Ĝermolisto de irlandaj esperantistoj
Enhavo: | A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z |
Ĝermolisto de gravaj irlandaj esperantistoj el la Respubliko de Irlando kaj Nord-Irlando.
A
[redakti | redakti fonton]Jeremy ADDIS estis angla esperantisto kiu vivis en Irlando.[2][3][4]
B
[redakti | redakti fonton]C. P. Blackham estis unu el la plej fruaj esperantistoj en Irlando. Li esperantistiĝis en 1904 kaj ĉeestis la Unuan Kongreson (1905) en Bulonjo-ĉe-Maro. [5]
Frank BURNS estis nord-irlanda esperantisto. Li vivis en Belfast, kaj vizitis la Dublina Esperanto-Klubo en 1952 kun la Belfasta Esperanto-Klubo.[6]
Pierce Essex O'Brien BUTLER (1858–1954) estis unu el la plej fruaj britaj kaj irlandaj esperantistoj.[7]
C
[redakti | redakti fonton]A. R. Campbell estis esperantisto de la unua duono de la 20-a jarcento. Li vivis en Nord-Irlando, kaj estis estrarano de la Universala Ligo.[8]
Dermot Clancy estas irlanda esperantisto, pri kiu ĝis nun apenaŭ kolektiĝis informoj. [9]
Walter Crawhill
[redakti | redakti fonton]Walter Crawhill estis unu el la plej fruaj britaj kaj irlandaj esperantistoj. [10]
D
[redakti | redakti fonton]Jean Darling estas resp. estis irlanda bahaanino kaj esperantistino. [11]
John Dawson estas irlanda esperantisto, pri kiu ĝis nun tute ne kolektiĝis informoj.
Matthias DERHAM (1883-1959) estis irlanda esperantisto. Li estis en la Irish Volunteers, kaj en prizono de Frongoch en Kimrio.[12]
Fred DOUGLAS estis esperantisto en Irlando. Dum la Unua Mondmilito 1914 – 1918 la Esperanto-movado dormetis, en Irlando kaj aliaj landoj. Fred Douglas, tiama Sekretario de la Dublina Grupo, klopodis por la revivigo de la movado en Dublino post la milito, kaj en 1925 ĝi estis reorganizita de Frank McCormack kaj R. J. P. Mortished kun la helpo de Hugh McNeill kaj s-ro H. Macaulay.
James DOUGLAS estis la plej antikva esperantisto en Irlando. Li vivas en Glenarm Castle, county Antrim[13]
G
[redakti | redakti fonton]Patro M. H. GAFFNEY (m. la 4-an de aprilo 1942) estis katolika pastro kaj irlanda esperantisto. Verkisto de The Stories of Padraic Pearse. Li vivis en Sligo.[14][15]
H
[redakti | redakti fonton]S-rino M. HAZLETT estis esperantisto, kiu vivis en la urbo Coleraine de norda Irlando.
John Bulmer HOBSON (1883 – 1969) estis irlanda esperantisto, kaj membro de Irish Volunteers kaj Irish Republican Brotherhood (IRB)[1] (artikolo en la angla)
- ↑ D.J. Hickey & J. E. Doherty, A New Dictionary of Irish History from 1800, pp. 206-07, Gill & Macmillan, 2003; (ISBN 0-7171-2521-1)
I
[redakti | redakti fonton]Aaron IRVINE estas brita esperantisto, kiu vivas en la urbo Carrickfergus de norda Irlando. Ekde la 2000-aj jaroj li flegas la ampleksan retejon lingvo.org.
J
[redakti | redakti fonton]Doktoro Augustus Johnston estis irlanda esperantisto. Malfrue, li vivis en Ambleside, Cumberland, Anglio.
K
[redakti | redakti fonton]Ken Keable estis irlanda komunisto kaj esperantisto.[16][17] Arkivigite je 2018-08-27 per la retarkivo Wayback Machine
M
[redakti | redakti fonton]Somhairle MacAoidh estas irlanda esperantisto. Li estas filo de Garbhan MacAoidh kaj Máire NicAoidh.[18][19]
S-o H. Macauley, ankaŭ skribita Macaulay, estis irlanda esperantisto. Dum la Unua Granda Milito 1914 – 1918 la Esperanto-movado dormetis, en Irlando kaj aliaj landoj. Fred Douglas, tiama Sekretario de la Dublina Grupo, klopodis por la revivigo de la movado en Dublino post la milito, kaj en 1925 ĝi estis reorganizita de Frank McCormack kaj R. J. P. Mortished kun la helpo de Hugh McNeill kaj s-ro Macaulay. [20]
H.J. MacDermot estas irlanda esperantisto, pri kiu ĝis nun tute ne kolektiĝis informoj.
Pri Garbhan MacAoidh, angla nomo Garbhan McKay, vidu tuj sube, en la linio pri la edzino Máire.
Máire NicAoidh, angla nomo Máire McKay, estas edzino de Garbhan MacAoidh; ambaŭ estis aktivaj esperantistoj en la dua duono de la 20-a jarcento.[1]
Peadar Macken estas irlanda esperantisto, pri kiu ĝis nun tute ne kolektiĝis informoj.
Lorcán Macmeanmnáin estis aktiva esperantisto en la dua duono de la 20-a jarcento. [21]
Hugh McNEILLestis irlanda esperantisto. Dum la Unua Mondmilito 1914 – 1918 la Esperanto-movado dormetis, en Irlando kaj aliaj landoj. Fred Douglas, tiama sekretario de la Dublina Grupo, klopodis por la revivigo de la movado en Dublino post la milito, kaj en 1925 ĝi estis reorganizita de Frank McCormack kaj R. J. P. Mortished kun la helpo de Hugh McNeill kaj s-ro H. Macauley.[22]
William MULLAN estis Esperantisto kiu vivis en Belfast, Nord-Irlando.[23] En aprilo 1936 oni elektis William Mullan, sekretario de la Esperanto-grupo de St. Paul, Belfasto, al la Nacia Estraro.
Sean Mullarney estas irlanda esperantisto, pri kiu ĝis nun tute ne kolektiĝis informoj.
John Murray estas irlanda esperantisto, pri kiu ĝis nun tute ne kolektiĝis informoj.
O
[redakti | redakti fonton]S-ro D. Ó hEACHAIDH estis irlanda esperantisto. La kvinan de oktobro 1935 oni nomis d-ron D. Ó hEachaidh administranto de la gaela fako de ILKE.[1]
Filip Ó Fathaigh aŭ Filipo Ó Fathaigh estas irlanda esperantisto, kiu vivas en Londono, Anglio. [24][25]
Risteárd Ó GLAISNE estas esperantisto kaj verkisto de la irlanda lingvo. [26]
Daithí Ó hÉALAITHE/David Healy estas irlanda Esperantisto kaj politikisto de Verda Partio en Fingal. Li estas de duonjaro urbestro de Fingal (2020)[1], unu el la kvar municipoj kiuj konsistigas Dublinon[1]. La municipa konsilio havas 40 membrojn el 7 partioj (kaj kelkaj membroj ne apartenas al ajna partio)[2]
- ↑ 1,0 1,1 (eo) Robert Nielsen, Esperantista urbestro volas verdigi la municipon, Libera Folio, la 30-an de novembro 2020.
- ↑ (en) [1]
Thomas W. O' Leary (1868-1950) estis irlanda Esperantisto. Malfrue, li vivis en Anglio en Liverpool kaj Manĉestro.
Breandán Ó Mearáin estas nord-irlanda esperantisto. [28] [29]
Pat J. O'Reilly, do Patrick O'Reilly, estas irlanda esperantisto, pri kiu ĝis nun apenaŭ kolektiĝis informoj. [30][31]
P
[redakti | redakti fonton]Prof-o Stanley Edward Lane-Poole estis angla esperantisto kiu vivis en Dublino.
R
[redakti | redakti fonton]J. M. Rae estas irlanda esperantisto, pri kiu ĝis nun apenaŭ kolektiĝis informoj. [32]
Frank Riley estas irlanda esperantisto, pri kiu ĝis nun apenaŭ kolektiĝis informoj. [33]
S
[redakti | redakti fonton]Trevor SARGENT [Sarĝunt] (1960 -) estas irlanda Esperantisto kaj politikisto de Verda Partio (TD de Dublin North). Li parolas Esperanton kaj la irlandan.
Dr-o E. A. A. Stonely estis nord-irlanda esperantisto. Li estis vicprezidanto de la Belfasta Esperanto-Grupo, kiun li fondis post la dua mondmilito. Li esperantistiĝis en 1938, instruis kursojn kaj multe propagandis.
W
[redakti | redakti fonton]M.J. WALDRON estis irlanda Esperantisto, kiu vivis en Ballyhaunis/Béal Átha hAmhnais en la graflando Mayo. Li skribis en la Connaught Telegraph[34]
Robert Boyd White SCH TCD estis irlanda esperantisto. Kun la helpo de Edmund Edward Fournier d'Albe li tradukis en Esperanton Eachtra Laoghaire Mhic Criomhtain go Maigh Meall (La Vizito de Laoghaire, filo de Criomhtain, al la Kampo de l' Ĝojo), antikvan irlandan rakonton el La Libro de Lismore. M. H. Gill & Son Ltd., Dublino, publikigis ĝin ĉirkaŭ 1907.
Pastro George Robert Wynne (naskiĝis 1838– mortis majon 1912 en Glendalough ) estis unu el la pioniroj de Esperanto en Irlando kaj propagandisto. Li estis pastro de la paroĥo de Sankta Mikaelo en Limerick. Li estis la patro de Gladys Wynne[35] artikolo en la angla
Gladys WYNNE (n. la 27-an de junio 1876 – m. la 24-an de marto 1968) estis irlanda esperantisto kaj pejzaĝisto. Ŝi vivis en Glendalough.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- (1 March 1995) Irish watercolors and drawings: works on paper c. 1600-1914. Abrams. ISBN 978-0-8109-3466-5.
- Douglas Hyde Gallery. (1987) Irish women artists: from the eighteenth century to the present day. National Gallery of Ireland. ISBN 978-0-907660-22-4.