Francio Liberecoj-Fondaĵo de Danielle Mitterrand

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francio Liberecoj-Fondaĵo de Danielle Mitterrand
organizaĵo
Komenco 4-a de majo 1986 vd
Lando(j) Francio vd
Fondinto(j) Danielle Mitterrand vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Danielle Mitterrand en 2005

France Libertés - Fondation Danielle Mitterrand (Francio Liberecoj-Fondaĵo Danielle Mitterrand) estas fondaĵo fondita en 1986 fare de Danielle Mitterrand, edzino de la eks-prezidento de la Franca Respubliko François Mitterrand, por agi pri mondskalaj problemoj. Ĝia sidejo estas en Parizo.

Agnoskita pro sia publika utileco, ĝi bazas sian agon en la internacia kampo, ĝi akiris de 1991 la konsultiĝan statuson ĉe la UN, organizo de Unuiĝintaj Nacioj[1].

La celo de la organizo ekde 1986 estas « konstrui mondon pli justan kaj pli solidaran en kiu ĉiu povas uzi sian liberecon en la respekto de aliulo. » La misioj de France Libertés estas defendi la homrajtojn, la rajton de ĉiuj ricevi akvon kaj la rajton al memdecido de la etnaj malplimultoj[2]. Ĝi subtenas la rezistadon de la popoloj kaj uloj subpremataj en siaj liberecoj kaj subtenas « ĉiujn, kie ajn ili estas, kiujn iliaj sociaj kondiĉoj aŭ naturaj elementoj submetas al senhaveco kaj mizero »[3].

La fondaĵo de Danielle Mitterrand partoprenis en multaj gravaj bataloj kiel la batalado kontraŭ la rasismo, la subteno al la tibeta popolo, aŭ la batalo kontraŭ la apartismo en Sud-Afriko. Ĝi partoprenas en vastaj helpprojektoj en sudaj landoj kiel la rekonstruado de la sistemo sociala kaj eduka en Kamboĝo, aŭ la batalo por la sanitara kaj nutra sekureco en Afriko. La rajto por ĉiuj libere disponi pri senpaga trinkebla akvo[4] iĝas nun unu el la plej gravaj bataladoj de la ne-registara organizaĵo.

France Libertés naskis la movadon de la akvo-portistoj kaj la instalon de novaj indikiloj pri la novaj riĉaĵoj.

Ĉefaj ago-kampoj[redakti | redakti fonton]

La kvar ĉefaj ago-temoj de la fondaĵo aktuale estas :

  • akvo
  • edukado
  • prirespondeca ekonomio
  • demokratiaj praktikoj

Ago-rimedoj[redakti | redakti fonton]

  • Grava financa subteno favore al lokaj projektoj portataj de la lokaj loĝantaroj. (Helpo al financado de programo por rikolto de pluva akvo en Barato por disvolvigi la pornutran kultivadon kaj la havigon de trinkebla akvo).
  • Interesigo de la monda publikopinio kaj de la lokaj loĝantaroj. Kampanjoj de komunikaĵoj pri la akvo, filmo de Yann Arthus-Bertrand kun Danielle Mitterrand.
  • Premo sur la ŝtatpotencoj kaj la internaciaj organizoj cele al konkretaj kaj realistaj solvoj. (Enskribo de la rajto al akvo en la konstituciojn kaj la internaciajn konvenciojn, kreado de Monda Konsilio pri akvo interne de Unuiĝintaj Nacioj.)
  • Partopreno en mondaj socialaj forumoj, aranĝoj de kunvenoj inter organizoj kaj ekspertoj, realigoj de interesigaj laboroj, trejnado kaj divastigo de alternativaj solvoj proponitaj fare de aliaj kulturoj.

Direktantoj[redakti | redakti fonton]

  • Prezidantino: Danielle Mitterrand
  • Vicprezidantoj: Federico Mayor, eksdirektoro ĝenerala de Unesko kaj Claude Vercoutère
  • Kasisto : Georges Abadie
  • Direktorino : Jérémie Chomette

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle Oficiala listo de Neregistaraj organizaĵoj kun konsultiĝa statuso - ONU, 18-an de septembro 2008 (PDF) (konsultita je 2010-02-08)
  2. france La rajto de la popoloj decidi pri si mem kaj ĝia aplikado al la popoloj submetataj al kolonia aŭ eksterlanda regado aŭ al eksterlanda okupado : skriba raporto prezentita de France Libertés Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine - UN-komisiono pri Homrajtoj, 60-a sesio : de la 15-a de marto ĝis la 23-a de aprilo 2004
  3. Eltiraĵo de la statuto de la Fondaĵo (1986)
  4. Danielle Mitterrand : « estas akvo, sed la homoj ĝin malŝparas » - gazeto Var Matin, 15-an de junio 2007
    Danielle Mitterrand fleganta la malsanan akvon de la franca departemento P-O kaj Danielle Mitterrand defendas akvon por ĉiuj - gazeto Midi Libre, 21-an de septembro 2007

Fonto[redakti | redakti fonton]

La bazaj informoj de tiu ĉi artikolo fontas plejparte el la franclingva Vikipedia paĝo.