Arbara kanario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Flavabrova kanario)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arbara kanario

Arbara kanario
Arbara kanario
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Serinus
Specio: 'S. scotops'
Serinus scotops
(Sundevall, 1850)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Arbara kanarioFlavabrova kanario (Serinus scotops) estas malgranda paserina birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Serinoj kiu enhavas la faman specion de la Kanario kaj aliajn similajn speciojn.

Ĝi troviĝas en Sudafriko kiel endemio. Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montararbaroj.

Estas birdo simila al proksimaj parencoj nome la Citronkanario (Serinus citrinelloides) kaj la Nigramaska kanario (Serinus capistratus) kaj tiele ĝi estas kanario olivverdeca supre kun nigreca strieco en dorso kaj ĉefe en flugiloj kaj verdecflava sube kun griza nuanco en supra brusto, strieca en brustoflankoj kaj tutflava ventre sed kun strieco ankaŭ en ventroflankoj. La kapo estas tre olivecgriza kun iom grizeca masko (frunto, vizaĝo kaj mentono) kontrasta kun hela kornokolora beko, pli hela kaj anguleca en suba makzelo. Super tiu malhela masko ege kontrastas tre helflava superokula strio kio havigas al la specio la alternativan nomon, dum la krono estas olivecgriza kaj tre markate malhele strieca. La kruroj estas rozkolorecaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]