Franz-Georg Rössler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Franz-Georg RÖSSLER)
Franz-Georg Rössler
Persona informo
Naskiĝo 14-an de majo 1949 (1949-05-14)
en Ruppertsberg
Morto 17-an de marto 2017 (2017-03-17) (67-jaraĝa)
en Dudenhofen
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantistokomponistoaŭtoro • vidartisto • gimnazia instruisto
vdr

Franz-Georg RÖSSLER (naskiĝis la 14-an de majo 1949 en Ruppertsberg/Weinstraße (Germanio/ Palatinato) , mortis la 17-an de marto 2017 en Dudenhofen) estis germana instruisto kiu sin engaĝis por Esperanto kaj ties apliko en la eklezio kaj en la kulturo, gvidante kursojn, laborgrupojn kaj eldonante librojn. Li pentris, komponis, koncertis kaj publikigis pri diversaj temoj[1][2][3].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝis 1949 en Ruppertsberg/Weinstraße (D / Palatinato), lernis en humanisma gimnazio, studis muzikon kaj geografion en Mannheim kaj Heidelberg, instruis de 1977 ĝis la pensiiĝo muzikon en la gimnazio Nikolaus von Weis en Speyer; dirigento, orgenisto. Edzo de Rita Rössler-Buckel. Li mortis subite en sia hejmo.

Li komponis pli ol 100 komponaĵojn kaj eldonis du kompaktdiskojn.

Publikigis pli ol 50 librojn kaj broŝurojn (poezion, muziksciencon, monografiojn k. a.) en la germana kaj esperanta lingvoj, verkadis ĵurnalisme, prelegis pri diversaj temoj. Faris bildojn (presgrafikaĵojn, diĝitajn grafikaĵojn). Unua ekspozicio en 1994, entute ĉ. 120 en multaj landoj.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Esperantisto ekde 1985. Apogis la lingvokoncepton de Lluís Mimó Epinalt / Rikardo Ŝulco (Analiza Skolo). Instruis Esperanton en lernejoj, kursoj kaj seminarioj. Muzikis dum multaj Esperanto-aranĝoj. Prelegis en Esperanto kaj pri Esperantaj temoj (Universalaj kongresoj, pliklerigaj institucioj ktp.). Organizis Esperantajn aranĝojn. Ekde aŭtuno 2016 li faris kune kun sia edzino valorajn kontribuaĵojn kulturajn por la esperantlingva radielsendo Turingio Internacia de Radio F.R.E.I. (el Erfurto).

Movado[redakti | redakti fonton]

Diversaj membrecoj (UEA, GEA, TEĴA, AIS, EVA, BILDE, ILEI, ISAE, Laborunuiĝo de IKUE en la diocezo Speyer k. a.). Plurfoje ĵuriano (muziko, deklamado).

Verkado[redakti | redakti fonton]

Konstanta kunlaboranto de gazetoj (Monato, La Gazeto, Internacia Pedagogia Revuo, Scienca Revuo, Juna Amiko k. a.)

Multaj

  • Esperantaj libroj kaj broŝuroj
  • Esperantlingvaj tekstoj (eseoj, recenzoj, artikoloj, lidotekstoj, tradukoj, poemoj, informoj ktp.) en gazetoj ktp.
  • artikoloj pri Esperanto en germanlingvaj gazetoj
  • prelegoj kaj paroladoj en kaj pri Esperanto

Eldona agado (propraj Eldonejo Ponto, Eldonejo Antifono).

Esperantaj verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

a) muzikaj:

Evoluo (kantato por granda koruso)
Paco surtera (kantato por koruso kaj orgeno)
Bajabongo (kantato por koruso kaj ritmaj instrumentoj)
Gratulon (kanto por koruso kaj instrumentoj)
Utopio, mia lando (muziko al poemoj de Rose Ausländer / recitado kaj piana akompanado)
Multaj prilaboraĵoj por koruso

b) tekstaj (ofte dulingvaj kaj kun ilustraĵoj de Rita Rössler-Buckel):

Poemoj de Rose Ausländer en Esperanton tradukitaj: (du volumoj: Momentoj el eterno; Lasta reveno)
Poemoj de Susanne Faschon / tradukoj (Oraklo)
Bestareto / Kleiner Tierkreis
Edino Ŝtono – Judino sub la kruco / Edith Stein - Eine Jüdin unter dem Kreuz
Hungaraj skizoj – Magyar vázlatok – Ungarische Skizzen
Esperanto am Nikolaus-von-Weis-Gymnasium
Mia muso - Meine Maus
Sep prelegoj
Tempo tempesta
Juda vivo en Speyer
Rikardo Ŝulco – Memoro 2007

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Daniel Fromme, Rita Rössler-Buckel (eld.): Franz-Georg Rössler (1949-2017). Leben. Werk. Lebenswerk, Verlag Regionalkultur, Ubstadt-Weiher/Heidelberg/Speyer/Stuttgart/Basel 2022, ISBN 978-3-95505-325-3.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La eta Heroldo de KCE - monata informilo de Kultura Centro Esperantista, junio 2017, p. 2.
  2. (de) Monika Neustädter, Ein Denkmal gesetzt Arkivigite je 2019-11-07 per la retarkivo Wayback Machine (Memorejo metita), Die Rheinphalz, la 5an de aprilo 2019, alirite la 7an de novembro 2019.
  3. (eo) József Nemeth, Internacia Pedagogia Revuo, Ekspozicio memore al nia iama redakciano s-ro Rössler, 4/19 (2019), p. 40-43
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.