Franz Karl Ginzkey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franz Karl Ginzkey
Persona informo
Naskiĝo 8-an de septembro 1871 (1871-09-08)
en Pula
Morto 11-an de aprilo 1963 (1963-04-11) (91-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Partio Nacisocialisma Germana Laborista PartioPatria Fronto vd
Memorigilo Franz Karl Ginzkey
Profesio
Okupo poeto • verkisto • verkisto de porinfana literaturo vd
Verkado
Verkoj Q29073569 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Memortabulo en Vieno

Franz Karl GINZKEY, pseŭdonimoj Daniel Allerheim, Heinrich Hege (naskiĝinta la 8-an de septembro 1871 en Pula, mortinta la 11-an de aprilo 1963 en Vieno) estis aŭstra verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kvankam la gepatroj estis el Bohemio Ginzkey pasigis la junajn jarojn en la sudokcidento de Aŭstrio-Hungario; tio ludas ja certan rolon en pluraj aŭtobiografiaj skribaĵoj. Li frekventis la malsupran nehumanisman gimnazion en sia naskiĝurbo, la pormaristan akademion en Rijeko kaj la infanterian-kadetan lernejon en Triesto. La profesia kariero gvidis lin kiel oficiron en la armeon kaj kiel kartografon al la militgeografia instituto Vienon. En 1920 li retiriĝis kaj ekvivis kiel liberprofesia verkisto. Ekde 1944 li vivis aŭ en Vieno aŭ en Seewalchen ĉe Attersee.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Kiel poeto Ginzkey ne sekvis iun siatempajn movadojn. Nek naturalismo nek ekspresionismo povis influi lin. Persona amikeco estis de li kun Rudolf Hans Bartsch, Erwin Herbert Rainalter, Max Mell kaj Stefan Zweig; tamen li ne povis esti komparita al iu el ĉiuj menciitaj.

Unue Ginzkey estis lirikisto kaj fakte, poezie kaj aforisme li kreis majstroverkojn. Plurfoje li provis skribi en pli grandaj epikaj formoj, verki romanojn. De ili ankoraŭ plej bonas la al Walther von der Vogelweide dediĉita libro Der von der Vogelweide (1912). Per la novelo pri Albrecht Dürer Der Wiesenzaun (1913) li enviciĝis en la nombraron da gravaj germanlingvaj novelistoj. Per geografiaj publikaĵoj li evidentiĝis ne nur kiel bonega rakontisto sed ankaŭ kiel fakulo pri kaj amanto de aŭstraj pejzaĝoj.

Premioj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Dr. phil. h. c. (Wien 1932)
  • Ehrenring d. Stadt Wien (1941)
  • Wappenring d. Stadt Salzburg (1956)
  • Österr. Ehrenzeichen f. Wiss. u. Kunst (1957)

Werke[redakti | redakti fonton]

  • Hatschi-Bratschi's Luftballon, Dichtung f. Kinder, 1904
  • Jakobus u. d. Frauen, Roman, 1908; Balladen u. neue Lieder, 1910
  • Der Gaukler v. Bologna, Roman, 1916
  • Es war einmal, Balladen, 1922
  • Balladen a. d. alten Wien, 1923
  • Die Reise nach Komakuku, Erzz., 1923
  • Salzburg u. d. Salzkammergut, Prosaschr., 1934
  • Sternengast, Gedichte, 1937
  • Der Heimatsucher, Selbstbiogr., 1947
  • Lebenssprüche, 1951

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]