Flia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flia
Bakante ĉe fajro

Flia, ankaŭ konata kiel fliflija, estas manĝo en la albana kuirarto [1] kaj la kosova kuirarto [2], ĉefe en la montaj regionoj, fine en la albanaj popoloj de eks-Jugoslavio [3]. Ĝi konsistas el multoblaj krespaj tavoloj kovritaj per kremo kaj servitaj kun Feta-fromaĝo, mielo, ĵeleo, pikloj, sekigita pruno [4] aŭ aliaj plenigaĵoj; ĝi povas akompani teon [5].

La 18-a de marto estas agnoskita kiel Flia Tago, en kiuj familioj invitas siajn parencojn por prepari kaj manĝi ĝin [6]. Nuntempe, flia plejparte prezentatas en grandaj sociaj renkontiĝoj, geedziĝoj, naskiĝoj kaj aliaj ceremonioj kaj sociaj okazaĵoj [7].

Flia postulas tre simplajn ingrediencojn: farunon, akvon, buteron, jogurton kaj salon. La ĉefaj ingrediencoj (faruno, akvo kaj salo) estas miksitaj kune ĝis havi teksturon similan al krespa pasto [8]. Flia estas tradicie kuirita sur fajro en oleo ĉe teps (metala formilo). Cetere, la tiel nomata sako - ia cirkla metala ĉapo kovrante teps - kie ardaĵoj kaj cindroj estas metitaj. Tiel, la flia estas kuirita ne nur malsupre sed supre. Tial, kiam preparas manĝaĵon sur varma telero devus inkludi pliajn alta varmo [9].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Malkovri Albanio [1] Arkivigite je 2016-05-02 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Kosova turisma gvido [2] Arkivigite je 2016-03-21 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Kiu estas Flija? [3]
  4. Albana Turismado [4] Arkivigite je 2017-04-29 per la retarkivo Wayback Machine
  5. Albana kuirarto [5] Arkivigite je 2017-04-28 per la retarkivo Wayback Machine
  6. Naciaj Manĝoj, ĉe Let'sch Focus [6]
  7. Albana kuirarto [7] Arkivigite je 2017-04-28 per la retarkivo Wayback Machine
  8. Recepto [8]
  9. Malkovri Albanio [9] Arkivigite je 2016-05-02 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]