Fortika kofeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fortika kofeo
Folioj kaj detalo de floro pri fortika kofeo
Folioj kaj detalo de floro pri fortika kofeo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Subregno: Vaskulaj plantoj Tracheophyta
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Gencianaloj Gentianales
Familio: Rubiacoj Rubiaceae
Genro: Kofeo Coffea
Coffea canephora
Pierre ex A. Froener
Sinonimoj

Coffea robusta L. Linden

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Beroj de Coffea canephora

La fortika kofeo (Coffea canephora), estas specio de kofeo indiĝena de la centra kaj okcidenta Subsahara Afriko. Komune konata kiel Coffea robusta, la scienca nomo estas Coffea canephora, kiu fakte inkludas du precipajn subspeciojn, robusta, kiu elrigidiĝas rekte kaj nganda, kun ĝiaj multaj stemoj formantaj grandan arbuston[1].

Coffea canephora bezonas malpli zorgon ol la Coffea arabica kaj estas do malpli multekosta por produkti ĝin. La Fortika kofeo enhavas pli da kafeino ol la Arabia kofeo: de 1,7% ĝis 4% anstataŭ 0,8% ĝis 1,4%. En 2013, proksimume 30% el la tutmonda produktado de kafo originis de Fortika kofeo[2].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La planto havas malprofundan radiko-sistemon kaj kreskas kiel fortika arbo aŭ arbusto al ĉirkaŭ 10 metroj. Ĝiaj floroj malregulas, prenante ĉirkaŭ 10-11 monatojn por maturiĝi, produktante ovalajn ruĝajn drupojn (kvankam ofte nomitajn "beroj") kun du faboj ene. Ĝi estas malpli sentema ol la Arabia kofeo al plagoj kaj malsanoj, kaj bezonas multe malpli da herbicidojn kaj pesticidojn.

Disvastiĝo kaj biotopo[redakti | redakti fonton]

Origine trovita en altebenaj arbaroj de Etiopio, Coffea canephora kreskas indiĝene en okcidenta kaj centra Afriko de Liberio ĝis Tanzanio kaj sude al Angolo. Ĝi ne estis agnoskita kiel specio de Coffea ĝis 1897[3], t.e. pli ol cent jarojn post Coffea arabica[4][5]. Ĝi ankaŭ estas nature naturalizita en Borneo, Franca Polinezio, Kostariko, Nikaragvo, Jamajko kaj la Malgrandaj Antiloj[6].

Kultivado kaj uzoj[redakti | redakti fonton]

La Fortika kofeo plejparte kreskas en Vjetnamujo, kie francaj kolonianoj enkondukis ĝin fine de la 19-a jarcento, kvankam ĝi ankaŭ kreskas en Afriko kaj Brazilo, kie ĝi ofte nomatas conilon[7][8]. Komence de la 21-a jarcento, Vjetnamujo, kiu plejparte produktas la Fortikan kofeon, superis Brazilon, Baraton kaj Indonezion, por iĝi la unua el la plej grandaj eksportantoj de la mondo pri Fortika kofeo. Tamen Brazilo estas ankoraŭ la plej granda produktanto de kafo en la mondo, produktante trionon da kafo el la mondo, kvankam 80% de tio estas Coffea arabica[9].

Robusta estas pli facile prizorgi kaj havas pli grandan rikoltadon ol Coffea arabica, do pli malmultekosta[10]. Rostitaj robustaj faboj produktas fortan, korpan kafon kun distinga grunda gusto, sed kutime kun pli amareco ol arabica pro sia piracina enhavo[11][12]. Pro tio ke arabicaj faboj havas pli mildan guston kun malpli da acideco kaj pli riĉa gusto, ili ofte konsideratas superaj, dum la pli severaj robustaj faboj estas plejparte uzataj kiel kompletigo en pli malaltgradaj kafo-miksaĵoj[13][14]. Tamen, la potenca gusto povas esti dezirinda en miksaĵo por doni ĝin perceptita "forto" kaj "finiĝo", rimarkinde pri la itala kafo-kulturo. Bonkvalitaj robustaj faboj uzatas en tradiciaj italaj espreso-miksaĵoj, je ĉirkaŭ 10-15%, por provizi plenan guston kaj pli bonan ŝaŭmon.

Ĝi estas krom uzita kiel stimulanto, ureziga, antioksidanto, kontraŭfebra, kaj malseverigas spasman astmon[15][16].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. J. Dagoon. (2005) Agriculture & Fishery Technology Iv (angle), p. 58.
  2. "Plenty of Coffee Too Few Drinkers - economist.com (Multe da kafo por tro malmulte da trinkantoj)", 13-a de julio 2013. Kontrolita 19-a de julio 2013. (angle)
  3. (1895-1918) “Notizblatt des Königl. Botanischen Gartens und Museums zu Berlin.” (en) bd.1 (1895-1897). 
  4. (1753) “Caroli Linnaei ... Species plantarum” (en) 1. 
  5. Mark Nesbitt. (2005) The Cultural History of Plants (La kultura historio de plantoj) (angle), p. 176.
  6. World Checklist of Selected Plant Families: Royal Botanic Gardens, Kew (angle). Alirita 2017-08-01.
  7. A. Rami Horowitz. (2004) Insect pest management: field and protected crops, p. 41.
  8. Roseane M Santos. (2009) An Unashamed Defense of Coffee, p. 269.
  9. EXPORTS BY EXPORTING COUNTRIES TO ALL DESTINATIONS: September 2015. International Coffee Organization. Alirita 15 November 2015.
  10. Walter Miyanari. (2008) Aloha Coffee Island (angle), p. 7.
  11. Andrew J. Taylor, Robert Linforth. (2010) Food Flavour Technology (angle), p. 68.
  12. Jean Nicolas Wintgens. (2009) Coffee: Growing, Processing, Sustainable Production: A Guidebook for Growers (angle), p. 799.
  13. Walter Miyanari. (2008) Aloha Coffee Island (angle), p. 6.
  14. The West Indies year book 1938 (angle).
  15. Richards Reynolds (1-a de februaro 2006). Robusta's Rehab (angle). Coffee Geek. Arkivita el la originalo je 2007-08-13. Alirita 5-a de januaro 2010.
  16. Carol Robertson. (2010) The Little Book of Coffee Law (angle), p. 52.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • germane Dirk Selmar, Gerhard Bytof. (2008) Biochemische Grundlagen der Nacherntebehandlung: Das Geheimnis eines guten Kaffees (Biokemiaj principoj de post-rikolta traktado: la sekreto de bona kafo)' 38, p. 158–167.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

-- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Coffea canephora en la angla Vikipedio. --