Saltu al enhavo

Francisco González Ledesma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francisco González Ledesma
Persona informo
Francisco González Ledesma
Naskonomo Francisco González Ledesma
Naskiĝo 17-an de marto 1927 (1927-03-17)
en Barcelono
Morto 2-an de marto 2015 (2015-03-02) (87-jaraĝa)
en Barcelono
Mortis per Apopleksio Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj hispanakataluna vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Infanoj Enric González Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Silver Kane • Taylor Nummy • Rosa Alcázar • Silvia Valdemar • Enrique Moriel vd
Okupo romanisto
ĵurnalisto
advokato Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1941–2015 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Francisco GONZÁLEZ Ledesma (Barcelono, 17a de marto 1927 - samloke, 2a de marto 2015) estis hispana advokato, ĵurnalisto, scenaristo de bildliteraturo kaj romanisto. Specializita en siaj lastaj jaroj en krimromanoj, li estis konsiderata kiel unu de la ĉefaj proponantoj de la nigra romano de socialaj nuancoj en Hispanio. Laŭ liaj propraj vortoj,​ en lia verkado influis aŭtoroj kiel la eŭropanoj Victor Hugo, Dumas, Flaubert, Dostojevskij kaj Stefan Zweig kaj la usonanoj John Dos Passos kaj Tom Wolfe.

Biografio kaj kariero

[redakti | redakti fonton]

Li studis en religiaj lernejoj, dum zorgis pri li onklino. Li ekkarieris per verkado de scenaroj por bildliteraturo por la eldonejo Bruguera, kie li ekhavis profesion kaj literaturajn rimedojn, krom enspezojn por la kariero de juro. Li ricevis en 1948, estate nur 21-jaraĝa, la Premion Internacian de Romano, de la eldonisto Josep Janés i Olivé pro sia romano Sombras viejas, en kies ĵurio estis Somerset Maugham kaj Walter Starkie. Sed la frankisma cenzuro malpermesis ties publikigon.

Li gradiĝis en juro en 1950, kaj dediĉis sin unue al advokateco kaj poste al ĵurnalismo, en El Correo Catalán kaj, dum 25 jaroj, en La Vanguardia, kie li iĝis ĉefredaktoro. Ambaŭ profesioj havigis al li bonan konon de la socio, de la stratoj de Barcelono, de politikistoj kaj de la financistoj, kion li uzis en estontaj romanoj. Li edziĝis al María Rosa Torralba Serra, kaj ili havis tri gefilojn; Enric, Gloria kaj María Victoria González Torralba.

En 1952 li kreis la fekundan pseŭdonimon Silver Kane, laŭ kiu li verkis vakerajn romanojn, kaj kun kiu li publikigis preskaŭ po unu romano ĉiusemajne. Totale, temas pri ĉirkaŭ mil titoloj, de kiuj Grafito, publikaĵo specializita en popola kulturo, konstatis, ke la Nacia Biblioteko de Hispanio konservis nur tri en 1986.[1]​ Krome li publikigis poŝromanojn sub la pseŭdonimoj Taylor Nummy, Rosa Alcázar kaj Fernando Robles. Li verkis ankaŭ longajn romanojn: nome Los napoleones (malpermesita), Las calles de nuestros padres kaj Expediente Barcelona (finalista de la Premio Ciutat de València, en 1983), kiuj povis publikiĝi nur jam je la hispana transiro al demokratio. En 1984 li ricevis la Premion Planeta pro Crónica sentimental en rojo, kio pliigis sian popularecon kaj kuraĝon por plue verki.

Lian romanon Expediente Barcelona oni tradukis al franca kaj publikigis la prestiĝa eldonejo Gallimard, kio havigis al li prestiĝon kaj eldonan sukceson en Francio pli grandajn ol tiuj de Hispanio; foje liaj novaj romanoj aperis en Francio eĉ antaŭ en Hispanio.

  • Sombras viejas (1948)
  • Los Napoleones (1977)
  • Soldados (1985)
  • 42 kilómetros de compasión (1986)
  • Los símbolos (1987)
  • Cine Soledad (1993)
  • El adoquín azul (2002)
  • Tiempo de venganza (2003)
  • Historia de mis calles (memoroj) (2006)

Serio Méndez

  1. Expediente Barcelona (1983)
  2. Las calles de nuestros padres (1984)
  3. Crónica sentimental en rojo (1984)
  4. La dama de Cachemira (1986)
  5. Historia de Dios en una esquina (1991)
  6. El pecado o algo parecido (2002)
  7. Cinco mujeres y media (2005)
  8. Méndez (rakontoj) (2006)
  9. Una novela de barrio (2007)
  10. No hay que morir dos veces (2009)
  11. Peores maneras de morir (2013)

Li uzis pseŭdonimojn Silver Kane (ĉefa vakeraj), Taylor Nummy kaj Silvia Valdemar, kaj Rosa Alcázar kaj Fernando Robles por amaferaj verkoj,[2], dum Enrique Moriel estis la lasta pseŭdonimo uzita en 2007 kaj 2008, por du de siaj lastaj romanoj.

Como Rosa Alcázar

  • Dueña y señora (1957)
  • El lago de las vírgenes (1957)
  • Nuestra última noche (1957)
  • Prisión para corazones (1957)
  • Tan sólo una mujer (1957)
  • Tres pasos por el cielo (1957)
  • Un beso por compasión (1957)
  • Crecemos en nuestro amor (1958)
  • Desde que nos vimos (1958)
  • La segunda mujer (1958)
  • La vida de una mujer (1958)
  • Mi segundo amor (1958)
  • Nuestra tía Maribel (1958)
  • Un mundo para ti (1958)
  • La fugitiva (1959)
  • Las almas también lloran (1959)
  • Mi novio, el Marqués (1959)
  • Su último adiós (1959)
  • Vida (1959)
  • La chica del coche rojo (1960)
  • Las olvidadas (1960)
  • Tres hombres en la noche (1960)
  • Un hombre sin piedad (1960)
  • Un día para amar (1961)
  • Bonita y nada más (1963)
  • Enamorados sin amor (1963)
  • Los tres destinos de Ketty (1963)
  • Prohibido enamorarse (1963)
  • Estrella del sur (1965)

Kiel Silver Kane

  • Rancho Drácula (1960)
  • El mosquetero azul (1962)
  • Más negra es la noche (1966); 1ª eldono; Editorial Bruguera; Serie Punto Rojo n. 237
  • Doscientos millones de muertos (1968)
  • Los compañeros (1969); 1ª eldono; Editorial Bruguera; Serie Punto Rojo n. 361
  • Los difuntos del paraíso (Más negra es la noche) (1974) 2ª eldono; Editorial Bruguera; Selección Terror n. 89
  • Preguntad en el infierno (1985); Editorial Bruguera; Selección Terror n.º 602
  • Recuérdame al morir (2007)
  • La dama y el recuerdo (2010)

Kiel Enrique Moriel

  • La ciudad sin tiempo (2007)
  • El candidato de Dios (2008)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Cuadrado, Jesús en "La estricnina y los archivirus", de la serio «La Zancadilla», por Hustler num. 06, Barcelono, oktobro 1992.
  2. Rosa Alcázar en BiblioRomance

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Xavier Febrés. Diàlegs a Barcelona. Francisco González Ledesma - Javier Pérez Andújar. Barcelona: La Magrana, 2008 (Origens)
  • Trayectorias de la novela policial en España: Francisco Gonzalez Ledesma y Lorenzo Silva. Julio Peñate Rivero (eld.). Madrid: Visor, 2010

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]