Flavgriza emberizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavgriza emberizo
Flavgriza emberizo
Flavgriza emberizo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Emberiza
Specio: E. cineracea
Emberiza cineracea
(Brehm, 1855)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Flavgriza emberizo, Emberiza cineracea, estas birdo de la grupo de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj.

Ĝi reproduktiĝas en suda Turkio kaj suda Irano, kaj vintrumas ĉirkaŭ la Ruĝa Maro en nordorienta Afriko kaj Jemeno. Estas kelkaj izolataj populacioj ĉe bordoj de Eŭropo en insuloj de la Egea Maro. La Flavgriza emberizo reproduktiĝas en seka ŝtonecaj montodeklivoj. Ties normala ovaro estas de 3 ovoj.

La Flavgriza emberizo estas relative granda (16–17 cm longa), svelta emberizo kun longa, blankangula vosto. La termino flavgriza priskribas ties kolorojn. Ĝi estas malpli strieca ol multaj emberizoj kaj havas dikan palan bekon. Ĝi havas grizecan dorson kun nur nuancaj malhelbrunaj markoj, kaj brunecan nuancon en flugiloj.

La maskla plenkreskulo havas flavecan kapon (kun iom da grizeca nuanco), kun pli brilaj mustaĉa linio kaj gorĝo. En la nomiga raso de sudokcidenta Turkio, la resto de subaj partoj estas ankaŭ flavaj, sed la orienta formo E. c. semenowi havas grizajn subajn partojn.

Ino estas brunecgriza supre kun blankeca gorĝo kaj flava nur en la mustaĉa strio. Junuloj havas senmarkan helan ventron kaj striecon en brusto.

La alvoko estas akra cĉrip, kaj la kanto estas raŭka zru- zru-zru-zru.

La Flavgriza emberizo manĝas ĉefe semojn, kiel aliaj emberizoj. Ĝi manĝas insektojn ĉefe dum idomanĝigado.

Tiu specio estis malkovrita de Hugh Edwin Strickland, sed priskribita unuafoje al la scienco de Christian Ludwig Brehm.

Referencoj[redakti | redakti fonton]