Foliero
Folieto, foliero aŭ foliolo[1] ( latine : foliolum ), estas eta parto de kunmetita folio. Laŭ aranĝo de la folietoj, estas malsamaj specoj de kunmetitaj folioj:
- Pinata: la folietoj estas flanke de la flortigo. Oni distingas:
- parapinata, se la nombro de folietoj estas para,
- neparapinata se la nombro de folietoj estas nepara.
- Trifolieta, kiel ĉe la trifolio.
- Fingrata, se la folietoj similas manaj fingroj.
Kelkfoje, la folietoj mem povas esti kunmetitaj de folietetoj, kiel ĉe kristodorna glediĉio ( Gleditsia triacanthos ). Tiel, la folioj estas dupinataj.
Ĉe plantoj, precipe ĉe fabacoj, la lasta folieto estas modifinta kiel ĉiro.
Referencoj
- ↑ Plena Ilustrita Vortaro, 2002, p. 352
|