzen und Tiere. Prisma-Verlag Gütersloh 1987, ISBN 3-570-09916-4.
  • Wegweiser durch die Natur, Wildpflanzen Mitteleuropas. ADAC München 1989, ISBN 3-87003-352-5.
  • R. Düll/ H. Kutzelnigg: Taschenlexikon der Pflanzen Deutschlands und angrenzender Länder, 7. Auflage, Quelle & Meyer-Verlag, 2011, ISBN 978-3-494-01424-1.
  • Roth/Daunderer/Kormann: Giftpflanzen Pflanzengifte. 6. Auflage (2012), ISBN 978-3-86820-009-6.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]