Flaveta brunelo
Brunelo flaveta | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Prunella laciniata: infloresko
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Prunella laciniata | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Brunelo flaveta (Prunella laciniata L., 1763) estas specio el la genro Brunelo (latine Prunella) kaj el la familio Lamiacoj.
Brunelo flaveta estas plurjara planto, de 5-30 cm. Ĝi similas la specion Brunelo ordinara sed la tuta planto estas pli dense harkovrita.
Folioj: ili paras, aspektas baze elipse longaj kaj ekde la mezaj plumforme kun foje longaj kaj stretaj dentoj. La bazaj folioj pli oftas kaj pli longas ol la supraj. Ili posedas petiolon. La superaj folioj ĉirkaŭas la tigon.
Infloresko: ĝi estas cilindra spiko tutsupre de la tigo. Bone vidiĝas verticilaj brakteoj subtenantaj la kalikon. La sepaloj dividiĝas en du partoj, la supra, larĝa kun pintetoj borde ruĝaj, la subaj dupintaj.
Kaliko: ĝi dense harkovratas; la korolo, flaveta aŭ blanketa, larĝas je 15 mm. Pro ofta hibridiĝo kun la Brunelo ordinara, ĝi eĉ povas ricevi iomete da violkoloro. La supera lipo posedas tri dentojn apenaŭ videblajn, kies meza tre larĝas. La suba lipo fendiĝas ĝis la mezo, formante du lobojn forte ciliajn.
Vivmedio: aridaj kaj sekaj lokoj, ĉefe kalkaj, en Eŭropo, okcidenta Azio kaj Nordafriko.
Florado: junio-aŭgusto.